Rozpuga karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozpuga karpodako
Rozpuga karpodako
Rozpuga karpodako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. eos'
Carpodacus eos
(Stresemann, 1930)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozpuga karpodako (Carpodacus eos) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi troviĝas en Ĉinio kaj Tajlando. Ties natura habitato estas moderklimataj herbejoj.

Tiu specio estas tre simila al la Bela karpodako. Tio estas, temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. Ambaŭ seksoj havas grizbrunajn suprajn partojn kun tre fajna malhela strieco en tre bruna krono kaj pli malhela strieco en dorso. La masklo havas rozkolorajn kun blankecaj plumopintoj vizaĝon (dividitan per bruna traokula strio) kaj gorĝareon (pli ruĝa la vango kaj gorĝo lo la superokula zono) kaj pli helrozajn subajn partojn iom striecajn. Kiel distingilo, tiu specio montras pli rozkoloran pugon, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. La ino estas ĝenerale grizbruna kaj ne montras rozkolorajn areojn, sed ja povas montri la brunan traokulan strion; la subaj partoj estas sablokoloraj kun tre markata malhela strieco. Ĉe ambaŭ seksoj kruroj kaj bekoj estas grizecaj, dum ankaŭ la vosto estas malhela kaj iom forkoforma.

Referencoj[redakti | redakti fonton]