Solandra petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Providenca petrelo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Solandra petrelo
Solandra petrelo, ĉe la pinto de la Monto Gower, Insulo de Lord Howe
Solandra petrelo, ĉe la pinto de la Monto Gower, Insulo de Lord Howe
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma solandri
(Gould, 1844)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Solandra petreloSolandera petrelo (Pterodroma solandri) estas birdospecio kiu nestumas en nestotruoj en ununura loko; nome izola Insulo de Lord Howe, je ĉirkaŭ 800 km el la Aŭstralia kontinento en la Tasmana Maro.

El proksimumaj proporcioj de kolombo (40 cm), tiu birdo estis iam nombra ankaŭ en Norfolkinsulo (Aŭstralio). Tamen, ties populacio estis forkonsumita de malsataj deportitoj senditaj al Norfolkinsulo por puno; kaj de tie alternativa nomo Providenca petrelo. Ĉiukaze ties nombroj estas ĉirkaŭ 100,000 en Insulo de Lord Howe. Gracia kaj lerta dumfluge, la Solandra petrelo havas mallertan kapablon surgrunde, kio faras ĝin vundebla al atakoj de predantoj.

Spite ties abundo nombra, la Solandra petrelo estas en danĝera situacio ĉar ties reproduktejoj estas limigitaj al du montopintoj de unu malgranda insuleto, kaj estas je granda risko de katastrofo. Tiele la specio estis klasita kiel vundebla. Ĉefaj kaŭzoj de morto estas predado fare de la endanĝerita Lordhova ralo kaj inundo de nestotruoj. Aliaj danĝeroj estas ratopredado kaj dronado en ilaro de multhokado. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 64,000.

La scienca nomo de tiu aŭstralazia specio kaj el tiu ankaŭ la komuna nomo estas honore al la sveda botanikisto Daniel Solander.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]