Sloan Digital Sky Survey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SDSS)
Konstruaĵoj de la teleskopoj de ARCSAT kaj SDSS ĉe la Observatorio de Apache Point (APO) en Sunspot (Nov-Meksiko)

La programo Sloan Digital Sky SurveySDSS (anglaĵo por «Ĉiela Cifereca Enketo de Sloan» estas usona bildiga kaj spektroskopia astronomia kampanjo pri la ruĝenŝoviĝo. Tiu projekto celas ekzameni la spektrojn de pluraj milionoj da ekstergalaksiaj objektoj, uzante dediĉitan grandangulan teleskopon[1] de 2,5 metroj de la Observatorio de Apache Point en Sunspot (Nov-Meksiko). Ĝi estis nomita en honoro de la Fondaĵo Alfred P. Sloan, kiu alportis signifan monhelpon.

La kolekto de la datumoj komenciĝis en 2000. En julio 2017, estis ekzamenita pli ol unu triono de la ĉielosfero, laŭ rezultoj publikigataj en la Data Release 15 (15-a publikaĵo de datumoj)[2]

Observoj[redakti | redakti fonton]

La optikan teleskopon de 2,5 m estis uzita de SDSS en modo bildigo de 1998 ĝis 2009, tra kvin filtriloj (tiel nomitaj u , g , r , i kaj z). La bildoj estis prilaboritaj por generi listojn da objektoj laŭ iuj parametroj kiel la aspekto : punkta aŭ etendita (kiel galaksio), kaj kiel la lumeco per la ŝargkuplita aparato kongruas kun diversaj tipoj de astronomiaj magnitudoj. Por la bildigaj observadoj, la teleskopo uzis la teknikon de driva skanado : ĉar la bildoj de la steloj drivas ĉe la fokusa ebeno de la teleskopo, la ŝargo estas elektronike ŝovita tra la lumkaptilo je sama rapideco.

Dank'al tiuj fotometriaj datumoj estis selektitaj celoj por spektroskopia studoj : steloj, kvazaroj kaj galaksioj. Por ĉiu studota ĉiela areo, estas preparita po unu plato de aluminio de 81 cm de diametro kaj 2,5 mm de dikeco en kiu estas boritaj po 640 truoj laŭ la situoj de la ekzamenotaj objektoj, po unu optika fibro estas permane enpuŝita en ĉiun tiun truon. Ĉiu plato, muntita en ingo, estas sinsekve instalita en la fokusan ebenon de la teleskopo, la fibroj gvidas la lumon de la ekzamenitaj objektoj al tiom da spektroskopoj.[3][4] Ĉiu plato kovras 3 kvadratajn gradojn da ĉielo[5]

La teleskopo povas do registri samtempe 640 spektrojn ; praktike, nur 592 fibroj estas destinataj al la objektoj, la ceteraj estas uzataj por la etalonado de la spektroj.

Fazoj[redakti | redakti fonton]

Kvazaroj agante kiel gravitaj lensoj. Por trovi tiujn kazojn de kombinoj galaksioj-kvazaroj agante kiel lensoj, la astronomoj selektis 23 000 kvazarajn spektrojn el SDSS

SDSS-I (2000-2005)[redakti | redakti fonton]

Dum unua fazo inter 2000 kaj 2005, SDSS bildigis pli ol 8 000 kvadratajn gradojn da ĉielo en kvin optikaj frekvencbendoj kaj ricevis spektrojn de galaksioj kaj kvazaroj en 5 700 kvadrataj gradoj de tiu bildigo. Ĝi ricevis ankaŭ ripetitajn bildojn (ĉirkaŭ 30 skanoj) en strio de 300 kvadrataj gradoj de la suda galaksia duonsfero.

SDSS-II (2005-2008)[redakti | redakti fonton]

En 2005, la SDSS eniras en novan fazon, plivastigante la observojn por esplori pri la strukturo kaj stela komponiĝo de la Lakta Vojo, la SEGUE kaj la Sloan Supernova Survey gvatas la supernovaojn Ia por mezuri la distancojn de malproksimaj objektoj.

Hereda Enketo Sloan[redakti | redakti fonton]

Tiu enketo kovras pli ol 7 500 kvadratajn gradojn de la norda galaksia dŭonsfero kun datumoj pri preskaŭ du milionoj da objektoj kaj spektroj de pli ol 800 000 galaksioj kaj 100 000 kvazaroj. La informoj pri la pozicio kaj la distanco de la objektoj permesis esplori por la unua fojo pri la grand-skalaj strukturoj de la Universo, kun vakuoj kaj filamentoj. Preskaǔ ĉiuj tiuj datumoj estis ricevitaj dum SDSS-I, sed malgranda parto de ili venas de SDSS-II.[6]

Plivastigo de Sloan por la Galaksia Kompreno kaj Esploro[redakti | redakti fonton]

La Plivastigo de Sloan por la Galaksia Kompreno kaj Esploro (angle Sloan Extension for Galactic Understanding and Exploration : SEGUE) havigis spektrojn de 240 000 steloj (kun tipa radiusa rapido de 10 km/s) por krei detalan tri-dimensian mapon de la Lakta Vojo.[7] La datumoj de SEGUE havigis informojn pri la aĝo, la komponiĝo kaj la disdono en la faza spaco de steloj en diversaj partoj de la Galaksio : gravaj indikoj por la kompreno pri la strukturo; la formiĝo kaj la evoluo de nia Galaksio.[8]

Enketo de Sloan pri Supernovaoj[redakti | redakti fonton]

Funkciante de 2007, la Enketo pri Supernovaoj serĉas supernovaojn de tipo Ia, skaninte areon de 300 kvadrataj gradoj por detekti variantajn objektojn kaj supernovaojn. Ĝi malkovris 130 konfirmatajn eventojn de supernovaoj Ia en 2005 kaj 197 pliajn en 2006. En 2014, pli ampleksa katalogo de 10 258 variantaj kaj maldaǔraj fontoj, el kiuj 4 607 konfirmataj supernovaoj, estis publigita.[9]

SDSS-III (2008-2014)[redakti | redakti fonton]

Ekigita meze de 2008, la tria fazo de SDSS enhavas kvar disigataj enketojn. Tiaokaze, la nombro da optikaj fibroj en ĉiu plato estis pliigita al 1000.[10]

Eksperimento pri Galaksia Evoluo elde APO[redakti | redakti fonton]

La Eksperimento pri Galaksia Evoluo elde la Observatorio de Apache Point (angle APO Galactic Evolution Experiment : APOGEE) uzas infraruĝan spektroskopion de alta distingivo kaj alta proporcio signalo-bruo por travidi la nubojn da kosma polvo, kiuj kaŝas la galaksian centron kaj observi 100 000 ruĝajn gigantojn tra la galaksia bulbo, la rekta koneksaĵo, la disko kaj la haloo. APOGEE obligis per pli ol 100 la nobron da steloj observitaj en spektroskopio de alta distingivo. altaj distingivaj spektroj montris la abundecon de ĉirkaŭ 15 elementoj.

Spektroskopia Enketo pri Bariona Oscilado[redakti | redakti fonton]

La Spektroskopia Enketo pri Bariona Oscilado (angle Baryon Oscillation Spectroscopic Survey : BOSS) de SDSS-III celas mezuri la ekspansion de Universo. Ĝi mapas la spacan disdonon de la Brilaj Ruĝaj Galaksioj kaj kvazaroj por detekti la karakterizilojn de akustikaj osciladoj de la barionoj en la komenca universo. Sonaj ondoj, kiuj propagiĝas tra la frua universo, kiel ondoj tra lageto, printas karakterizan skalon en la pozicio de galaksioj unu rilate al la aliaj.[11][12]

Plurobjekta Grand-area Enketo pri Radiala Rapido de Ekstersunsistemaj Planedoj elde APO[redakti | redakti fonton]

La Plurobjekta Grand-area Enketo pri Radiala Rapido de Ekstersunsistemaj Planedoj elde la Observatorio de Apache Point (angle Multi-object APO Radial Velocity Exoplanet Large-area Survey : MARVELS) superrigardas la radialan rapidon de 11 000 brilaj steloj kun precizo kaj kadenco sufiĉa por detekti gasgigantojn kun orbitajn periodojn inter pluraj horoj kaj du jaroj kaj inter 0,5 kaj 10 Jupiter-masoj.

SEGUE-2[redakti | redakti fonton]

La Plivastigo de Sloan por la Galaksia Kompreno kaj Esploro (SEGUE-1) havigis la spektrojn de ĉirkaŭ 240µ000 steloj de diversaj tipoj de galaksioj. Sur tiu sukcesq, SEGUE-2 spektroskopie observis ĉirkaŭ 120µ000 stelojn, fokusiĝante sur la galaksia haloo je distanco de 10 ĝis 60 kiloparsekoj.

La kombino de SEGUE-1 kaj 2 malkaŝis la malsimplan kinematikan kaj kemian strukturon de la galaksiaj haloo kaj disko, havigante gravajn indikojn pri la historio de la kreiĝo kaj la pliriĉiĝo de la Galaksio. Precipe, la ekstera haloo ŝajnas esti suferinta malfruaj eventoj de alkresko. SEGUE helpas limigi la ekzistantajn modelojn por la formiĝo de la stela haloo kaj informas la venontan generacion de grand-distingivaj simuloj de la galaksia formiĝo. Krome, SEGUE-1 kaj SEGUE-2 helpas malkovri maloftajn, kemie primitivajn stelojn, kiuj estas "fosilioj" de la plej frua generacio de steloj.

SDSS IV: 2014–2020[redakti | redakti fonton]

La lasta generacio de SDSS etendis la kosmologiajn mezurojn al kriza fazo de la kosma historio (eBOSS), plivastigis la infraruĝan spektroskopian enketon en la norda kaj suda duonsferoj(APOGEE-2 ) kaj, por la unua fojo, uzante la SDSS-ajn spektroskopojn, faris space distingivajn mapojn de unuopaj galaksioj (MaNGA).

Eksperimento pri Galaksia Evoluo elde APO[redakti | redakti fonton]

La Eksperimento pri Galaksia Evoluo elde la Observatorio de Apache Point (angle APO Galactic Evolution Experiment : APOGEE-2) estas plenumita elde la Observatorio de Apache Point por la norda duonglobo kaj per la teleskopo 2,5 m de la Observatorio de Las Campanas (Ĉilio) por la suda duonglobo.

Etendita Spektroskopia Enketo pri Bariona Oscilado[redakti | redakti fonton]

La etendita Spektroskopia Enketo pri Bariona Oscilado (angle extended Baryon Oscillation Spectroscopic Survey : eBOSS), kosmologia enketo pri galaksioj kaj kvazaroj, ankaŭ entnas sub-programojn por studi la variantajn objektojn (TDSS) kaj la fontojn de ikso-radioj (SPIDERS)

Mapado de la Proksimaj Galaksioj elde APO[redakti | redakti fonton]

La Mapado de la Proksimaj Galaksioj elde APO (angle Mapping Nearby Galaxies at APO : MaNGA) detele pristudis la internan strukturon de preskaŭ 10µ000 proksimaj galaksioj de 2014. La komena versio de SDSS permesis observi nur la centrojn de galaksioj. Uzante faskojn da optikaj fibroj ligitaj laŭ seslatera (kvazaŭ mielĉelara) reto, MaNGA kapablas fari space distingivan spektroskopian por mapi areojn ene de galaksioj, permesante profundan analizon pri ties strukturo, ties radiala rapido kaj pri la regionoj de stela formiĝo.[13]

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Inter la malkovroj faritaj en la kadro de la Sloan Digital Sky Survey aŭ de asociataj programoj, estas :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sloan Digital Sky Survey en la angla Vikipedio.