Ruĝeckapa tajlorbirdo
Ruĝeckapa tajlorbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝeckapa tajlorbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Orthotomus ruficeps (Lesson, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝeckapa tajlorbirdo (Orthotomus ruficeps) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.
Tiu estas tre griza specio kie ege kontrastas la ruĝoranĝeca kapo, kiu estas pli etenda ol ĉe aliaj samgenraj specioj, ĉar okupas ankaŭ la vangojn, sed ne la nukon. Tio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie ruficeps signifas precize “ruĝeca kapo”, dum la nomo de la genro Orthotomus aludas al la kutimo kudri folion por konstrui neston ene per la du radikoj el la antikva greka, kiuj signifas “rekte tranĉi”. Ankaŭ la iriso estas ruĝecbruna. El la nuko la dorso estas tre griza kaj la flugiloj kaj vosto iom pli brungrizaj. Ankaŭ la brusto estas grizeca kaj la ventro pli blanka. La kruroj estas ruĝecaj.
Tiu orientalisa specio troviĝas en Sudorienta Azio nome en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Filipinoj, Singapuro kaj Tajlando. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj mangrovoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Orthotomus ruficeps Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildo ĉe ADW Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
|