Quai de la Rapée (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Quai de la Gare (pariza metrostacio).
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Rapée (stacidomo) kaj La Rapée-Bercy (stacidomo).

Quai de la Rapée
Stacio Quai de la Rapée
Stacio Quai de la Rapée
metrostacio • stacio sur tera surfaco
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 12-a
Geografia situo 48° 50′ 48″ N, 2° 21′ 57″ O (mapo)48.8465392658692.3658263683319Koordinatoj: 48° 50′ 48″ N, 2° 21′ 57″ O (mapo)
Quai de la Rapée (Parizo)
Quai de la Rapée (Parizo)
DEC
Quai de la Rapée
Quai de la Rapée
Quai de la Rapée
Situo sur mapo de Parizo
Map
Quai de la Rapée
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 798 728 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 13-a de julio 1906
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 09-10
Metro-linio M05
vdr

Quai de la Rapée [kɛ də la ʁape] (esperante Kajo de la Rapée) estas stacio sur linio 5 de la Metroo de Parizo, en la 12-a arondismento de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita en 1906. Ĝi troviĝas surtere inter Metroo-ponto Morland kaj Vojo Georges Pompidou, nord-okcidente de Kajo de la Rapée, super Kanalo Saint-Martin.

La stacio sinsekve nomiĝis Mazas, laŭ la nomo de malnova malliberejo, Pont d'Austerlitz, laŭ la nomo de Batalo de Austerlitz kaj finfine Quai de la Rapée laŭ la nomo de Monsieur de la Rapée, milit-komisaro de Ludoviko la 15-a, kiu posedis bienon tie.

Alirejoj[redakti | redakti fonton]

La stacio disponas pri unusola alirejo kiu troviĝas en Placo Mazas.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • RATP 24 57 61 63 91
  • N01 N02 N31

Proksime[redakti | redakti fonton]

El la stacio, kiu estas surtera, oni vidas kaj aliras la Sejnon.

Depost la fermo en 1939 de la apuda stacio Arsenal, la stacio Quai de la Rapée ankaŭ utilas al la priservo de riverborda haveno "Baseno de Arsenal".

Kino[redakti | redakti fonton]

En tiu stacio disvolviĝas grandparte la rakonto de la filmo La Grosse Caisse (1965) en kiu Bourvil ludas la rolon de bilet-truisto, ankaŭ aŭtoro de polica romano.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]