Strivosta mikrasturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Strivosta mikrasturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Micrastur
Specio: M. ruficollis
Micrastur ruficollis
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Strivosta mikrasturo (Micrastur ruficollis) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kiu inkludas la falkojn, karakarojj kaj ties parencoj. Ili loĝas tra plej parto de tropika kaj subtropika Latinameriko, escepte la arida marbordo de Pacifiko en Sudameriko, norda kaj okcidenta Meksiko, kaj la Antiloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj de plej parto de subspecioj estas tipe malhele ardezgrizaj supre; la vosto estas blankapinta kaj havas 3 al 6 mallarĝajn blankajn striojn,[1] kio nomigas la specion laŭ komuna nomo. La gorĝo estas palgriza, nuance al pli malhela ardezgrizo de la krono. La resto de ties subaj partoj, inklude la subflugilojn, estas blanka, fajne kaj klare strieca je nigro aŭ malhelgriza. La supra brusto estas malhelgriza. La unuarangaj flugilplumoj estas malhele brunecgrizaj kun blankecaj strioj en internaj tigoj. Unu subspecio, zonothorax el deklivoj de Orientaj Andoj, estas polimorfa (almenaŭ en la norda parto de sia teritorio), kaj ekzistas ankaŭ kiel bruna morfo, kie plej parto de supraj partoj, kapo kaj brusto estas brunaj aŭ ruĝecbrunaj anstataŭ grizaj.[2] La nomiga subspecio, kiu troviĝas el sudorienta Brazilo suden al nordorienta Argentino kaj okcidente al Paragvajo, estas nur laŭ la ruĝecbruna morfotipo, kiel estas sugestata de la scienca nomo, ruficollis (ruĝeckola).

La okuloj estas kremokoloraj al heloranĝecbrunaj; la beko nigra, sed iĝas flava ĉe la bazo de la suba makzelo; la vaksaĵo, bridoj kaj ĉirkaŭokulo estas flavaj kaj la kruroj oranĝecflavaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Strivostaj mikrasturoj ĉefe uzas maturajn arbarojn de altaj teroj. En Centrameriko, la specio estas ĝenerale limigita al maturaj tropikaj arbaroj. En Sudameriko, tamen la Strivostaj mikrasturoj loĝas en aliaj tipoj de arbaroj, eĉ relative sekaj. Ekzemple, en Amazonio ili loĝas plej ofte ĉe duarangaj arbaroj, ĉriveraj arbaroj, tajdaj marĉarbaroj, duondeciduaj arbaroj kaj arbarbordoj. En Akro, Brazilo, oni scias, ke la Strivosta mikrasturo preferas tuŝitajn arbartipojn, kaj nature duarangajn kaj fare de homo, inklude de bambuo kaj pli malfermajn laŭsezone pli sekajn arbarojn en rokaj elstaraĵoj. Sed ĝenerale ĝi estas birdo kiu evitas habitaton kiam la homa influo estas tro markata, kaj postulas unuarangajn aŭ maturajn duarangajn arbarojn por elteni en iu ajn loko.[3] Ĝi ne estas komune vidata, sed baze sur voĉo, ĝi ŝajne estas nekomuna al iom komuna tra granda parto de sia teritorio. Tio kombine kun sia granda teritorio estas tialo por esti klasita kiel specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[4]

Ĝi estas rara en la orienta deklivaro de la Orienta Montaro de Kolombio, kie ĝi estis konstatita en praarbaroj kaj malnovaj duarangaj arbaroj, en mallarĝa altituda zono inter 1,000-1,500 m super marnivelo, kaj unue troviĝanta en la Serranía de las Quinchas nur en 2000/2001.[3] En duaranga arbaro en tiuj montoj estas hegemonia de arboj kiaj Melastomatacoj (ekz. Miconia kaj Tibouchina) kaj sur arboj ĝenerale kreskas epifitoj kaj hemiepifitoj kiaj Coussapoa (Urtikacoj).[5]

Tiu specio manĝas ĉefe malgrandajn birdojn, mamulojn (ĉefe rodulojn kaj marsupiulojn kiaj la Brazila marmosopso, Marmosops paulensis[6]) kaj skvamulojn. Kiel la akcipitroj de la genro Accipiter, ili ofte ĉasas predon per starigo senmove sur arbobranĉoj kaj atendo de viktimoj aperontaj. Kiam tiu alvenas, la mikrasturo falas sur ĝin, klopode kapti ĝin per mallonga fluga persekuto. Tamen mikrasturoj uzas ankaŭ aliajn teknikojn por ĉasi predon, kiaj perpiede, sekve de svarmoj de armeformikoj kaj sonallogo de birdoj. Oni konstatis tiun specion kapti animalojn el kaptiloj aŭ kaĝoj, ekzemple dum studoj de markorekapto.[6]

La Strivostaj mikrasturoj ne konstruas neston, sed la ino demetas 2 aŭ 3 blankajn ovojn en kavaĵo en arbo. La ovodemetado okazas ĉefe malfrue en la seka sezono, kaj eloviĝo okazas ĉe la komenco de la pluvsezono, epoko de pliiĝanta predabundo. Eloviĝo okazas post 33–35 tagoj kaj elnestiĝo post pliaj 35–44 tagoj. Radikontrolitaj idoj disiĝis el la gepatraj teritorioj post 4 al 7 semajnoj post elnestiĝo, kaj eble tiam sendependiĝas. Nestoteritorioj estas okupataj jaron post jaro; estas ankaŭ alta partnera fideleco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Howell & Webb (1995)
  2. Restall et al. (2006)
  3. 3,0 3,1 Laverde-R. et al. (2005)
  4. BLI (2004)
  5. Salaman et al. (2002)
  6. 6,0 6,1 Olmos et al. (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (BLI) (2004). Micrastur ruficollis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 24 July 2007.
  • Howell, S.N.G.; & Webb, S. (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, New York. ISBN 0-19-854013-2
  • Laverde-R., Oscar; Stiles, F. Gary & Múnera-R., Claudia (2005): Nuevos registros e inventario de la avifauna de la Serranía de las Quinchas, un área importante para la conservación de las aves (AICA) en Colombia [Novaj konstatoj de birdaro de la Serranía de las Quinchas, grava birdareo (IBA) en Kolombio]. Caldasia 27(2): 247-265 [hispana kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • Olmos, Fábio; Pacheco, José Fernando & Silveira, Luís Fábio (2006): Notas sobre aves de rapina (Cathartidae, Acciptridae e Falconidae) brasileiras [Notoj pri brazilaj rabobirdoj]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(4): 401-404 [Portuguala kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • Restall, R. L.; Rodner, C. & Lentino, M.. (2006): Birds of Northern South America. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-7243-9 (vol. 1). ISBN 0-7136-7242-0 (vol. 2).
  • Salaman, Paul G.W.; Stiles, F. Gary; Bohórquez, Clara Isabel; Álvarez-R., Mauricio; Umaña, Ana María; Donegan, Thomas M. & Cuervo, Andrés M. (2002): New and noteworthy bird records from the east slope of the andes of Colombia. Caldasia 24(1): 157-189. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]