Robert Fisk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Foto de Robert Fisk
Foto de Robert Fisk

Robert FISK (12-a de julio 1946 en Maidstone, Britujo) estas brita ĵurnalisto. Li estas mondfama raportisto, La New York Timespriskibis lin kiel 'probable la plej fama brita eksterlanda korespondanto'.[1] Li loĝas kaj laboras en Mezoriento (Bejruto) por la brita gazeto The Independent. Liaj rubrikoj estas regule eldonitaj en tiu gazeto. Li raportas pri Mezoriento ene de la regiono ekde pli ol pasintaj 30 jaroj. Li ankaŭ estas verkisto. Li verkis kelkajn nefikciajn librojn pri siaj spertoj en mezoriento, militoj en la regiono kaj aliaj temoj. Fisk raportis pri la irana revolucio, la irana-iraka milito, la Golfa milito kaj la konflikto en Alĝerio. Li estas unu el du okcidentaj ĵurnalistoj kiuj restis en Bejruto dum la libana interna milito, pri kiu li ankaŭ verkis libron. Fisk ankaŭ raportis pri la konflikto inter Israelo kaj la palestinanoj. Li parolas flue la araban kaj estas unu el la malmultaj okcidentaj ĵurnalistoj kiuj intervjuis trifoje Usama bin Laden[2], gvidanto de Al Kaida (3 intervjuoj inter 1993 kaj 1997). Bin Laden nomis Fisk "neŭtralan" ĵurnaliston en vídeomesaĝo ĵus antaŭ la usona prezidenta elekto de novembro 2004,

Robert Fisk estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj spertuloj pri la konfliktoj en la Proksima Oriento[3] [4] kiu kondukis al la internacia disvastigo de la masakroj de la alĝeria interna milito, la mortigo de Saddam Hussein, israelaj reprezalioj dum la palestina Intifada kaj kontraŭleĝaj agadoj fare de la usona registaro en Afganio kaj Irako.

Premioj kaj honoraj doktorecoj[redakti | redakti fonton]

Fisk estas la plej premiita (brita) eksterlanda gazetara korespondanto. Li estas ricevanto de kelkaj alte admirindaj premioj por ĵurnalistoj en fremdaj landoj. Li ricevis sepfoje la titolon British Press Awards' International Journalist of the Year [5] kaj dufoje la premion de "Reporter of the Year" (Raportisto de la Jaro).[6] Li ricevis multajn honorajn doktorecojn ĉefe de eŭropaj universitatoj.

Fisk kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estis sola infano el esperantista patrino. En artikolo titolita 'Mia patro luktis en la unua mondmilito kaj mia patrino lernis Esperanton[7] pri Briteliro (angle Brexit) li demandas sin kio pensintus siaj gepatroj de la Briteliro, sciante ke la titolo jam rekte ligas la vorton Esperanto al la temo.

Video-dokumentaj filmoj[redakti | redakti fonton]

En 1993, Fisk produktis serion de tri vídeo-dokumentaj filmoj titolita De Bejruto Por Bosnio , priskribante ĝin kiel provo "eltrovi kial kreskanta nombro de islamanoj ekmalamis la Okcidenton" ("to find out why an increasing number of Muslims had come to hate the West." [8]). Fisk raportas ke post Discovery Channel elsendis la tutan filmon, ĝi ne plu esdtis dissendita poste, ĉar la TV-kanalo ricevis kelkajn leterojn de por-Israelo-grupoj kiel CAMERA (Komitato por Precizeco en Mezoriento Raportado en Ameriko).[8] [9]

Verkitaj libroj[redakti | redakti fonton]

Lia libro La Granda Milito por civilizacio: la konkero de la Mezoriento (2005) per kiu li provas skizi la historion de la multaj militoj kiuj trafis la orientan Mediterraneon dum la dudeka jarcento, dum ĝi estas ankaŭ bibliografia fonto pri la propra (familia) vivo kaj la kariero de Robert Fisk.

  • The Point of No Return: The Strike which Broke the British in Ulster. Times Books, 1975, ISBN 0-233-96682-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bronner, Ethan, A Foreign Correspondent Who Does More Than Report, en The New York Times, 19a novembro 2005.konsultita 19a julio 2006.
  2. Anti-Soviet warrior puts his army on the road to peace (kontraŭ-sovetia luktanto metas sian armeon survoje al paco),The Independent, 6a decembro 1993.
  3. Insumissia - "Biblioteca en Guerra" y Robert Fisk
  4. La respondo de Robert Fisk, El País, M. Á. Bastenier, 18/02/2006, hispane
  5. Patrick Keatinge: Institute of Public Administration (Instituto de Publika Administrado), 2a decembro 2002, ISBN 978-1-902448-76-3.
  6. Times reporter wins award. In: The Times, 15a decembro 1987. 
  7. My father fought in WW1, and my mother learned Esperanto – this is what they would have thought of Brexit. The Independent, 28a junio 2016.
  8. 8,0 8,1 David Wallis (a cura di), Killed: great journalism too hot to print, Nation Books, 2004, p. 388, ISBN 978-1-56025-581-9.
  9. Robert Trager e Donna Lee Dickerson, Freedom of expression in the 21st century, (liberesprimo en la 21a jarcento), 1999, p. 80, Eld. Pine Forge Press, ISBN 978-0-8039-9085-2.