Rampanta ononido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rampanta ononido
331 Ononis repens.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Ononido Ononis
Specio: O. repens
Ononis repens
L.
Konserva statuso
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rampanta ononido, latine Ononis repens, estas plurjara planto, pli malpli ligneca, 30 cm alta kun tre rezistaj tigoj laŭdire povantaj haltigi plugilon. Tiuj hirtaj tigoj ofte rampas kaj radikiĝas, foje havas kelkajn feblajn dornojn (ĉefe borde de la maro). Ĝi havas ovalajn foliojn ĉu simplajn ĉu trifolierajn kun akutaj dentoj ĉe la rando. La stipuloj foliformaj kaj dentaj duonĉirkaŭas la tigon. La floroj havas rozkoloran korolon, kies aloj proksimume egalas la karenon kroĉe kurban. La kaliko superas la guŝon.
Tiu ofta planto kreskas en sekaj herbejoj, ĉefe kalkaj kaj argilaj, en tuta Eŭropo kaj Azio. Ĝi floras de junio ĝis septembro. Ekzistas diversaj subspecioj, pri kiuj la aŭtoroj ankoraŭ ne akordiĝas.

Floro de rampanta ononido


Rampa aspekto de la planto