Rokpronelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokpronelo

Rokpronelo
Rokpronelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. ocularis'
Prunella ocularis
(Radde, 1884)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rokpronelo (Prunella ocularis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas ĉefe en Kaŭkazo (Armenio, okcidenta kaj sudorienta Azerbajĝano, Kartvelio), Mezoriento (norda, sudokcidenta kaj orienta Irano, Irako, Israelo, Jordanio, Libano, Sirio kaj suda kaj orienta Turkio) kaj suda Rusio kaj ĝis Pakistano kaj Barato. Ties natura habitato estas moderklimata herbejo.

Tiu specio montras tre rimarkindan kapobildon ĉar ĝi havas nigrajn vangozonon kaj kronon kiel la proksima parenco Bruna pronelo aŭ la ne tiom proksima Siberia pronelo, kaj inter ambaŭ zonoj videblas tre elstara kaj larĝa blanka superokula strizono kun malklara supra bordo (kiel malkombaĵo). En la nigra fono de la traokula strizono evidentiĝas hela okulringo kio nomigas la specion en la latina scienca nomo P. ocularis. La suba bordo de la nigreca vizaĝo estas hela ĉefe en mentono.

La dorso estas bruneca tre malhela strieca kio iĝas pli malhele sube ĉe nigreca vosto. La brusto estas iom ruĝeca kiel ĉe la samgenraj Rubekola pronelo kaj Rufbrusta pronelo, sed ne tiom markata kaj la flankoj estas tre striataj per fajnaj malhelaj strietoj. La suba ventro estas pli blankeca. La kruroj kaj piedoj estas ruĝecaj.

La Accentor ocularis (Radde, 1884, priskribita el Monto Kiz Jurdi, de Montoj Taliŝoj, ĉe la limo inter Azerbajĝano kaj Irano) estis ofte konsiderata samspecifa kun P. fulvescens kaj/aŭ P. fagani, sed ŝajne estas pli proksima de la P. atrogularis, kun kiu ĝi kunhavas kelkajn karakterojn kaj eble konstituas superspecion; ĉiuj kvar apartenas al specigrupo kiu inkludus ankaŭ la speciojn P. montanella kaj P. koslowi. Ĝi estas monotipa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]