Richard Harder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Harder
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1896 (1896-01-19)
en Tetenbüll
Morto 4-an de septembro 1957 (1957-09-04) (61-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Richard HARDER (naskiĝinta la 19-an de januaro 1896 en Tetenbüll, mortinta la 4-an de septembro 1957 en Zürich) estis germana klasika filologo. Patro lia estis evangelia pastoro; li nuptis en 1924 Mathilde Panizza (divorco en 1941), kun kiu li havis du filinojn.

eseoj de Richard Harder: "Eigenart der Griechen" (1949) kaj "Einführung in die griechische Kultur"

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la humanisma gimnazio Kieler Gelehrtenschule en Kilo Harder komence studis teologion en Hajdelbergo. Post la Unua mondmilito li studis klasikan filologion ĉe Werner Jaeger en Kilo kaj ĉe Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff en Berlino. Tie ĉi li doktoriĝis en 1924 post kiam li estis laborinta intertempe ĉe bibliotekoj en Italujo. Disertacia temo estis komentita eldono de la pitagorea pseŭdoepigrafio de Ocellus Lucanus.

En 1925 Harder ekredaktistis ĉe la ĵus fondita fakgazeto "Gnomon" kiun li treege influadis. Habilitiĝo sukcesis en 1927 en Hajdelbergo - ĉe Otto Regenbogen pri la cicerona Somnium Scipionis - al kio sekvis ankoraŭ samjare vokiĝo al la Universitato de Königsberg. Pli malfrue li iris kun orda profesoreco Kilon (1930), Munkenon (1941) kaj en 1952, post intertempa senlaboreco pro imputoj koncerne pornaziisman sintenon, al Münster (Vestfalio) kie li ĝismorte deĵoris kun multa sukceso.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Harder regis la tutan klasikan filologion tekstkritikante, tekstplibonigante, eldoniste, interpretiste. Liaj laboraĵoj ampleksas la tre longan kaj diversan kamparon de antikva literaturo disde Homero kaj la malnovaj epopeoj tra liriko, tragedio, komedio, Platono ĝis la filozofio de helenismo kaj de Cicerono. Ĉi-kuntekste ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe traktitis de li (Kleine Schriften, 1960).

Inter liaj ĉefaj esplorfokusoj menciindas la filozofio de Plotino: la tiesaĵojn li bonege tradukis malfermante al la germanlingva publiko la okulojn antaŭ tiu ĉi grava pensanto de la tria jarcento. Krom la sciencaj nocioj laŭdindas tie ĉi ankaŭ elstaregaj tradukaj kreemo kaj atingo (kvin volumoj 1930–37; nova prilaboro de la unua volumo kun komentoj en 1956). Dua grava esplorkampo estis la greka epigrafio. Tamen neniam restis epigrafiko por Harder simpla tekniko sed konsideritis epigrafo kvazaŭ ĝi estu senpera ponto de la nuna tempo al la ĉiutaga vivo kaj kulturo de la malnovaj grekoj. Harder ĝenerale kapablis elĉerpi el filologio konkretajn ecojn de grekaj spirito kaj menso. Bedaŭrinde plua publikiga etendiĝo ĉi-rilate pro frua morto ne plu faritis. Kelkajn spurojn por tiaj projektoj tamen troviĝas ĉe la ravigaj skribaĵoj Eigenart der Griechen kaj Einführung in die griechische Kultur (1962). Danke al multo da novaj aspektoj kaj al prezenta precizeco ili sendube iĝis klasikaĵoj ene de la skribaĵaro de germanaj klasikaj filologoj.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Meisterung der Schrift durch die Griechen, 1942
  • Zur griechischen Schriftlichkeit, 1942
  • Rottenschrift, 1943
  • Karpokrates von Chalkis, 1943
  • Paionios und Grophon, zwei Bildhauerinschriften, 1955

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Schadewaldt, Wolfgang, "Harder, Richard" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 665-666 (tie ĉi interrete)