Seula Pac-Premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seula Pac-Premio
서울평화상
pacpremio
Nomita laŭ Seulo
Lando Sud-Koreio
Fondita en 1990
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Seula Pacpremio estas aljuĝita ekde 1990 kaj estas distribuita ĉiujn du jarojn. La premio estis donita por memorigi la sukceson de la Somera Olimpiko 1988 okazinta en Seulo, en 1988, kiu por Sud-Koreio estis difina diplomatia evento en kiu partoprenis 160 landoj el la tuta mondo. Laŭ liaj iniciatoj, ĉi tiu premio estas donita por reflekti la deziron de la korea popolo al paco. La nomuma komitato konsistas el 300 koreaj fakuloj, kaj 800 internaciaj fakuloj. La gajnintoj ricevas atestilon kaj kontantan premion de ducent mil dolaroj [1].

En la pasinteco estis pluraj kazoj kie la gajninto de la premio ankaŭ gajnis la Nobel-premion pri paco; Ekzemple, en 1996, la organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj gajnis ĉi tiun premion, kaj tiam la organizaĵo ankaŭ gajnis la Nobel-premion pri paco en 1999. La gajninto de la Nobel-premio pri paco por 2018, Denis Mukwege, ankaŭ gajnis tiun ĉi premion en 2016.

Gajnintoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Ricevinto Lando
1990 Juan Antonio Samaranch Hispanio
1992 Georgo Shultz Usono
1996 Kuracistoj sen landlimoj Svislando
1998 Kofi Annan Ganao
2000 Sadako Ogata Japanio
2002 Oxfam United Kingdom
2004 Václav Havel Ĉeĥio
2006 Muhammed Yunus Bangladeŝo
2008 Suzanne Scholte Usono
2010 José Antonio Abreu Venezuelo
2012 Ban Ki-moon Sud-Koreio
2014 Angela Merkel Germanio
2016 Denis Mukwege Demokratia Respubliko Kongo
2018 Narendra Modi Barato
2020 Thomas Bach Germanio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]