Ramiro de Maeztu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ramiro de Maeztu
Portretaĵo far Ramón Casas.

Ramiro de Maeztu.
Persona informo
Naskonomo Ramiro de Maeztu y Whitney
Aliaj nomoj Rotuney • Cualquiera • Van Poel Krupp
Naskiĝo 4-an de majo 1874
en Vitorio
Morto 29-an de oktobro 1936
en Aravako
Mortokialo pafekzekutado
Lingvoj hispana lingvoangla lingvofranca lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)oj Gustavo de Maeztu • Maria de Maeztu Whitney
Profesio
Profesio Verkisto, diplomato, literatura kritikisto
Verkoj Hacia otra España
Information icon.svg
vdr

Ramiro de Maeztu y Whitney (Vitorio, 4-an de majo 1874 - Aravako, 29-an de oktobro 1936) estis hispana eseisto, literatura kritikisto, kaj politikisto el la Generacio de 1898.

Dum sia junaĝo, li estis grave influita el eksplicite nietzsche-ana mondorigardo samkiel fare de socia darvinismo. Sendita en 1905 kiel korespondisto al Britio, li tie eke interkoniĝis ideologie kun la Fabiana Socio, socialisma-reformisma brita movado, por poste alproksimiĝi dum 1912 al distribuiismaj partioj kaj al korporacia socialismo. Maeztu, tamen, fine estus alproksimiĝonta ekde 1921 al tradiciismo, hispaniismo, kaj rezulte al tio, al kontraŭbolŝevismo, post siaj spertoj dum la Unua Mondmilito, kaj specife pro profunda survido rilate al la Eŭropa pejzaĝo el sia tempo.

Deputito en Gipuzko, li estis mortigita je la komenco de la Hispana Enlanda Milito, meze de unu el la pluraj ĉaspafadoj faritaj de la respublikana anaro kiuj okazis en Madrido dum la Enlanda Milito. 

Biografio[redakti | redakti fonton]

Foto publikigita en 1915 de Whiteley.

Naskita la 4-an de majo 1874 en Vitorio, Maeztu estis filo de Manuel de Maeztu Rodríguez, kubana navar-devena terposedanto kiu interkonatiĝis kun lia patrino, Juana Whitney, filino de brita diplomato, en Parizo, kaj al kiu li geedziĝis kiam ŝi havis apenaŭe 16 jarojn. El ilia geedziĝo estis naskitaj kvin gefiloj, Ramiro, Ángela, Miguel, la pedagogino María de Maeztu, kaj la pentristo Gustavo de Maeztu.

La familio feliĉe sinlokis en Vitorio, sed tamen baldaŭ Ramiro restis kiel patra orfo kaj sinsekve en 1984 la familia negocio bankrotos pro administrantaj problemoj. La posta infanaĝo kaj juneco de Ramiro forpasis en Parizo kaj Havano, kie li dediĉis sin je pluraj laboretoj kaj iniciatis sin je ĵurnalismo. Memlerninto kaj apoganto je revoluciemaj ideoj, li transloĝiĝis al Madrido, grava fakto por lia verkista vivprotokolo, pro tio ke tie li ekos sian profesian kunlaboradon kun diversaj ĵurnaloj, kaj gazetoj, kiel Germinal, El País, Vida NuevaEl Socialista, interalie, kun socialisma-reformisma pensmaniero. Li uzis tiuepoke la pseŭdonomon «Rotuney».

Dum tiuj jaroj li ankaŭ ekinteramikiĝis kun aliaj reformismaj intelektuloj, specife Azorín kaj Pío Baroja, kune kun kiuj li estis brila elstarulo el la 1898-a Generacio.

Inter 1905 kaj 1919 li loĝis en Bayswater, Londono, kie li laboris kiel korespondisto por La Correspondencia de España, Nuevo Mundo kaj Heraldo de Madrid

Li vojaĝis tra Francio kaj Germanio kaj estis milita korespondisto dum la Unua Mondmilito en Italio inter 1914 kaj 1915. Ĉi tiu epoko portretas lian liberalisman etapon, kun forta admiro al la britaj tiamaj institucioj. Li publikigis en 1916 angle Authority, Liberty and Function in the Light of the War (Aŭtoritateco, Libereco kaj Funkcio de la Milita Lumo) —tradukita hispane kiel La Crisis del Humanismo (La Krizo de la Humanismo)— kie li igas dubajn la konceptojn pri aŭtoritarismeco kaj libereco ene de la moderna socio.

Karikaturita en Nuevo Mundo (1920) far Sancha.

Eĉ alvenante kiel fervore-konvinkita militaristo, post sia reveno al Hispanio en 1919, li perdas sian fidon je liberalisma demokratio kaj laŭmezure kiel tio okazas, antaŭeniras lia evoluiĝo al katolika tradiciismo, kiu efektiviĝos dum la diktaturo de Primo de Rivera. Je la komenco de 1927 li aniĝis ĉe Unión Patriótica, monarkisma kaj politike-katolikisma dekstrema partio.

En decembro de 1927, li estis proklamita ambasadoro tutpova en Argentino, kie li kreis la vortaĵon Hispaneco, kune kun la jesuisto Zacarías de Vizcarra, cele anstataŭigi la vorton 'raso', por forviŝi ĉian rasan signifon kaj unuigi ĉian popolon havanta gravan Hispanan influon sub sama metafizika destiniĝo. Dum ĉi tiuj jaroj li plue priparolis dekadencon, kaj plifortigis sian postenon je defendo de la katolikaj valoroj kaj hispanecaj tradicioj.

Madrida loĝejo kie Maeztu vivis ĝis sia morto.

Ĵuse okazinta la faliĝo de Primo de Rivera, Maeztu deposteniĝis el sia posteno kiel ambasadoro kaj alvenis Hispanien. Li tiam sindisvolvis inter la idearoj de Unión Monárquica Nacional, partio konstruita sub la restaĵoj el Unión Patriótica. Ankaŭ tiam, li interkonatiĝis kun la integrisma junulo Eugenio Vegas Latapie; ambaŭ projekciis la kreadon de kultura socio kaj pensmaniera gazeto kiu fine nomiĝis Acción Española. En sia inaŭgura artikolo, Maeztu portretis kaj priskribis Hispanion kiel anzinon kiu plonĝas siajn radikojn subteren (ene de la tradicion), sed troviĝas afliktita de hedero, t.e., far la progresisma intelligentsia — kiu sentas sin fremda al la viviga sevo de historio, kaj pro tio nekapabla revivigi la nacion. Tiu artikolo ebligos al li la gajnon de la Premio Luca de Tena. [1]

Dum ĉi tiu lasta etapo el sia idearo, li plifortigis rilatojn kun la olda ŝoso el la tradiciisma-hispana pensmaniero kaj konservos samopiniecon kun teoriistoj el la portugala integralismo. Ĉi tiu idearo cele de hispana katolika civilizo, disvolviĝinta en liaj artikoloj publikigitaj en Acción Española, estis rekolektitaj en lia libro, Defensa de la Hispanidad (Defendo de la Hispaneco), kiu iĝis lia plej influema verko el sia meditado kaj pensmaniero. Lia doktrino pri Hispaneco, spirita mondo kiu unuigus Hispanion kaj ties antikvajn koloniojn per la Hispana lingvo kaj la Katolika religio, estis unu el la plej uzataj ideologiaj iloj de la kontraŭrespublikana dekstraro kaj Frankismo. Li fine militis je Renovación Española, politika partio signifita de sia rekta kontraŭstaro al la reĝimo de la Dua Hispana Respubliko.

Dum la komenco de la Hispana Enlanda Milito li estis arestita de respublikanaj soldatoj. Post esti enkarcerigita, ĉe la Madrida karcero de Ventas la 30-an de julio de 1936, sen ajna juĝo, li estis ĉaspafita ĉe la Tombejo de Aravaca la 29-an de oktobro de 1936. Liaj lastaj vortoj, estis:

Citaĵo
 Vosotros no sabéis por qué me matáis, pero yo sí sé por lo que muero: ¡Para que vuestros hijos sean mejores que vosotros!   Vi ne scias kial vi mortigas min, sed mi scias kial mi mortas: Por ke viaj gefiloj estu pli bonaj ol vi! 

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam Maeztu verkis izolite poemojn, rakontojn, unu novelon (La milito de Transvaal), kaj nepublikigitan teatraĵon (La sindikato de la smeraldoj), lia plej granda verkaro estas lia artikolaro kaj eseoj, per kiuj li defendis ĵurnalisme siajn idearojn. Elstaras: Hacia otra España (Al alia Hispanio), La Crisis del Humanismo (La Krizo de la Humanismo), Defensa de la Hispanidad (Defendo al la Hispaneco), kaj Defensa del Espíritu (Defendo al la Spirito).

Maeztu antaŭpensis verki ankaŭ Defensa de la Monarquía (Defendo al la Monarkio), sed ne finverkis kaj la afero restis kiel projekto. Per ĉi tiu plano li celis kolekti siajn tri defendojn, al Dio, Hejmlando, kaj Monarkio.

Unua eldono de Defendo de la Hispaneco (1934), libro publikigita originale per artikoloj sur la gazeto Acción Española.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • López Quintás, Alfonso (2002). «Ramiro de Maeztu. La defensa del espíritu y de la Hispanidad». Anales de la Real Academia de Ciencias Morales y Políticas (Madrid: Real Academia de Ciencias Morales y Políticas) (79): 61-85. ISSN 0210-4121. [1] Alirita la 30an de Aprilo 2018.