Sándor Nagy (skulptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sándor Nagy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1923 (1923-05-28)
en Buj (vilaĝo)
Morto 11-an de aŭgusto 2017 (2017-08-11) (94-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Magda Gádor
Okupo
Okupo skulptisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sándor Nagy [ŝAndor nadj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nagy Sándor estis hungara skulptisto. Lia edzino estis Magda Gádor.

Sándor Nagy [1] naskiĝis la 28-an de majo 1923 en Buj (vilaĝo), li mortis la 11-an de aŭgusto 2017 en Budapeŝto.

Memorkolono en Nyíregyháza fare de Sándor Nagy
Busto pri Károly Szilády en Kecskemét fare de Sándor Nagy

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Nagy komence estis masonisto, dum la 2-a mondmilito soldato kaj militkaptito. Post la mondomilito li denove estis masonisto, sed libertempe li lerte skulptadis lignojn. Inter 1947-1949 li frekventis liberan artlernejon en Nyíregyháza, lia majstro estis Balázs Diószegi. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1954. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Beck, Pál Pátzay, Zsigmond Kisfaludi Strobl kaj Sándor Mikus. Intertempe li edziĝis, ili komencis krei en Budapeŝto en forlasita ateliero, poste en Artistkolonio (Budapeŝto), ekde 1967 en familia domo en Zugló. Li ricevis premiojn inter 1970-1997.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • reliefo pri fortikaĵestro Péter Eörsy Győr, 1962
  • monumento, Buj, 1989
  • Holokaŭsto Kisvárda, 1999
  • Várakozó hölgy Ibrány, 2014
  • Idős pár Ibrány, 2014
  • Kendős nő Ibrány, 2014

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]