Robert Kreuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Robert KREUZ)
Robert Kreuz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1894 (1894-06-02)
en Majenco
Morto 31-an de januaro 1936 (1936-01-31) (41-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Robert KREUZ [krojc] (naskiĝis la 2-an de junio 1894 en Majenco, mortis la 31-an de januaro 1936 en Ĝenevo) estis oficisto kaj fakestro en la industrio, germana esperantisto, direktoro de UEA kaj membro de la Lingva Komitato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kreuz fariĝis esperantisto en septembro 1908. Post la unua mondmilito li revivigis la Sudokcidentan Esperanto-Ligon (SOL) en Germanio kaj kunlaboris en Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo (Revelo). Li estis unue ĉefdelegito de UEA por sudokcidenta Germanio. Li sukcese kontraŭbatalis Idon kaj estis redaktisto de Esperanto Triumfonta.

En 1925 li fariĝis ĝenerala sekretario de la Internacia Centra Komitato (ICK). En 1933 oni faris lin unu el du direktoroj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj en 1934 li fariĝis la sola pro la foriro de lia kolego Hans Jakob. Kreuz devis interalie estri la oficejon, organizi la Universalajn Kongresojn (fakte organizis nur tiun de 1935 en Italio) kaj redakti la revuon Esperanto.

Vojaĝoj kaj restadoj en diversaj landoj faris lin vasthorizonta homo, kiu parolis multajn lingvojn. Kreuz estis eminenta oratoro, unuagrada interpretisto plurlingva kaj tradukisto plej rapida, krome Esperanto-stenografo. Li iniciatis foiran reklamon per Esperanto por la internaciajn foirojn en Frankfurto ĉe Majno. Li kontribuis al ĉiuj grandaj Esperanto-gazetoj kaj estis ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

En aĝo de nur 42 jaroj li mortis pro apopleksio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vortaro de komercaĵoj Esperanto-germana (Kun M. Urban), 1920
  • Debata stenografio Esperanta laŭ Stolze-Schrey, 1926
  • Esperanto in Handel und Verkehr [de], 1926
  • Komerca Vortaro en Esperanto (kun A. Mazzolini), 1927
  • Vara vortaro germana, angla, franca, itala, hispana, Esperanto, 1927
  • Varolisto en Esperanto, 1919-24
  • La problemo de internacia helplingvo por komerco kaj trafiko (dulingva), 1924
  • Konversacia libro germana-Esperanto, 1926
  • Esperanto : 500 komercaj frazoj, Eid. Wilh. Violet, Stuttgart, 1928
  • Dictionnaire actuariel des langues Esperanto, allemande, anglaise et française (kun P. Balkányi k. C. Goldziher), 1929
  • Sistem-resumo de la Esperanto-stenografio Stolze-Schrey, 1932
  • komerca ekzercaro

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanto : 500 komercaj frazoj

Citaĵo
 Robert Kreuz, longtempe laborinta en komerca metio, verkis laŭ siaj longjaraj bonaj

spertoj ĉi tiujn 500 frazojn komercajn, formitaj por specialaj aferokazantaĵoj kaj kun malgrandaj ŝanĝoj preskaŭ ĉiam taŭgaj. De ĉi tiu eldono ekzistas paralel-eldonoj en la lingvoj

angla, franca, germana kaj hispana kun samsenca enhavo. Ili povas servi, ĉar la libro enhavas nur E.-tekson, kiel helpilo por ne sufiĉe spertaj esp.-istoj. kaj estas uzebla tiel por grupa studado kiel por hejma lernado. 
— Aŭstria Esperantisto n.45 (jul-aug 1928)

Pri Esperanto in Handel und Verkehr

Citaĵo
 Tiu libro enhavas ĉiutagan kaj komercan frazaron, kolekton da komercaj leteroj, ampleksan fakan terminaron kaj mallongan Esperanto-gramatikon. La tuto formas valoran materialon precipe por la Esperantistoj el la komercaj kaj havenaj centroj. — La fakto ke ĉiuj dokumentoj estas dulingvaj (Esperanto-germana) faras, ke la libro estas bonega propagandilo kaj lernolibro. Ni esperas, ke baldaŭ ni havos tian libron almenaŭ por ĉiuj grandaj lingvokampoj. 
— Belga esperantisto n144 (feb 1927)
Citaĵo
 La libro konsistas el tri partoj praktiko parola, praktiko skriba kaj aldono.La unua piitraktas la ĉiutagajn kaj komercistajn konversaciojn,la dua enhavas grandan aron da modelaj komercaj leteroj kaj dokumentoj, kaj en la aldono ni trovas varoliston, komercan vortareton kaj mallongan gram atikon de Esperanto. Ĉiuj tekstoj kaj listoj estas en germ ana kaj en Esperanta lingvoj.Ni rekomendas varme tiun bonegan libron al tiuj kiuj havas intereson pri la apliko de Esperanto en komercaj rilatoj. 
— Belga esperantisto n151 (sep 1927)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Germana-Esperanto konversacia libro por la uzo en lernejoj kaj en vojaĝoj kun vojaĝa vortaro (adaptis por Esperanto kun L. Butin), 1924
  • Eŭropo ĉe la Abismo (trad. de Nitti), 1924
  • Foiro de Frankfurt a.M. 4-7 oktobro 1925. Teknika foiro 2-7 oktobro 1925 1925
  • Eŭropo sen Paco (trad. de Nitti, finpresita, sed retenita de la eldonejo), Frankfurt, 1926
  • Libera Urbo Danzig - ŝtatjura pozicio kaj ekonomia signifo (trad. de H. Martin), 1927
  • La libervola help-servo en la inunditaj regionoj de Liĥtenŝtejno kaj Svislando (trad.), 1929

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]