Plumba mikrasturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plumba mikrasturo
Plumba mikrasturo
Plumba mikrasturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Micrastur
Specio: M. plumbeus
Micrastur plumbeus
(Sclater, 1918)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Plumba mikrasturo (Micrastur plumbeus) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kiu inkludas la falkojn, karakarojn kaj ties parencojn.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en humidaj arbaroj de deklivaro al Pacifiko de Chocó en sudokcidenta Kolombio (Chocó, Valle de Cauca, Cauca kaj Nariño) kaj nordokcidenta Ekvadoro (Esmeraldas kaj Pichincha). Ĝi estas ĝenerale malmulte konata kaj tre rara. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, kaj sekve konsiderata vundebla fare de BirdLife International kaj de IUCN.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Estas specio 30-36 cm longa. Ĝi similas multe al la Dustria mikrasturo el Amazono, sed plenkreskuloj havas nur ununuran blankan centran vostostrion (aldone al la mallarĝa blanka vostopinto) kaj la irisoj estas pale brunecgrizaj. Ĝi estas simila ankaŭ al la Strivosta mikrasturo, M. ruficollis, kiu havas 2-3 vostostriojn, flavajn vaksaĵojn kaj krurojn kaj havas proporcie pli longan voston kaj pli mallongajn flugilojn. Krome ĝi estas specio de ardezgrizaj supraj partoj kun oranĝa vizaĝa haŭtaĵo el bridoj al okuloj kun montro de vaksaĵoj. La kapo kaj kolareo estas helgrizaj kaj la brusto blankeca kun tre markata kaj densa fajna strieco je griza, dum la ventro estas pli blankeca kaj malpli dense strieca. La kruroj estas flavoranĝaj.

Nematuruloj estas similaj kun pli pala strieco en subaj partoj kaj malhelbruna iriso.

La kanto estas ununota plendeca bojado ripetata ofte ĉefe krepuske. Estas ankaŭ rideca alarmalvoko.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Estas specio sekretema kaj timida.

Ili loĝas en humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montetoj je 1,500 m, kaj dependas de netuŝita habitato de densa kanopeo.

Ili predas ĉefe malgrandajn, grundoloĝantajn animalojn, ĉefe lacertojn Anolis.

Ili havas relative malgrandajn teritoriojn dum la reprodukta sezono (Marto-Aŭgusto). Nestoj estas situaj en arbokavaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]