Ruĝbeka koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka koturno
Ruĝbeka koturno, masklo el Nilgiris
Ruĝbeka koturno, masklo el Nilgiris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Perdicula
Specio: P. erythrorhyncha
Perdicula erythrorhyncha
(Sykes, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbeka koturno (Perdicula erythrorhyncha) estas specio de koturno (birdoj el la familio de Fazanedoj) troviĝanta en la montetaj arbaroj de Barato. Ili moviĝas en malgrandaj aroj de montetodeklivoj kaj distingiĝas pro siaj ruĝaj bekoj kaj kruroj. Ili havas likvidecan alarmalvokon kaj malgrandaj grupoj kuras laŭ ununura linio laŭlonge de padoj antaŭ ekflugi.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de la nomiga subspecio, kie la ruĝaj kruroj kaj beko estas diagnozaj nature.

Tiu koturno estas malhele brilkolora kun tre ruĝaj beko kaj kruroj, rimarkindaj eĉ dumfluge. La ruĝa beko nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie erythrorhyncha estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “ruĝa” kaj “naso” aŭ “beko”. La ino havas brikruĝajn subajn partojn kaj ne havas la tre blankajn gorĝon kaj superokulan strion de la masklo. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. La masklo havas nigran vizaĝon kun jam menciitaj blankaj gorĝo kaj superokula strio. En ventroflankoj ili havas nigrajn grandajn makulojn, dum en brustoflankoj estas pli fajna punkteco. La ventro estas pli ruĝeca ol la brusto. La supraj partoj estas pli malhelbrunaj.

Tiuj koturnoj troviĝas tipe en aroj de 6 ĝis 10 birdoj. Ili venas al malfermaj herbejeroj aŭ ĉe ŝoseflankoj por manĝi kaj polvobani matene kaj vespere. La koturnaro rapide reunuiĝas pro la konstanta alvoko de la membroj unu al alia. La alvoko konsistas el serioj de milda fajfado por unuigi la disan koturnaron. La alvoko estas agrabla, ofte ripetata triobla noto kirikii-kirikii-kirikii,[1] fare de la virkoturno dum la reprodukta sezono.[2][3]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas ĉefe en montetaj arbaroj. Ŝajne estas du disaj populacioj. La subspecio blewitti troviĝas en Satpuroj kaj etendas al nordaj Orientaj Ghatoj. Tiu estas pli malgranda kaj pli pala ol la nomiga subspecio de Okcidentaj Ghatoj (sude de Pune), Nilgirio kaj montetoj de suda Barato inklude la Biligiriranganoj kaj Ŝevarojoj.[2]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Kapo de masklo.

Tiuj koturnoj kutime estas vidataj en malgrandaj grupoj de ĝis 10. Kiam ili ekflugas ili disiĝas en ĉiuj direktoj kaj tiam oni alvokas por reunuigo. Oni supozas, ke maskloj estas monoginaj.[4] Ili estas luktemaj kaj pro tio kaptistoj uzas allogajn masklojn por kapti aliajn.[5] La alvoko de reproduktanta masklo estas kirikii..kirikii kaj aliaj alvokoj inkludas mildajn fajfojn kiuj ascendas kaj descendas laŭtone.[4]

La reprodukta sezono varias laŭloke, sed ŝajne ili reproduktiĝas ĉefe en decembro ĝis marto. Nestoj estas tipe grundaj ĉe radiko de arbusto aŭ herbotufo, foje fajne kovrita per herbo. La ino demetas 4 al 7 ovojn, kiuj estas kovataj nur de la ino dum 16–18 tagoj antaŭ eloviĝo. Oni idras, ke inoj defendas siajn idojn ofte eĉ per atako de hundoj kaj eĉ de homoj kiuj entrudulas.[6] Ŝajnas ke la idoj tre frue, tre june, ekflugetas.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Primrose,AP (1916). “Notes on the Painted Bush Quail Microperdix erythrorhynchus F.B.I. 1359”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 24 (3), p. 597. 
  2. 2,0 2,1 Jerdon, TC. (186) The Birds of India. Volume 3. George Wyman & Co, p. 584–585.
  3. Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 125–126.
  4. 4,0 4,1 4,2 Ali, S & SD Ripley. (1980) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 2, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 51–53.
  5. Baker,EC Stuart (1924). “The game birds of India, Burma and Ceylon. Part 37”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 29 (4), p. 850–863. 
  6. Daly,WM (1887). “The Bush Quail Perdicula erythroryncha”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 2 (2), p. 149. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]