Feaa petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pterodroma feae)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Feaa petrelo
Feaaj petreloj
Feaaj petreloj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma feae
(Salvadori, 1899)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Feaa petrelo (Pterodroma feae) estas malgranda marbirdo de la genro de burdopetreloj nome Pterodroma. Ĝi estis antaŭe konsiderata subspecio de la Molpetrelo, P. mollis, sed ili estas fakte tute ne proksime rilataj. Tamen, P. feae estas tre proksime rilata al la Monaĥinpetrelo kaj al la Deserta petrelo, nome du aliaj specioj ĵus disigitaj el P. mollis.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La burdopetreloj de la genro Pterodroma estas marbirdoj de moderklimataj kaj tropikaj oceanoj. Multaj estas malmulte konataj, kaj ties ofte simila aspekto kondukis al la fakto ke la taksonomio de la grupo iĝis tre flua.[1] La formoj reproduktantaj en Makaronezio nome en Madejro, Bugio en la Insuloj Desertas, kaj en la insularo Kaboverdo estis delonge konsidataj subspecioj de la sudhemisfera Molpetrelo P. mollis, sed diferencoj en grando, voĉo, reprodukta kutimaro kaj analizoj de mitokondria DNA montris ke la nordaj birdoj estas ne proksime rilataj al P. mollis,[2] kaj ke la Bermuda petrelo povus esti la plej proksima parenco de la makaroneziaj birdoj.[1]

Sangster rekomendis agnoski la Monaĥinpetrelon de Madejro kaj la Feaan petrelon de la Desertas kaj Kaboverdo kiel plenaj specioj,[2] kaj tiu specidisiĝo estis akceptata de la Asocio de Komitatoj de Eŭropaj Raraĵoj (AERC) en 2003.[3] Pli ĵuse, kelkaj fakuloj estis plie disigintaj la Feaan petrelon, separante la reproduktajn birdojn el la Insuloj Desertas el tiuj de la insularo Kaboverdo.[4]

Sangster ĉirkaŭkalkulis ke la du makaroneziaj specioj diverĝis fine de la komenca Pleistoceno, antaŭ 850,000 jaroj,[2] kvankam la metodologio uzita por decidi tiun temposkalon estis poste pridisputita.[5] Analizoj de plumolaŭsoj el Feaa petrelo Pterodroma feae deserti el insulo Bugio kaj el Monaĥinpetrelo el la ĉeftero de Madejro montris ke estas markataj diferencoj inter la du marbirdoj laŭ la parazitoj kiujn ili portis, sugeste ke ili estis dumlonge izolitaj, ĉar la plumolaŭsoj povas normale esti transpasataj nur pere de simpla fizika kontakto en la nesto. La parazitaj specioj de la Monaĥinpetrelo estas plej similaj al tiuj de la Bermuda petrelo, dum la laŭsoj de la Feaa petrelo similas al tiuj de la pterodromoj de Karibio kaj Pacifiko. Tio sugestas ke spite la tre fizika proksimeco de la du specioj de burdopetreloj troviĝantaj en la insularo Madejro, ili povus deveni el separataj koloniigoj de ĉeftera Madejro kaj poste de la Insuloj Desertas.[6]

Tiu birdo nomiĝas tiele laŭ la itala zoologo Leonardo Fea.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu longflugila petrelo estas 33–36 cm longa kun enverguro de 86–94 cm. Ĝi havas grizan dorson kaj flugilojn, kun malhela marko kun formo de "W" tra la flugiloj. La subflugiloj estas malhelaj kaj la ventro estas blanka. Ĝi havas rapidan impetan flugmanieron. Ĝi plukas planktonajn manĝerojn el la surfaco de la oceano. Tiu specio estas tre simila al la Monaĥinpetrelo, sed ĝi estas pli granda kaj havas pli dikan nigran bekon.

Kiel la tri specioj de la komplekso Pterodroma feae/madeira/desertae, ĝi estis iam supozata subspecio de ununura specio: Pterodroma mollis. Kompreneble estas tre malfacile apartigi ilin. Resumo de informo el morfologia studo havigas lumon pri la temo:[7]

  • Laŭ ĝenerala grando feae estas pli proksima al deserta kaj ambaŭ estas pli grandaj ol madeira (flugillongo - f:262, d: 264, m: 248; tarso - f:34.7, d: 35.2, m: 32.7).
  • Bekolongo denove simila ĉe feae kaj deserta kaj ambaŭ estas pli grandaj ol madeira (f:29.0, d: 28.6, m: 26.3).
  • Bekoprofundo multe plej granda ĉe deserta, pli malgranda ĉe madeira, kaj intermeza ĉe feae (f:11.9, d: 12.9, m: 10.5).

Laŭ proporcioj:

  • (Bekolongo/flugillongo) (f:11.1%, d: 10.8%, m: 10.6%) estas pli simila en la tri taksonoj.
  • (Bekolongo/bekoprofundo) (f: 2.44, d: 2.22, m: 2.53) estas pli malaltaj ĉe deserta, kaj pli alta ĉe madeira. Ĉe feae ĝi estas intermeza, sed pli ol duoble pli proksime al madeira ol al deserta.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en norda Atlantiko ĉe insularoj Kaboverdo kaj Madejro (insulo Bugio).

Vidaĵoj de Pterodroma feae/madeira en Usono[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas rara vizitanto en akvoj ĉe orienta Usono, kvankam konata nur el vidaĵoj kaj fotoj. La Usona Unio de Ornitologoj ne akceptis tiujn registrojn, kaj la Usona Birdasocio akceptis ilin nur kiel "Feaa/Monaĥinpetrelo".

Vidaĵoj de Pterodroma feae/madeira en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ankaŭ tre rara vaganto en Okcidenta Eŭropo, ĉefe ĉe Granda Britio kaj Irlando, kvankam plej vidaĵoj estas akcepteblaj nur kiel "Feaa/Monaĥinpetrelo", kun la escepto de tri ĉemaraj vidaĵoj en akvoj de Britio.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ovon

Tiu marbirdo estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj. Kiel plej petreloj, ties piediranta kapablo limiĝas al mallongaj trenadoj al la nestotruo. Tiu endanĝerita specio nestumas en kolonioj en nestotruoj printempe kaj aŭtuno. La ino demetas ununuran blankan ovon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ONLEY, Derek; Scofield, Paul. (2007) Albatrosses, Petrels and Shearwaters of the World (Helm Field Guides). London: Christopher Helm, p. 17. ISBN 0-7136-4332-3.
  2. 2,0 2,1 2,2 (2002) “Taxonomic recommendations for European birds”, Ibis 144 (1), p. 153–159. doi:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x. 
  3. AERC TAXONOMY COMMITTEE. (2003) AERC TAC's Taxonomic Recommendations. Association of European Rarities Committees.
  4. “Identification of Fea's, Desertas and Zino's Petrels at sea”, Birding World 23 (6), p. 239–275. 
  5. (2005) “Major analytical and conceptual shortcomings in a recent taxonomic revision of the Procellariiformes - A reply to Penhallurick and Wink (2004)”, Emu 105 (2), p. 181–186. doi:10.1071/MU04039. 
  6. (1993) “Rilato de la petreloj de la genro Pterodroma el la insularo Madejro deduktiĝas el ties plumolaŭsoj”, Boletim do Museu Municipal do Funchal Supplement 2, p. 325–321. 
  7. http://dx.doi.org/10.1111/j.1474-919X.1995.tb03241.x

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]