Saltu al enhavo

Rodrigo de Reinosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodrigo de Reinosa
Persona informo
Naskonomo Rodrigo de Linde
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Reinosa
Morto 30-an de novembro 1529 (1529-11-30) (80-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Rodrigo de Reinosa vd
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1513–1524 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodrigo de Reinosa, (naskiĝis ĉirkaŭ 1450 en Reinosa, Hispanio, - m. ĉirkaŭ 1430) estis hispana poeto inter la fino de la 15-a jarcento kaj unuaj jardekoj de la 16-a jarcento, fondinto de la ŝtelslanga poezio en hispana lingvo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝajne li naskiĝi el malriĉa familio en Reinosa meze de la 15a jarcento. Lin ĉesverkis en 1524 kaj mortis ĉirkaŭ 1530. Li vivis survojan kaj diboĉan vivon. Eble li estis iam en Romo. Liaj verkoj, tre popularaj, eldoniĝis dise en ŝnurfolioj en Medina del Campo, Barcelono, Toledo, Burgoso kaj Sevilo; tre verŝajne temis pri menestrelo, minstrelo, vagulo aŭ stratspektaklisto, kies agado etendiĝis al la tuta Hispanio.

La Kanzonaro de Rodrigo de Reinosa de koploj de Nia Sinjorino (Barcelono, 1513) estis la unua verko kiu printiĝis lasu lia nomo, sed tiu perdiĝis. Aliflanke, ekzistas Kanzonaro de Nia Sinjorino de tre malfrua printado (Leono, 1612) kiu, kvankam oni atribuis al li, starigas dubojn pri ties aŭtoreco ĉar ĝi estis remiksita kaj modernigita en ties lingvaĵo kaj ortografio. Tiutempe, tamen, liaj verkoj estis tiom popularaj pro ties literumado kaj pro ties muziko ke oni konservas multajn en diversajn kanzonaroj kaj oni konservis ankaŭ multajn pro la kolektemo de ŝnurfolioj farita de Fernando Colón, fama bibliografo kaj libramanto filo de Kristoforo Kolumbo, fondinto de la Biblioteca Colombina de Sevilo. Restis 49 komponaĵoj diverslongaj kaj diversenhavaj, el kiu 13 estas atribuitaj al li.

Lian verkaron studis ĉefe la hispana akademiano José María de Cossío, kiu dediĉis al li volumenon en la Antologio de Santanderaj Verkistoj kaj Artistoj. Estas famaj liaj satiraj koploj pro ties tono mizogina. Tiele, ekzemple, la koploj "Amarga de mí, cuytada..." (Mi estas amara kaj dolora), kiuj versigas pecon de la Arcipreste de Talavera Alfonso Martínez de Toledo kontraŭ la supozata ina troparolemo, aŭ la Koploj de la klaĉulinoj, kie oni reproduktas dialogon inter klaĉulinoj nefidindaj kie aperas priskribo de sorĉistino ege simila al kelkaj de La Celestina de Fernando de Rojas:

¿No conocéis la Emplumada?,
gran maestra de afeytes,
que faze mudas e aceites
y tiene la cara acuchillada,
y es muger amaestrada,
muy gran brŭa y hechizera,
alcahueta, encanadera,
con tales acompañada.

Li bone konis la slumoj de Sevilo kaj de Romo kaj danke al li disvolviĝis la ŝtelslanga poezio en hispana, ekzemple en Razonamiento por coplas en que se contrahace la germanía y fieros de los rufianes y las mugeres del partido (Kialaro inter la ŝtelslango de la deliktuloj kaj putinoj), dialogo inter la deliktulo Cortaviento (Ventotranĉisto) kaj la putino Catalina Torresaltas (Altaj turoj). Inter liaj poemoj estas kelkaj religiaj trempitaj de la konceptismo propra de la kanzonara poezio; ankaŭ oni atribuas al li poemojn kiuj imitas la popularan kanzonon kaj tiujn de Juan del Encina. Hegemonias la strukturo de la zéjel kaj aperas tipaj temoj de la serranilla. En "Mía fe, bien te está acá" aperas la satiro de la kortegurbo kaj laŭdo de vilaĝo. Ankaŭ ne mankas la sakrilegiaj parodioj, kiel la Pater noster trobado y dirigido a las damas (Patronia direktita al damoj) kie ĉiu strofo finas per latinaj vortoj de la katolika preĝaĵo ŝanĝante la sencon laŭ la kunteksto. Li ankaŭ komponis aŭ refandis romancojn kiel tiu De una gentil dama y un rústico pastor )Pri damo kaj paŝtisto), tiu kiu komencas "De Francia salió la niña..." (El Francio eliris la knabin'), ankaŭ misogina. Oni atribuas al li la tre famaj Coplas de un ventero y un escudero (Koploj de gastejmastro kaj ŝildisto), kanto al la nova reĝimo de la Katolikaj Gereĝoj kaj al la kreo de la Santa Hermandad, pro kio eble estis verkitaj en 1476, ĉar krome oni mencias kiel ĵusa la morto de la reĝo Henriko la 4-a de Kastilio (1474). Li estis la unua kiu uzis la lingvaĵon de nigruloj en poezio.

Plej interesa valoraĵo de Reinosa estas lia nedubebla lerteco reprodukti literature la parolturnojn kaj esprimojn de la lingvaĵo de la malaltaj kaj marĝenaj tavoloj de la popolo: la klaĉulinoj, la putinoj, la nigruloj, la sorĉistinoj, la deliktuloj kaj iliaj fikunulinoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • J. M. Cabrales Arteaga, La poesía de Rodrigo de Reinosa. Santander: Institución Cultural de Cantabria. Santander, 1980.
  • Stephen Gilman y Michael J. Ruggerio, «Rodrigo de Reinosa and La Celestina», Romanische Forschungen, 73 (1961), 255-284

Modernaj eldonoj

[redakti | redakti fonton]
  • Rodrigo de Reinosa, Poesía de germanía. Eldono de María Inés Chamorro Fernández. Madrido: Visor, 1988. ISBN 84-7774-907-8
  • La poesía de Rodrígo de Reinosa. Enkonduko kaj eldono de José M. Cabrales Arteaga. Santander: Institución Cultural de Cantabria, 1980. ISBN 84-85349-14-8

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]