Sherin Khankan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sherin Khankan
Persona informo
Naskonomo Ann Christine Khankan
Naskiĝo 13-an de oktobro 1974 (1974-10-13) (49-jaraĝa)
en Danio
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Alma mater Universitato de Kopenhago
Infanoj 5
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj • debater • preleganto • verkistosociologoimamopolitikisto
vdr

Ann Christine (Sherin) Khankan (naskita la 13-an de oktobro 1974 en Danio) estas dana imamo. Ŝi estas la unua ina imamo de Danio kaj fondinto de la unua ina islama komunumo en Danio. Ŝi estas tre konata opiniistino kaj publicistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sherin Khankan estas filino de islamana siria politika rifuĝinto kaj de finna kristana flegistino.

En 1992, Khankan komencis studi religion ĉe la Universitato de Kopenhago, kompletigante siajn studojn kun kursoj en la araba. Malgraŭ la originoj de ŝia patro, la araba ne estas ŝia denaska lingvo.

Khankan poste studis en Damasko, faris tezon por esplori sufiismon, spiritan movadon en Islamo, kaj revenis al Danio en 2000. Ŝi vidas sin kiel naskita inter du mondoj kaj konsideras sian celon la repaciĝon de kontraŭoj[1].En 2007, ŝi publikigis libron Islam and Reconciliation. A Public Affair.

En 2002, ŝi akiris magistron en sociologio de religio kaj filozofio ĉe la Universitato de Kopenhago.

En 2016, ŝi malfermis en Danio la moskeon Mariam, kiu estas la unua moskeo en Eŭropo ekskluzive gvidata de virinoj kaj kie miksitaj religiemaj paroj rajtas geedziĝi en la moskeo. Kaptukoj ne estas devigaj ĉar ĉiu virino povas mem decidi ĉu ŝi volas surmeti hiĝabon. Per novtipa moskeo oni volas detrui la patriarkajn strukturojn, kiuj ankoraŭ hodiaŭ regas en diversaj religiaj institucioj – ne nur en islamo, sed ankaŭ en judismo kaj kristanismo. Ankaŭ ne-islamanoj estas bonvenaj. Viroj ne rajtas ĉeesti ĉe la preĝoj, alie ili rajtas ĉeesti [2]. Similaj moskeoj jam ekzistas en Usono, Kanado kaj Germanio, kaj inaj imamoj ekzistas en Belgio, Maroko kaj eĉ en Ĉinio.

Ŝi ankaŭ estis kandidato por la dana partio Radikale Venstre, la dana socialliberala partio, por parlamenta sidloko en la dana parlamento (Folketing).

Khankan fondis la organizon "Critical Muslims" en 2001; Ŝi ankaŭ laboras kiel libroverkinto. Pro tiuj agadoj, ŝi estis nomita unu el la 100 virinoj de la BBC en 2016 .

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 2016 - "100 Virinoj de 2016" de la BBC [3]
  • 2018 - Global Hope Award (Tutmonda Premio Espero) de Unesko[4].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(franca) La femme est l'avenir de l'islam : le combat d'une imame, Paris, Stock, 2017, 267 paĝoj, ISBN 978-2-234-08312-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (dk) Jensen. Denmark's First Female Imam, Berlingske, Berlingske Media, la 30-an de decembro 2015, alirite la 8-an de decembro 2016. Arkivita de la originalo la 15-an de oktobro 2016.
  2. (de) Andrea Backhaus, "Wir Imaminnen folgen dem Propheten Mohammed", Die Zeit, la 19-an de februaro 2017
  3. BBC - BBC 100 Women 2016: Who is on the list?
  4. ourlumen.com - Sherin Khankan is a CEO, Imam, and single mother of 4 | This is her story