Ruĝflugila tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝflugila tinamo
Ruĝflugila tinamo, ĉe Parque das Aves, Brazilo
Ruĝflugila tinamo, ĉe Parque das Aves, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Rhynchotus
Specio: Rh. rufescens
Rhynchotus rufescens
(Temminck, 1815)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

R. r. rufescens (Temminck, 1815)[1]
R. r. catingae (Reiser, 1905)[1]
R. r. pallescens (Kothe, 1907)[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝflugila tinamo (Rhynchotus rufescens) estas mezgranda surgrunde loĝanta birdospecio el centra kaj orienta Sudameriko.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Coenraad Jacob Temminck unuafoje identigis la Ruĝflugilan tinamon el specimeno el Sanpaŭlio, Brazilo, en 1815.[3]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Ruĝflugila tinamo havas tri subspeciojn:

Iam, la taksono maculicollis estis konsiderata subspecio de la Ruĝflugila tinamo, sed sekve al la SACC ĝi estas nune konsiderata propra specio; nome Kolmakula tinamo.[4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kaj ties komuna nomo kaj ties latina scienca nomo aludas al la brila rufa koloro de la unuarangaj flugilplumoj, kiuj ĉefe videblas dumfluge.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ruĝflugila tinamo

La Ruĝflugila tinamo estas proksimume 40 al 41 cm longa, kaj pezas 830 g, kaj la ino povas esti iomete pli granda. Ĝi havas nigran kronon, ruĝecajn unuarangajn flugilplumojn kaj helgrizajn al malhelbrunajn subajn partojn. Ĝi povas havi nigrajn striojn ĉe flankoj, abdomeno kaj subpugo.[3] La gorĝo estas blankeca, la kolo kaj brusto estas cinamokoloraj. La kurbeca beko estas kornokolora kun nigreca supra bekobordo. Junuloj estas pli senkoloraj.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Ties teritorio estas sudorienta, nordorienta kaj centra Brazilo, orienta Paragvajo, sudorienta Peruo, Bolivio kaj orienta Argentino[2]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Je pli malaltaj lokoj (1,000 m), ĝi preferas marĉajn herbejojn (laŭsezone inunditaj) kaj arbarbordojn. Dum je pli altaj lokoj, ĝis 2,500 m, ĝi ĉeestas aridajn arbustarojn, paŝtejojn kaj grenkampojn.[3][5] Ĝenerale ĝi preferas sekan savanon.[5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Ruĝflugila tinamo havas voĉemajn masklojn kiuj estas dumlonge elsendante solajn fajfojn sekvitajn de pli mallongaj kaj tristaj fajfoj. La ino ne alvokas. Tiu specio estas plej aktiva dum la plej varmaj partoj de la tago.[3]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ties dieto varias laŭsezone; ĝi manĝas insektojn kaj aliajn malgrandajn animalojn (eĉ malgrandaj mamuloj) somere, kaj ŝanĝe al vegetala materialo, kia fruktoj, burĝonoj, tuberoj kaj bulboj vintre. Ĝi povas iĝi agrikultura plago, ĉar manĝas cerealojn, rizon kaj ternuksojn, same kiel iĝas predanto, kaj kaptas venenajn serpentojn kaj eĉ saltas en aeron por kapti insektojn el folioj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La masklo de la specio allogas la ino per strategio manĝosekvo kaj post la allogo ili moviĝas al la nesto kie ŝi demetas ovojn kiujn nur li kovas kaj poste ankaŭ li idozorgadas.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj tinamoj, la Ruĝflugila tinamo estas populara celo por ĉasistoj, kaj en areoj de alta homa populacidenseco ties nombroj estis malpliiĝantaj, sed la specio ankaŭ pliiĝantis en kelkaj areoj kie arbarklarigado kreis favorajn habitatojn. Ĝenerale, ĝi ne estas konsiderata minacata kaj tiele ĝi estis listigita kiel Malplej Zorgiga fare de IUCN.[6] Ĝi havas loĝan teritorion de 5,700,000 km².[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. Remsen Jr., J. V. (2000)
  5. 5,0 5,1 5,2 BirdLife International (2008)(a)
  6. BirdLife International (2012). Rhynchotus rufescensInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Red-winged Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Rhynchotus rufescens". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 09 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 64–65. ISBN 0-7876-5784-0.
  • del Hoyo, J., Elliot, A., Sargatal, J., eds (1992) Handbook of the Birds of the World, Volume One Ostritch to Ducks, ISBN 84-87334-10-5
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (04 Oct 2000). "Proposal to South American Checklist Committee (#2000-01):". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita 04 Feb 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]