Sandra Day O'Connor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sandra Day O'Connor
Persona informo
Sandra Day O’Connor
Naskiĝo 26-an de marto 1930 (1930-03-26)
en El Paso
Morto 1-an de decembro 2023 (2023-12-01) (93-jaraĝa)
en Fenikso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per demenco • malsano de spira sistemo vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko FeniksoEl Paso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stanford Law School • Universitato StanfordUniversitato Stanford • Austin High School vd
Subskribo Sandra Day O'Connor
Familio
Gefratoj Ann Day vd
Edz(in)o John Jay O'Connor vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo juĝistoadvokatopolitikistojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sandra Day O'CONNOR (naskiĝis la 26-an de marto 1930 en El Paso, Teksaso, Usono; mortis la 1-an de decembro 2023) estis usona juristino kaj juĝistino, kiu estis inter 1981 kaj 2006 la unua virino en la Supera Kortumo de Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sandra Day O'Connor kaj Ronald Reagan, la 15-an de julio 1981

O'Connor naskiĝis kiel filino de bienulo Harry A. Day kaj Ada Mae Wilkey kaj plenkreskis sur la ranĉo de la familio, en Arizono. Tie ŝi lernis rajdi kaj la agrikulturajn laborojn.

Ŝi vizitis la universitaton de Stanford, kie ŝi akiris en 1950 bakalaŭran diplomon pri ekonomiko. Poste ŝi vizitis la renoman Juran Altlernejon de Stanford, kie ŝi iĝis bakalaŭro pri jursciencoj. Ŝi demetis la ekzamenojn anstataŭ tri jam dum du jaroj kaj apartenis al la tri plej elstaraj studantoj en la jarkolekto. Tie ŝi konatiĝis kun la pli posta edzo Jay O'Connor.

Ŝi eklaboris ĉe la prokurorejo en San Mateo County, ekde 1954 en Frankfurt am Main, por la usona armeo. Ŝi forlasis en 1957 Frankfurton kaj veturis al Maricopa County. Samjare ŝi naskis sian unuan bebon kaj en la sekvaj jaroj du pliajn. Ŝi dumtempe ekagadis en la Respublikana Partio de Usono. Ŝi iĝis en 1965 asistentino de la ĝenerala prokuroro de Arizon, kvar jarojn poste, ŝi iĝis membro de la senato de Arizono.

En 1981 petis ŝin la prezidento Ronald Reagan por transpreni la taskon de Potter Stewart en la Supera Kortumo. Ŝi akceptis la peton kaj iĝis la unua virino de tiu instanco. Ŝi retiriĝis de la ofico la unuan de junio 2005; oficiale eklaboris ŝia posteulo Samuel Alito en januaro de 2006.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Dum la prezidentaj elektoj de 2000, ŝia voĉdono decidis ne plu kalkuli la voĉdonojn en Florido. Tio ebligis prezidentiĝon de George W. Bush.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • „The Changing of the Circuit Justice“, 1986
  • „Swinford Lecture“, 1985
  • Sandra Day O'Connor kaj H. Alan Day: Lazy B: Growing Up on a Cattle Ranch in the American Southwest, 2001
  • The Majesty of the Law: Reflections of a Supreme Court Justice, 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]