Maurice ROLLET DE L' ISLE (role dö lil), (Naskiĝis la 19-an de novembro1859, mortis 24-an de novembro1943 en Parizo) franca hidrografista ĝenerala inĝeniero de la franca maristaro, estinta direktoro de la Centra Oficejo hidrografista en Paris.
Sendita en Ĉinan Maron kaj en Tonkinon en 1884-1885, partoprenas desegnadon de multaj mapoj de la nordaj (1887-1899) kaj okcidentaj (1903-1948) marbordoj de Francio. Scienca vojaĝo al Martiniko post erupcio de Monto Pelée (1902), prezidanto de Société pour la propagation de l'Espéranto (1911-1923), prezidanto de la fizika oceanografia sekcio de la nacia komitato de geodezio kaj geofiziko (Comité National de Géodésie et de Géophysique, 1923-1929).
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.
Maurice ROLLET DE L' ISLE (role dö lil), franco, hidrografista ĝenerala inĝ. de la franca maristaro, estinta dir. de la Centra Oficejo hidrografista en Paris. Nask. je la 19-a de novembro1859 en Paris. E-iĝis en 1903. Prezidis la Parizan sekcion „Latina Kvartalo“ en 1909. Prez SFPE 1911-23. Kunorganizinto de la UK en Paris, 1914. Prez. la Parizan grupon 1920. Membro de ICK. Ĝen. sekr. de ISAE. LK de 1909, dir. de la Akademia Sekcio de teknikaj vortaroj, redaktis ĝian bultenon. Prez. de la Akademio de 1933. Li tute direktis la francan movadon de 1911 ĝis 1923. Direktante sian atenton al la ĝenerala propagando, li redaktis kolekton da broŝuroj, unuj ĝeneralaj, aliaj difinitaj por individua propagando ĉe personoj de profesioj, al kiuj Esperanto povas esti utila (komercistoj, instruistoj, ktp). En 1932 li verkis broŝuron specialan por la deputitoj kaj senatanoj. Tiuj dokumentoj estas modeloj de klareco kaj de konvinka forto. Li agis persone, ĉiam en formo modera, sed per senlaca agado, en la intelektaj medioj kaj el diversaj porscienca societoj. Al li oni dankas speciale la agadon de la Komerca ĉambro de Paris (1920), kiun sekvis la raporto de Baudet, la enkondukon de E en la „Ecole Universelle par correspondance“, la proponon de la „Association française pour l' Avancement des Sciences“ por E kaj la faman manifeston por E, subskribitan de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, ĉe kiu Generalo Sébert estis jam klopodinta. Li kunlaboris en diversaj E-aj gazetoj, precipe sciencaj. Krom prop. broŝuroj kaj scienca fundamenta terminaro, li direktis „Provo de Marista Terminaro“, 1908; kaj verkis: „L' Initiation à l' E“, 1928. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. L. BASTIEN.
„ La aŭtoro majstre pruvas la superecon de la sur longa praktikado bazita Esperanto super ĉiuj aliaj teoriaj projektoj de internaciaj lingvoj aŭ plibone de ŝanĝitaj Esperantoj. ”
„ „Logika Esperanto“ estas la ĉeftitolo de la verketo, kiu certe faros multan utilon al niaj samideanoj, studinte ĝin. La uzado de la malsimplaj formoj de la verbo estas ofte malĝusta; tial ĉi tiu verketo servu por plibonigi ĝin. Partojn ni publikigos en la „gramatika parto“ de nia AE. ”
„ Pri ĉi tiu libro, same kiel ĉe ĝiaj antaŭuloj, mi sentas, ke la aŭtoro iom malsimpligas demandon ne tre malfacilan. Povas esti, ke mia propra cerbo malsame funkcias, kaj ke la kulpo estas mia ; tamen mi ne sentas ĉe la verko tiun kristalan klarecon de penso, kiu ordinare karakterizas la francajn aŭtorojn: pri kelkaj frazoj mi eĉ ne povas diveni la signifon.
Mi notas konsente, ke la aŭtoro malakceptas aliu, aliam, k.s.; ke li kondamnas la anstataŭigon de vagonaro] per alia vorto; ke li preferas jarcento ol centjaro; kaj aprobas la formojn bluokulo (blua okulo) ; belknabino (bela knabino), libertempo (libera tempo), kiujn lastatempo estas mode kondamni.
Alifanke, li diras, ke “vortradikoj kaj afiksoj havas nenian signifon”; ke estas erare uzi ad por montri agon, se tiu ago estas nek daŭra, nek ripetata (por nomi la uzon de martelo oni devas diri martelago', kaj martelado nur se la ago estas longa aŭ ripetata); kaj li eĉ skribas marteli-o = martelo. Strange, ke li tiel ignoras aŭ kontraŭas la principojn starigitajn de R. de Saussure kaj ĝenerale akceptitajn. Ni legas bovviro anst. virbovo; akcepto de la vojaĝantoj de la urbestro (anst. akcepto de la urbestro al la vojaĝantoj). Mi hezitus diri, ke beli estas minimuma formo de beligi aŭ beliĝi; aŭ ke necesi=necese esti (anst. esti necesa). La citaĵo “Mia juna ...” estas el Hamleto, ne el En Sonĝo.
„ La libro pritraktas en franca lingvo la verkon de Zamenhof, kiu prezentas la solan solvon de internacia lingvo kaj kiu estas vivanta lingvo; la historion de E. kaj la vivon de Zamenhof, la organizon kaj la nunan staton de la movado fine la celon kaj la manieron de la propagando.
Ni gratulu al la francaj samideanoj, ke nia eminenta Rollet de l’Isle donacis al ili tian
valoran propagandilon kaj informilon por la samideanoj mem, kiuj multon povus lerni el
ĝi. Sed ni bedaŭras, ke la samideanoj, kiuj ne scipovas la francan lingvon, ne havos la eblecon konatiĝi kun ĝia enhavo. Esperantlingva eldono multe valorus! ”
„ La ordinara inteligenta lernanto trovas nenian malfacilon ĉe la kunmetitaj tempoj. Kio povas esti pli logika kaj simpla—pli kristale klara —ol la signifo de la ses formoj de est— kaj de la ses formoj de la participo ; kaj sekve de la 36 formoj, kiuj naskiĝas el ilia kunmetiĝo? Tamen, ke efektive oni povas trovi malfacilaĵojn, pruvas la antaŭnelonga polemikado pri -ita kaj -ata en Heroldo. Dubo povas ekazi pro neregulaĵoj en la nacia lingvo (elz., la angla uzo de “have” anstataŭ “be” ĉe la formoj kun -ita, -inta : aŭ pro aliaj kaŭzoj: ekz., la fakto, ke unu verbo povas montri agon momentan, kaj alia verbo agon daŭran 'aŭ eĉ senliman.
Jen peno sondi la profundaĵojn. La aŭtoro zorge antaŭdifinas siajn terminojn (por la celo de la verko) : nuntempo, pasinto, venonto, rilatas la momenton, ĉe kiu oni parolas ; estanto, estinto, estonto, la momenton, pri kiu oni parolas; dumo, antaŭo, posto, la tempodaŭron, dum kiu la ago efektiviĝas. Anstataŭ modoj indikativa, kondiĉa, vola, li parolas pri modoj montra, duba, ordona.
Mi ne konsentas, ke -onta, -ota, montras intencon : ili nur profetas, ke ago okazos. Mi ankaŭ ne komprenas, ĉe paragrafoj 6 kaj 10, la malkonsilon uzi la formojn la letero estas (estis) skribota. Studinte la broŝuron, mi sincere konfesas, ke mi ne scias, ĉu konsenti kun la ordinara lernanto, ke aferoj tiel memevidentaj ne bezonas tian kleran klarigadon, aŭ ĉu (verŝajne pli ĝuste) konstati kun bedaŭro, ke mia mensa kapablo ne sufiĉas por elkompreni la subtilaĵojn de la temo kaj ilian klarigon. Sed al ĉiu, kiu tian sciencan traktaĵon pri temo, kiun ŝatas multaj trovas malfacila, mi kore rekomendas la nunan studaĵon. ”
Au Tonkin et dans les mers de Chine. Souvenirs et croquis. Paris : Plon-Nourrit et Cie (1886).
Manuel de l’explorateur. Procédés de levers rapides et de détail ; détermination astronomique des positions géographiques. /en collab. avec É. Blim, Paris : Gauthier Villars (1899).
Provo de Marista Terminaro. Paris : Hachette (1908).
La valeur pédagogique de l'espéranto pour l'enseignement du français. Paris : Société Française pour la Propagation de l'Espéranto (1920).
L'Espéranto et le tourisme. 2ème éd. Paris : Société Française pour la Propagation de l'Espéranto (1920).
Lexique météorologique en 12 Langages. /collab. É. Dalcambe, Paris : Office National Météorologique (1931).
Étude historique sur les Ingénieurs Hydrographes et le Service Hydrographique de 1814 à 1914. (redaktita en 1914, eldonita en 1950).