Esperanto-movado en Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rumanio:Esperanto-movado)
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto-movado en Rumanio. Kvankam jam en 1889 aperis „Mic vocabular pentru Români“ (Vortareto por Rumanoj) de Marta Frollo, instruistino, Esperanto fariĝis pli konata en Rumanujo nur en 1904, kiam Henriko Fischer, industriisto en Galaţi, faris la unuan kurson kaj fondis tie la unuan rondon esperantistan kun la farmaciisto Toma Aburel kaj d-ro Kanner.

Esperanto-bildkarto de 1909, varbinta por la unua rumana Esperanto-kongreso

Antaŭ la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1907, I. Negreanu, advokato en Bukareŝto, per gazetartikoloj atentigis la publikon pri la Lingvo Internacia kaj d-ro Gabrielo Robin, konata kemiisto, komencis viglan propagandon, fondis la Rumanan Esperantistan Societon (RES) kaj aperigis la unuan lernolibron. En 1908 d-ro S. Kimel, dentkuracisto, komencis la unuan kursan instruadon en Bukareŝto kaj eldonis novan kurson kompletan de Esperanto. Tiam komenciĝis brila periodo de Esperanto en la lando; en Galaţi aperis la „Rumana Gazeto Esperantista“ kaj en Bukureŝto la „Rumana Esperantisto“, kiu donis antaŭenpuŝon al la tiam ekflorinta movado kaj Esperanto, venkinte la indiferentecon de la publiko, disvastiĝis en la tuta lando, tiel ke en 1909 povis okazi la unua rumanlanda Esperanto-kongreso en Bukareŝto, kun la partopreno de bulgaraj kaj serbaj esperantistoj. La tro trua forpaso de d-ro Robin, kiu per siaj klopodoj kaj oferoj estigis la organizitan movadon kaj helpis ĝin ĉiel, estis granda perdo por la RES, kies prezidanto li estis de ĝia fondiĝo.

La unua mondmilito, malhelpante ĝenerale la Esperanto-movadon, ĝin interrompis ankaŭ en Rumanujo. Multaj devis foriri al la batalkampo, kie pereis ankaŭ advokato P. Teodorescu, la daŭriginto de la laboro komencita de d-ro Robin.

Post la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la mondmilito komenciĝis nova epoko en la rumana Esperanto-movado, pro la vigla aktiveco kreita en Transilvanio kaj Banato, provincoj, kiuj antaŭ la mondmilito apartenis al Hungarujo. En printempo 1920 Andreo Cseh en Sibiu (Hermannstadt, Nagyszeben) ellaboris sian faman instrumetodon kaj gvidis sian unuan kurson en la tiea Laborista Hejmo. Baldaŭ li kreis per siaj kursoj grandnombran esperantistaron en la urboj Târgu Mureş (Marosvásárhely, Neumarkt (kie la animo de la movado estis la nobla kultur-laboranto József Halász) kaj Cluj (Klausenburg, Kolozsvár). Samtempe li komencis organizi la teritorion de Universala Esperanto-Asocio (UEA), varbante multajn anojn kaj starigante delegitojn. Je lia iniciato en 1922 kelkaj malnovaj pioniroj, inter kiuj Emil Nicolau en Ploeŝto (Ploieşti), Ion Giuglea kaj kapitano d-ro F. Iosif en Bukareŝto, rekomencis la agadon por landa organizo, kaj tiucele okazigis la duan Rumanlandan Esperanto-kongreson en Cluj (1922), en kiu partoprenis grandnombre esperantistoj el la tuta lando kaj ankaŭ el Bulgarujo. La kongreso reorganizis la malnovan RES-on.

Post tiu kongreso Horst Fischer invitis Andreo Ĉe al la ĉefurbo kaj fondis kun li en Bukareŝto la Esperanto-Centron Rumanan (ECR), kun la celo praktike disvastigi Esperanton. Dank' al la malavara financa helpo de H. Fischer komenciĝis grandskala publika agado. En la kursoj de A. Ĉe kaj lia entuziasma juna kunlaboranto Tiberio Morariu kreiĝis centoj da novaj esperantistoj kaj per lertaj propagandaj aranĝoj la publika atento kaj simpatio turniĝis al Esperanto. Aparte menciindaj estas la oficialaj Esperanto-kursoj en la granda instruist-prepara lernejo en Grădiştea, en la policoficira lernejo kaj por la skoltaro. Gravan efikon havis ankaŭ la vizitoj de prof. Pierre Bovet el Ĝenevo kaj de d-ro Won Kenn el Kantono (Ĉinujo).

La apostolan laboron de pastro Ĉe, post lia transiro al Ĝenevo, daŭrigis Morariu.

Intertempe la restarigita RES sub la honora prezido de generalo C. Găvănescul kaj G. L. Trancu-Iaşi, eksministro, helpata de samideanaro, sub gvidado de s-ro Henriko Fischer-Galaţi daŭrigis la laboron por plua disvastigado de la esperantismo. Per ĉiujaraj kongresoj de ĝi aranĝitaj (en Timişoara 1923; en Arad 1924; en Ploieşti 1925; en Galaţi, sub la efektiva prezido de la ministro G. L. Trancu-Iaşi, 1926; en Braşov 1927) pruvis al la vasta publiko la gravecon de Esperanto.

De 1927 pro la ĝenerala financa krizo la aranĝo de naciaj kongresoj ne estis ebla, sed la rumanaj esperantistoj partoprenis regule la bulgarajn Esperanto-kongresojn kaj la rumana registaro delegis oficiale Henriko Fischer-Galaţi ĉe ĉiuj internaciaj kongresoj kaj konferencoj aranĝitaj de la esperantistoj.

Post la foriro de T. Morariu al Svedujo, Henriko Harabagiu, sekretario de RES, kaj Sigmund Prager (esperantigita Sigismundo Pragano) daŭrigis fari kursojn ĝis kiam ankaŭ tiu lasta iris helpi al Andreo Cseh en liaj klopodoj por la monda movado.

Tri migrantaj pioniroj[redakti | redakti fonton]

Se la agado en la lando mem ne povis esti tre vigla, la rumanlanda movado povis tamen doni al la propaganda laboro monda tri migrantajn pionirojn: Andreo Cseh, Tiberio Morariu kaj Sigismundo Pragano, kiuj vigle laborante en multaj landoj de Eŭropo, dum la jaroj inter ĉ. 1928 kaj 1934, helpis antaŭenpuŝi Esperanton. En 1932 H. Fischer-Galaţi partoprenante oficiale la III-an Balkanan Konferencon okazintan en Bukureŝto, povis interesi ĉiujn delegitojn pri Esperanto per diskutado en la komisioj kaj per speciala dokumentaro.

Krom RES daŭrigas la praktikan laboron la Rumana Centro Esperantista (RCE), kies sekretario estas nova pioniro I. Ionescu-Căpăţână, redaktoro de vegetarismaj revuoj, kiu dediĉas preskaŭ sian tutan agadon al la RCE, kiu troviĝas en propra domo apud la Ekspozicio-Parko Carol kaj (en 1934) havis bibliotekon de ĉirkaŭ 1500 volumoj, pli ol 200 revukolektojn, librovendejon, presejon Eistajn, organizas kursojn, publikas propagandilojn ktp. Krom tio vigle laboris Eugenia Morariu en Cluj, kiu direktis la Esperanto-Instituton Rumanan kaj laboris por la teritorio de UEA.

(La artikolon preparis - Esperanto-Centro Rumana, kompletigis A. Cseh.)

Verkistoj kaj tradukistoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtoroj de lernolibroj: Robin, Kimel, Beraru, Vanghelovici ktp.;

Aŭtoroj de vortaroj: Frollo, Kimel, Firu.

Pli gravaj tradukaĵoj el la rumana literaturo: „Niĉjo Mensogulo“ kaj aliaj noveloj de Brătescu-Voineşti. „Nobela peko“ de M. Sadoveanu; „Sonorilo kaj kanono“ de E. Isac; ĉiuj tri tradukitaj de T. Morariu; „Rumana bonhumoro en elektitaj rakontoj“, trad. de P. Firu kaj S. Pragano.