Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj
emblemo
principal organ of the United Nations • secretariat
Komenco 1945 vd
Filioj Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Politikaj kaj Packonstruaj Aferoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj estas unu el kvin ĉefaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La sekretariejon estras la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj asistas stabo de internaciaj oficistoj tutmonde. Ĝi provizas studojn, informojn kaj organizajn laborojn bezonataj fare de la organoj de la Unuiĝintaj Nacioj por siaj kunvenoj. Krome ĝi plenumas taskojn gviditajn per la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj de aliaj organoj de la tutmonda interŝtata organizaĵo. La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj garantias ke la oficistaro estu elektata laŭ apliko de la "plej altaj normoj de efektiveco, kompetenteco kaj nekorupteco", zorgante pri la graveco kolekti la kunlaborantojn el ĉiuj mondopartoj.

La Ĉarto postulas ke la oficistaro ne serĉu aŭ ricevu instrukciojn de iu aŭtoritato alia ol la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiu UN-memboŝtato estas alvokata respekti la internacian karakteron de la sekretariejo kaj ne provu influi la oficistaron. La Ĝenerala Sekretario sole respondecas pri la elekto de la sekretarieja oficistaro.

Inter la taskoj de la Ĝenerala Sekretario estas helpo en la solvo de internaciaj disputoj, administrado de agadoj konservantaj la pacon, organizado de internaciaj konferencoj, kolekto de informoj pri la realigo de decidoj de la Konsilio pri Sekureco kaj konsultado kun registaroj de la membroŝtatoj koncerne diversajn iniciativojn. Ŝlosilaj oficejoj de la sekretariejo estas ekzemple la Oficejo de la Kunordiganto de Humanitaraj Aferoj kaj la Departemento de Agadoj Konservantaj la Pacon. La Ĝenerala Sekretario rajtas atentigi la Konsilion pri Sekureco rilate al ĉiu-ajn temo kiu, en lia aŭ ŝia opinio, povus danĝerigi la internacian pacon kaj sekurecon.

La 21-an de marto 2005, la tiama Ĝenerala Sekretario Kofi Annan proponis plurajn reformojn de la sekretariejo. Li anoncis siajn intencojn nomumi sciencan konsiliston, krei packonstruan subtenan oficejon, establi registarosimilan decidokrean mekanismon, kaj fortigi la funkcion pri helpo en la solvo de internaciaj disputoj. Krome li petis la Ĝeneralan Asembleon interalie labori kun li en la revizio de regularoj pri buĝetado kaj oficistaro, kaj "kontroli ĉiujn mandatojn pli aĝajn ol kvin jaroj por vidi ĉu la koncernaj aktivecoj ankoraŭ urĝe bezonatas aŭ ĉu la energioj antaŭviditaj por ili povas esti uzataj responde al novaj kaj urĝaj defioj " [1].

Organizado[redakti | redakti fonton]

  • Oficejo de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Internaj Superrigardaj servoj (angle United Nations Office of Internal Oversight Services)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Leĝaj Aferoj (angle United Nations Office of Legal Affairs)
  • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Politikaj Aferoj (angle United Nations Department of Political Affairs)
  • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Malarmado (angle United Nations Department pri Disarmament Affairs)
  • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Agadoj Konservantaj la Pacon (angle United Nations Department of Peacekeeping Operations)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Kunordigo de Humanitaraj Aferoj (angle United Nations Office for la Coordination of Humanitarian Affairs)
  • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj (angle United Nations Department of Economic kaj Social Affairs)
  • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Manaĝerado de la Ĝenerala Asembleo kaj de Konferencoj (angle United Nations Department of General Assembly kaj Conference Management)
  • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Sekureco (angle United Nations Department of Safety and Security)
  • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Publika Informado (angle United Nations Department of Public Information)
  • Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Manaĝerado (angle United Nations Department of Management)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Irako-Programo (angle United Nations Office of the Iraq Programme)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Kunordigano pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Office of the United Nations Security Coordinator)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj de la Alta Reprezentanto pri la Malplej Evoluiĝintaj Ŝtatoj, Terĉirkaŭitaj Evoluiĝantaj Ŝtatoj kaj Insuletaj Evoluiĝantaj Ŝtatoj (angle United Nations Office of the High Representative for the Least Developed Countries, Landlocked Developing Countries and Small Island Developing States)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo (angle United Nations Office on Drugs and Crime)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Naciojen Ĝenevo (angle United Nations Office at Geneva)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Vieno (angle United Nations Office at Vienna)
  • Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Najrobio (angle United Nations Office at Nairobi)
António Guterres estas la nuna Ĝenerala Sekretario de UN

Ĝeneralaj Sekretarioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]