Pro kio?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pro Kio?)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pro Kio?
Pro Kio?
Pro Kio?
Aŭtoro Friedrich Ellersiek
Eldonjaro 1920
Urbo Berlino
Eldoninto Friedrich Ellersiek
Paĝoj 158
Vikifontaro Pro kio?
vdr

Pro Kio? [1][2] estas originale esperantlingve verkita krimromano de Argus (pseŭdonomo de Friedrich Ellersiek). La 158-paĝa libro eldoniĝis en la jaro 1920 ĉe la aŭtoro en Berlino kiel numero 5 en la serio Nova Esperanto-Biblioteko. La verko estas reeldonita de Mondial en 2008.[3]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Oni murdis virinon kiu estis forĵetita el trajno. La policano devas unue identigi la virinon, poste serĉi la murdiston kaj la motivojn de la murdo. Li devas persekuti la suspektiton eksterlande, ĉefe al la Lazura Marbordo de sudorienta Francio kaj tie atendi novan planitan murdon de la murdinto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Vera policromano. Temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l' krimulo tra diversaj aventuroj kaj landoj, sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al edziĝo inter la ĉefpersonoj. La verkisto mirinde uzas nian lingvan riĉecon. 
— 1921, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 55
Citaĵo
 Tiu interesa romano aperis iam dum la milito en la Internacia Bulteno eldonita de Germana Esperanto-Servo. Sub la rubriko "Literatura Revuo" de januaro 1918 ĝis januaro 1919. Vera romano ĝi estas ĉar temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l' krimulo sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al natura fin edziĝo inter la ĉefpersonoj. La aŭtoro posedas veran talenton de verkisto kaj la stilo tre agrabla. 
— 1921 (1965), Historio de Esperanto, paĝo 471
Citaĵo
 Tiu ĉi romano estas tipa el sia epoko, nek pli nek malpli bona ol centoj da aliaj. La detektivo estas ja policano, kriminal-komisaro von Merten, kiu havas sian helpanton kriminal-policanon Kruse, sed ili ŝajnas sufiĉe sendependaj de pli alta oficiala kontrolo. Von Merten ŝuldas al Sherlock Holmes dian deduktan metodon - kaj eble ankaŭ sian pligrandigan lupeon. [...] Merten postkuras sian krimulon internacie, sen tro multaj formalaĵoj, kaj survoje akiras kiel helpantinon belan usonaninon, al kiu li enamiĝas kaj, en la lastaj linioj de la libro, fianĉiĝas. Kaj la solvo de la krimproblemo? Ho, tio okazas tre dramece, vere tro dramece, per konfrontiĝo ĝuste kiam la krimulo estas faronta alian murdon; li klopodas fuĝi per aŭtomobilo, sed renversas ĝin kaj estas mortigita. Mi ne scias, ĉu tio estis unikaĵo en 1920... 
— 1981, William Auld, Vereco, Distro, Stilo
Citaĵo
 Unua libro de sia speco. La policaj aventuroj estas ege lerte kunmetitaj kaj ĉarme interplektiĝas kun ama idilio. La stilo estas bonega kaj la eldonado plej zorgita 
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4858, paĝo 407
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 71, ISBN 978 1 59569 090 6
  3. Pro Kio? Internacia kriminalromano originale verkita, Argus (Friedrich Ellersiek), Mondial, Novjorko, 2008; 155 paĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]