Somalia dikbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rhynchostruthus louisae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somalia dikbekulo
Somalia dikbekulo
Somalia dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Rhynchostruthus
Specio: 'R. louisae'
Rhynchostruthus louisae
(Lort Phillips, 1897)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Somalia dikbekuloSomalia orflugila dikbekulo (Rhynchostruthus louisae) estas birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de orflugilaj dikbekuloj, kiu estas endemia de norda Somalio kie lastajn jardekojn funkcias fakta sendependa ŝtato nome Somalilando. La preciza teritorio de la specio estas limigita el montoj ĉe la etiopia limo orienten al la okcidentaj montetoj de Jebel Hantara. En la 1930-aj jaroj estis konsidera sufiĉe komuna en Montoj Ŭagar kaj Golis (12 kolektitaj en du semajnoj), sed estis poste malmultaj ĵusaj vidaĵoj.

Ĝi estis inkludata kiel subspecio en R. socotranus fare de kelkaj fakuloj konsiderata kiel unusola specio de la tiam monotipa genro Rhynchostruthus, inklude ĉiujn aliajn orflugilajn dikbekulojn kiel subspeciojn. Sed ĵuse la tri populacioj estis ekkonsiderataj distingaj specioj, el kiuj R. socotranus estus limigita al la sokotra populacio kiel Sokotra dikbekulo, la Araba dikbekulo iĝus R. percivali, kaj la Somalia dikbekulo R. louisae[1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio estas diketa, mezgranda, dikbeka fringedo (sed ne tiom dikbeka kiom ĉe la aliaj orflugilaj dikbekuloj) kiu montras iom da seksa duformismo. Masklo estas grizbruna ĝenerale kaj supre kun nigra beko, malhela kapo kun nigra masko (brido kaj vizaĝo), brunaj gorĝareo, supra brusto kaj krono, (sen grandaj blankaj vangomakuloj diference de la aliaj orflugilaj dikbekuloj), kaj grandaj brilflavaj makuloj en flugiloj (kies flugilplumoj estas nigrecaj) kaj vosto. La kruroj estas ruĝecaj. Inoj estas similaj al maskloj, kvankam iom pli senkoloraj, kaj junuloj estas pli striecaj kaj ne havas la plenkreskan distingan kapobildon.

Ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

La Somalia dikbekulo tipe troviĝas inter 1 060 kaj 2 800 m super marnivelo en arbaraj wadis kaj areoj de arbustaro, nome en lasterestantaj arbaroj de altkreska junipero (Juniperus procera). Ties frukto ŝajne formas la kernon de ties dieto. Ankaŭ rokaj areoj kun disaj dornarbustoj kaj gigantaj eŭforbioj Euphorbia abessinica, el kies frukto ŝajne ĝi ankaŭ nutras sin. Ĝi videblas sola, en paroj aŭ malgrandaj grupoj.

Tiu birdo estas la malplej konata inter la orflugilaj dikbekuloj. Eĉ antaŭ la komenco de la Somalia Enlanda Milito fine de la 1980-aj jaroj, malmulta ornitologia kampotasko estis farita en tiu lando. Ne ekzistas ĉirkaŭkalkulo de populacio, sed certas ke el 1930-aj jaroj tiuj birdoj malpliiĝis, eble pro habitatoperdo kaj pli ĵuse pro malkvantigo de pluvokvanto en la regiono. Tamen, kiam ĝi estis unuafoje taksata kiel distinga specio por la eldono de 2008 de la IUCN Ruĝa Listo, ĝi estis kategoriita kiel Preskaŭ Minacata specio[2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirwan & Grieve (2007)
  2. BLI (2008a,b)

Referencoj[redakti | redakti fonton]