Saltego trans Jarmiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saltego trans jarmiloj)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Saltego trans Jarmiloj
Saltego trans Jarmiloj
Aŭtoro Jean Forge
Eldonjaro 1924
Urbo Leipzig
Paĝoj 192
ISBN 095 9005 27 7
v  d  r
Information icon.svg

Saltego trans Jarmiloj [1] estas la dua romano verkita originale de Jean Forge. Ĝi aperis originale en 1924 [2] kaj havas 192 paĝojn. Ĝi estas fantasta romano, kies personoj estas transportitaj el nia tempo en pasintan epokon. Skribita en simpla, vigla stilo, ĝi malgraŭ siaj speciala humoro kaj aliaj allogaĵoj ne atingas la nivelon de la unua romano, Abismoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Viro, verkisto, veturas aŭte. Pro la rapideco li perdas sian konscion kaj akcidentas. Malsane li troviĝas en la domo de la inventisto kaj eksperimentisto Mateo Fromaĝi. Post komenca timo pri malklaraj aferoj li ŝatas vivi tie, malproksime de iu urbo. Baldaŭ li ekamiĝas al la filino de Fromaĝi.

Fromaĝi malkovras la Co. La Co estas, laŭ la inventisto, faroj, agoj, okazintaĵoj fotografataj de la vivo. Li intencas vojaĝi en la Co kun siaj domanoj. Sed kien? La decido estas vojaĝi al antikva Romo, al la epoko de Nerono.

Okazas ekscitaj aventuroj, ekzemple la rakontanto trovas novan amatinon, unu vojaĝanto devas batali kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj finfine ĉiuj vivas en danĝero de morto. Sed ili ankaŭ solvas la enigmon de la ĝusta prononco de la vorto 'cezaro'. Nek cezaro nek kesaro sed ĉezaro.

Ree en la vera vivo la verkisto sekure forlasas la domon de Fromaĝi...

Amikoj de sciencfikcio kaj vojaĝoj en pasintecon ŝatos legi la romanon verkitan en 1924.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Bedaŭrinde la norda somero estas jam for. Ĉar ĉi tiu libro estas precize unu el tiuj, kiujn oni tiel volonte legas dum ĉe-mara sunumado, aŭ sur kuŝ-seĝo en montara ripozloko.
Temas pri fantazia romano : sen literaturaj pretendoj, sed kun enhavo amuza kaj pluringredienca. Junulo, Kovalo, akcidentiĝas aŭtomobile en la mezo de dezerta erikejo kaj estas flegata en izolita domo, apartenanta al la genia sed iom freneza inventisto Fromaĝi. La domestron ĉirkaŭas kohorto el diversaj homoj : la edzino, la ĉarma filino, la seka kaj aroganta hejm-instruistino, profesoro Sovaĝi, orgojla kaj malklera, la aŭtisto Karolo kaj la neniofaristo Tabakaĉ.
La inventisto fine malkovras sistemon por vojaĝi returne en la tempo, kaj la tuta domo tiel retro-vojaĝas al antikva Romo, en la reg-tempo de la imperiestro Nerono.
Ili tiel arogante kondutas, kiel malbonedukitaj turistoj, tiel nenion komprenas pri la romia kulturo kaj civilizo, kaj tiel metas la nazon en aferojn, kiuj ne koncernas ilin, ke la leganto estas vere kontenta, ke la romianoj fine devigas ilin reveturi al la 20a jarcento.
La rakonto estas plena de neverŝajnaĵoj; la psikologia pritrakto de la rolantoj estas tro simpla, preskaŭ simpleca, tiel ke kelkaj karakteroj aspektas palaj, senvivaj. Ankaŭ la priskribo de la romianoj estas manka : ili aspektas kvazaŭ barbaraj sovaĝuloj, superstiĉaj, sensciaj, avidaj, drinkemaj, emaj al la uzo de perforto, naivaj. Sed en fantazia romano, ja,... fantaziaj romianoj!
Fine, ne mankas romantika amo al la filino de la inventisto, Maria, kaj malplatona amo al la (sambela?) romianino, Lydia. He, tiu Kovalo! 
— decembro 1973, Tazio Carlevaro, Esperanto 816 (12), p. 209

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]