Pleska grilbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pleska grilbirdo
Pleska grilbirdo
Pleska grilbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Locustella
Specio: L. pleskei'
Locustella pleskei
(Taczanowski, 1889)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pleska grilbirdo (Locustella pleskei), konata ankaŭ kiel Pleska makula grilbirdo , estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto).

Tiu malgranda paserina birdo 13-14 cm longa estas senmarka silviedo. Plenkreskulo havas uniformajn olivgrizajn suprajn partojn iom pli malhele en ŝultroj, flugiloj kaj vosto. Ne tre markata hela superokula strio kun blankeca okulringo. Blankecaj subaj partoj kun pli blanka gorĝo kaj iom helbruna nuanco en flankoj.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Koreio, kaj Rusio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbustaroj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj kaj marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]