Sebastiano Venier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sebastiano Venier
86-a doĝo de Venecio Flag of Most Serene Republic of Venice.svg
Jacopo Tintoretto 037.jpg
Regado 1577 ĝis 1578
Antaŭulo Alvise la 1-a Mocenigo
Sekvanto Nicolò da Ponte
Persona informo
Naskiĝo 1496
en Venecio
Morto 3-an de marto 1578 (1578-03-03)
en Venecio
Ŝtataneco Venecia respubliko [#]
Familio
Edzino Cecilia Contarini [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Sebastiano VENIER (1496-1578) estis 86-a Doĝo de la Venecia Respubliko inter la 11-a de junio 1577 kaj la 3-a de marto 1578. Li estis filo de Mosè Venier kaj Elena Donà, nepo de Zuan Francesco Venier (m. 1518), kunsenjoro de Kitero, kaj frato de Nicolò Venier (1483–1530), Senjoro de Paros[1]. Tre juna li diplomiĝis pri juro kaj fariĝis administranto de la gubernio de la Venecia Respubliko kaj guberniestro de Kandio, nomo de la nuna Kreto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1570 li fariĝis Prokuratoro de Sankta Marko, poste ĝenerala provizanto en Korfuo kaj en la 13-a de decembro de la sama jaro ĝenerala markapitano de la venecia floto uzata en la nova milito kontraŭ la turkoj otomanaj, anstataŭe de la antaua Girolamo Zane (m. 1574)[2]. En 1571 li rolis kiel protagonisto en la Batalo de Lepanto, kie la Sankta Ligo[3] altrudis definitivan malvenkon al la turkoj.

Kiam li estis jam sepdekjara, Venier persone partoprenis de la batalo, kune kun la admiralo Agostino Barbarigo (1420-1501) mortigante sennombrajn turkojn per ĉe arbalesta bato, ŝarĝita de iu helpanto ĉar liaj brakoj ne plu estis sufiĉe fortaj), kaj vundiĝis mem de sago akcidente pafita. Anstataŭe de botoj, li uzis sandalojn, ĉar liaopinie ili alkroĉiĝas pli bone al la malseka ferdeko de la ŝipo, tamen, efektive li suferis pri kaloj kaj la botoj lin dolorogis pli ol la sandaloj. Liaj rilatoj kun Johano de Aŭstrio (1545-1578), majoro de la hispana floto, estis interplektita per reciprokaj ĉagrenoj.

Post la pacoperiodo, Sebastiano reiris al Venecio kun la krono de la venkantoj kaj en 1577, aĝante 81 jarojn li unuanime elektiĝis doĝo. La papo Gregorio la 13-a lin omaĝis per la Ora rozo[4]. Li edziĝis al Cecilia Contarini kiu donis al li unu filinon kaj du filojn. Li mortis en 1578, pro infarkto kaŭze de fajro kiu peze detruis la Dukan Palacon en Venecio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paros estas greka insulo en la Egea Maro.
  2. Ĝirolamo Zane, ĝenerala markapitano de la floto venecia, dum la Milito de Kipro.
  3. La Sankta Ligo estis milita koalicio de la papo Pio la 5-a helpata de hispanaj kaj veneciaj trupoj kune kun la Ordeno de Malta, la Ĝenova Respubliko kaj la Duklando el Savojo kontraŭ la Otomana Imperio.
  4. La Ora rozo estis honordistingiĝo oferitaj al la suverenoj defendantaj la katolikan fidon.