Punktoflugila sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saroglossa spiloptera)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punktoflugila sturno
Punktoflugila sturno, ino
Punktoflugila sturno, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Saroglossa
Specio: 'S. spiloptera'
Saroglossa spiloptera
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punktoflugila sturno (Saroglossa spiloptera) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro Saroglossa kiu enhavas nur tiun monotipan azian specion kaj alian afrikan. Tiu ĉi troviĝas ankaŭ en Pakistano, nordorienta kaj centra Bangladeŝo, Birmo, okcidenta Tajlando kaj eble Butano, sed reproduktiĝas nur en himalajaj deklivoj de norda Barato (Himaĉal-Pradeŝo suden al norda Utar-Pradeŝo) kaj Nepalo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.

Tiu specio estas kazo de seksa duformismo ĉar la ino multe pli senkoloras kaj brunecas dum la masklo havas grizbrunajn kapon kaj supran dorson iom makulecajn, helbrunajn flugilojn kun nigracaj flugilplumoj, malhelbrunan suban dorson kaj pugon kaj pli malhelbrunan voston. En subaj partoj rimarkindas brikruĝeca gorĝareo, blankeca supra brusto (iom makuleca) kaj oranĝecaj suba brusto kaj ventro. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]