Rusta Zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusta Zono
teritorio, kulturspaco [+]

LandoUsono
- koordinatoj40° 56′ 48″ N, 79° 53′ 31″ U (mapo)40.9467-79.892Koordinatoj: 40° 56′ 48″ N, 79° 53′ 31″ U (mapo)


Rusta Zono (Tero)
Rusta Zono (Tero)

Rusta Zono (Usono)
Rusta Zono (Usono)
DEC
Rusta Zono
Rusta Zono

Map
Rusta Zono
Vikimedia Komunejo:  Rust Belt [+]
vdr

La Rusta Zono (angle Rust Belt), antaŭe nomita Ŝtala Zono (angle Steel Belt) [1], estas areo kiu etendiĝas en partoj de la nordorienta Usono, mez-atlantika Usono, kaj partoj de la supra Mezokcidento. La regiono povas ĝenerale esti difinita kiel la areo komenciĝanta okcidente de la BosWash-koridoro kaj okcidenten en Minesoton, specife la grandurbon de Duluth kaj la Fero-Montaro. Ĉar la ekonomio de la areo estis difinita fare de la ŝtalindustrio kaj aliaj pezaj industrioj, Minesoto, kun ĝiaj masivaj ferminadoperacioj, ofte estas konsiderita la komenco de la Rusta Zono. La areo ĉirkaŭ Lago Erie ofte estas nomita la kerno de la Rusta Zono. La regiono iras suden al la karbaj minindustriaj regionoj de la Apalaĉoj, norde al la Grandaj Lagoj kaj ankaŭ inkludas areojn en suda Ontario kaj Kebekio en Kanado. Malpli ofte, partoj de Iovao kaj Viskonsino ankaŭ estas konsideritaj parto de la Rusta Zono.

Ekonomia agado en la Rusta Zono respondecas pri signifa parto de peza industrio kaj la fabrikindustrio en la usona ekonomio. La nomo Rust belt venas de la kolapso de la ŝtalindustrio, restrukturado kaj la perdo de centoj da miloj da laborlokoj en la regiono. Restrukturado de la industrio donis multajn laborlokojn en la regiono, (precipe en Pittsburgh, Bufalo, Duluth, Twin Cities, Detrojto, Toledo, Klevlando, Youngstown, Erie kaj Gary, la kerno de la aŭtindustrio de la kontinento).

Industriiĝo[redakti | redakti fonton]

La industriiĝo komenciĝis post la Deklaro de Sendependeco en 1776. La unua fabriko estis kotonfabriko fondita de enmigrinto el Anglio en 1790. Aliaj tekstilaj prilaborfirmaoj baldaŭ sekvis, la plej granda parto de kiuj estis konstruita laŭlonge de la riveroj de Nov-Anglio. La havenurboj sur la orienta marbordo estis enirejoj por eŭropaj enmigrintoj kaj gravaj komerccentroj, sed ili ne estis parto de la Rusta Zono, kiu estas karakterizita multe pli per peza industrio, fero, karbo kaj ŝtalo ol per teksaĵoj kaj komerco.

Tra la evoluo de la karbo- kaj ercregionoj en la Apalaĉoj de 1893 kaj la fererc deponejoj ĉe la Ohio-rivero de 1865, kresko ŝanĝiĝis al okcidenta Pensilvanio. La komenco de naftoproduktado en Titusville (Pensilvanio) de 1859, kiu formis la bazon por la pli posta Standard Oil Company, plue akcelis la procezon. La evoluo de la Produktado-Zono estis movita per la forta vastiĝo de la fervoja reto en la Usono. Komponita industrio formiĝis. Komence de la 20-a jarcento, la Produktado-Zono atingis sian plenan amplekson; La okcidentaj finurboj de Ĉikago kaj Milvokio estis centroj de la nutraĵa industrio dum tiu tempo, dum la emerĝanta aŭtoindustrio estis koncentrita en Detrojto kaj la ŝtalindustrio en Pittsburgh. Ĝis la fruaj 1970-aj jaroj, la regiono estis senkompare la plej granda industriregiono en Usono kaj unu el la plej grandaj en la mondo.

Krizo[redakti | redakti fonton]

Kun la naftokrizo de la 1970-aj jaroj, la transiro de la Produktado-Zono al la Rusta Zono (Rusto pro la malnova ŝtalindustrio kiu malkreskis) komenciĝis, kaj la ekonomia graveco de la regiono malkreskis rapide. La unuaj signoj de malkresko, aŭ almenaŭ struktura krizo, komencis aperi ĉe la fino de la 19-a jarcento, kiam multe de la ferercproduktado estis translokigita al Supra Lago. En la 1960-aj jaroj, la reala malkresko komenciĝis kun la migrado de peza industrio al la pli malmultekostaj produktantaj evolulandoj, kaj laborlokoj en minado kaj peza industrio malaperis. La Suna Zono en la sudo de la lando nun anstataŭigis la Fabrikan Zonon kiel la plej rapide kreskanta regiono. Tiu struktura ŝanĝo havis malsamajn efikojn regione: grandurboj kiel Cincinnati aŭ Pittsburgh altiris teknologion kaj serventreprenojn en kiuj multaj novaj laborlokoj estis kreitaj, aliaj kiel Detrojto aŭ Youngstown perdis pli ol 60 procentojn de ilia enloĝantaro ekde la 1960-aj jaroj. Senlaboreco, krimo kaj urba dekadenco.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Pro la loĝantarstrukturo karakterizita de industriaj laboristoj, la urbaj centroj de la Rust Belt precipe estis konsideritaj fortikaĵoj de la Demokrata Partio kaj tiel parto de la tielnomita "blua muro". La elektovenko de Donald Trump en 2016 estis plejparte pro lia kapablo alparoli balotantoj en Pensilvanio, Miĉigano kaj Viskonsino [2]. La libro Shattered: Inside Hillary Clinton's Doomed Campaign priskribas la laborojn de Hillary Clinton por instigi industriajn laboristojn seniluziigitajn per ekonomiaj evoluoj kun kredindaj politikaj mesaĝoj [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hellberg, Lars (1986). Usono de Reagan . La kapelo. pp 11–12. ISBN 8202106818 .  
  2. Artikolo en la Washington Post. la 9an de novembro 2016.
  3. Jonathan Allen, Amie Parnes: Shattered: Inside Hillary Clinton’s Doomed Campaign. Crown, New York 2017, ISBN 9780553447088.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]