Reforma Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reforma Klubo
klubo de ĝentlemanoj • konstruaĵo
Geografia situo 51° 30′ 24″ N, 0° 8′ 0″ U (mapo)51.506666666667-0.13333333333333Koordinatoj: 51° 30′ 24″ N, 0° 8′ 0″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Civito de Vestminstro
Adreso 104 Pall Mall, London, SW1
Reforma Klubo (Granda Londono)
Reforma Klubo (Granda Londono)
DEC
Reforma Klubo
Reforma Klubo
Lokigo de Granda Londono en Anglio
Map
Reforma Klubo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Reforma Klubo (angle 'Reform Club) estas brita tradicia socia klubo (klubejo) fondita en 1841 sur la suda flanko de Pall Mall (numero 104) en Centra Londono.

Origine malferma al viroj nur, sed ekde 1981 virinoj havas aliron. La membrokotizo estas inter la plej altaj en Londono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu desegnaĵo de la 1840-aj jaroj montras la koridorojn ĉirkaŭ la centra salono sur la unua etaĝo de la konstruaĵo

La klubo estis fondita fare de ŭigo (Liberala Partio) membroj de ambaŭ Parlamentĉambroj dum la kialo por la Great Reform Act (Reformleĝo 1832)- debatoj kaj estis intencita por antaŭenigi liberalan kaj progresisman penson. Por pliigi la allogon de la klubo, ĝi ne nur havis bone ekipitan bibliotekon kaj salonojn, sed ankaŭ bonegan kuirarton. La unua kuiristo dungita estis Alexis Soyer, kiu iĝis unu el la plej famaj kuiristoj de la viktorina epoko [1].

Kiel la najbara konstruaĵo de la Travellers Club, la domo estis dezajnita fare de Siro Charles Barry kaj malfermita en 1841. La klubo iĝis la politika ĉefsidejo de la Liberala Partio [2]. Hodiaŭ la klubo jam ne estas aligita kun specifa partio kaj nur havas socian funkcion.

Dum la nokto de la 18-an de februaro 2006, la klubo estis apenaŭ ŝparita de fajro. Tamen parto de la tegmento estis tute detruita.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La Reformo-Klubo aperas en la romano Phineas Finn de Anthony Trollope.

Sed la plej fama mencio estas en la romano Vojaĝo tra la Mondo en Okdek Tagoj de Jules Verne, la protagonisto Phileas Fogg estas membro kaj eniĝas en veto kun aliaj membroj de la klubo por povi vojaĝi ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj, La vojaĝo komenciĝas kaj finiĝas en la klubo.

La programo de la angla televida raportisto kaj aktoro Michael Palin, en kiu li rekreis la vojaĝojn de Jules Verne ĉirkaŭ la mondo (BBC-produktitan vojaĝdokumentarion "Ĉirkaŭ la mondo en 80 Tagoj" (En la paŝoj de Phileas Fogg)), komenciĝis kaj finis sian vojaĝon ĉe la reforma klubo, sed ĉar Palin ne sekvis la vestokodon de la klubo de kompleto de vestoj kaj kravato, sed estis praktike vestita por la vojaĝo, li ne estis permesita en la ejon de la klubo kaj devis komenci kaj fini la vojaĝon sur la ŝtupoj ekster la klubejo.

La klubo estis utiligita kiel filmloko por la filmoj James Bond 007 - Die Another Day kaj Paddington.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anthony Lejeune: The Gentlemen's Clubs of London. Stacey International, London, 2012. ISBN 978-1-906768-20-1.
  • Seth Alexander Thévoz: Club Government: How the Early Victorian World Was Ruled from London Clubs. IB Tauris, London 2018, ISBN 978-1-78453-818-7.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruth Cowen: Relish: The Extraordinary Life of Alexis Soyer, Victorian Celebrity Chef, London 2006, ISBN 0-297-64562-5, S. 29
  2. www.reformclub.com

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]