Socia inkludo
La esprimo socia inkludo en sociologio signifas "pli altan gradon da integriĝo de handikapitaj aŭ malfavorataj individuoj en socion kaj ĝiajn instituciojn". La celo de inkludo devas esti malhelpi cirkonstancojn kiuj kaŭzas socian ekskludon[1]. Inkludo estas kontraŭa al ekskludo kaj diskriminacio. La konceptoj de inkludo kaj integriĝo kompletigas unu la alian en nuntempa socio.
La 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo adoptitaj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 2015 mencias inkludon sub pluraj punktoj, ekz. B. 4, Ensure inclusive and quality education for all and promote lifelong learning ("Atentu inkluzivan kaj kvalitan edukadon por ĉiuj kaj antaŭenigu la dumvivan lernadon"), 11: Make cities inclusive, safe, resilient and sustainable ("Faru la urboj inkluzivaj, sekuraj, rezistemaj kaj daŭripovaj") aŭ 16: Promote just, peaceful and inclusive societies ("Akcelu justajn, pacajn kaj inkluzivajn sociojn")[2].
Difino kaj trajtoj
[redakti | redakti fonton]Inkluzivo indikas la staton de aparteno al io, senti sin bonvenigita kaj envolvita[3]. Socia inkludo reprezentas la kondiĉon en kiu ĉiuj individuoj vivas en stato de egaleco kaj egalaj ŝancoj, sendepende de la ĉeesto de handikapo aŭ malriĉeco[4].
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]Inkludo estas priskribata per specifaj trajtoj:
- Ĝi rilatas al ĉiuj individuoj
- Ĝi traktas ĉiujn diferencojn sen ke ili estu difinitaj per mankhavaj kriterioj, sed konsiderataj kiel personaj manieroj poziciigi sin en malsamaj rilatoj kaj interagoj.
- Ĝi celas forigi ĉiujn formojn de diskriminacio, ankaŭ lingvajn.
- Ĝi puŝas al ŝanĝo en la kultura kaj socia sistemo por instigi la aktivan kaj kompletan partoprenon de ĉiuj individuoj.
- Ĝi celas konstrui inkluzivajn kuntekstojn kapablajn inkluzivi ĉies diferencojn, forigante ĉiujn formojn de baroj
- Ĝi distanciĝas de la koncepto de kapablismo kaj "normativeco".
Kategorioj
[redakti | redakti fonton]En moderna socio, inkludo plejparte koncernas la sekvajn grupojn:
- homoj kun medicinaj handikapoj
- membroj de etnaj kaj kulturaj minoritatoj
- rifuĝintoj kaj enmigrintoj
- neknekuloj, deliktuloj, militveteranoj
- aparta kazo estas ankaŭ afganaj knabinoj sub la reĝimo de la talibanoj[5].
Kampo de apliko
[redakti | redakti fonton]Inkludo estas uzata en la diskurso ĉirkaŭ iu ajn kiu povas alfronti ekskludon kaj diskriminacion, ekzemple surbaze de etneco, rasismo, lingvo kaj akĉento, religio (ekzemple Islamofobio), sekso (genro), homoj kiuj ne estas aliseksemaj (inkluzive de homofobio). kaj homoj kun handikapo (kapablismo). Inkluzivo estas grava temo en komunumoj laborantaj por kontraŭbatali diskriminacion, ekzemple en la kadro de lingva justecco.
La principo de socia inkludo estas de centra graveco en la Konvencio de UN pri Rajtoj de Handikapuloj . La preambulo (lit. m) ankaŭ listigas la celon de plifortigita sento de aparteno. Ĉi tio signifas, ke nova termino trovis sian vojon en la diskuton pri homaj rajtoj, kiu postulas liberan kaj egalan socian inkludon por kontraŭbatali la maljuston de socia ekskludo[6].
La respondeco pri adaptiĝo ne kuŝas ĉe socie malfavorata grupo, kiel ĉe socia integriĝo. Estas la socio kiu adaptiĝas kaj vidas diversecon kiel aldonitan valoron. Obstakloj al socia partoprenado estas forigitaj (laŭvorte kaj figure), por ke ĉiu povu partopreni en la socia vivo laŭ sia kapablo.
Inkluziva edukado
[redakti | redakti fonton]En Ĉeĥio ekzemple estas problemo pri la edukado de la romaa malplimulto. En sia libro Pedagogia enciklopedio, la ĉeĥa akademiano Jan Průcha diris:
"En la procezo de edukado de romaaj lernantoj, ni povas identigi kelkajn kaŭzojn de lerneja fiasko. Efika edukado, kiu alportas edukajn efikojn, antaŭsupozas ilian identigon kaj ĝisfundan konon. Unu el la regantaj problemoj tuj de la komenco de lernantoj enirantaj la lernejon estas la nesufiĉa kono de la instrulingvo, kiu estas tipa por la plej multaj romaaj infanoj. Ĉefe, antaŭ 1989, ili venis en lernejojn kun malalta lingvokapablo, tre frue malsukcesis kaj estis translokigitaj al specialaj lernejoj pro tio, ke ilia intelekto estus tro malalta. La celo de la nuna lerneja politiko estas inkluzivi kiel eble plej multajn tiujn infanojn en la tielnomitan ĉefan edukadon." (Prťa 2009, p. 459.)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Neknekulo
- Konvencio de UN pri Rajtoj de Handikapuloj
- Aŭtonomigo (angle: empowerment)
- Diskriminacio
- Kapablismo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (cs) J. Jandourek, Sociologický slovník. Heslo „Inkluze“, p. 107.
- ↑ (en) Peace, justice and strong institutions – United Nations Sustainable Development. En: United Nations Sustainable Development. (un.org), alirite la 18-an de marto 2018.
- ↑ (it) Pavone 2012, in M. Pavone, “Dall'esclusione all'inclusione. Lo sguardo della Pedagogia speciale”, Mondadori, Milano, 2010. p. 142
- ↑ (it) Emanuele Ranci Ortigosa, Il costo della povertà, Mondoperaio, n. 1/2017, p. 78: (por efike kontraŭbatali malriĉecon kaj plibonigi la bonfarton de malsuperaj klasoj, redistribuaj, fiskaj aŭ elspezaj politikoj devas esti bone desegnitaj kaj bone efektivigitaj. Alie ili produktas malŝparojn kaj neefikecojn. Ili devas ne nur konsisti el monaj elspezoj, sed ankaŭ ebligu aliron kaj uzadon de publikaj servoj per akompano, subteno, sociiĝo, eduka kaj labora kvalifikoj, sanprotekto: do esti inkluzivaj).
- ↑ (en) Navid Rahi, Afghanistan: 1.4 million girls still banned from school by de facto authorities, Unesco, la 1-an de aŭgusto 2024.
- ↑ (de) Heiner Bielefeldt: Zum Innovationspotenzial der UN-Behindertenrechtskonvention Arkivigite je 2020-09-21 per la retarkivo Wayback Machine (Pri la noviga potencialo de la UN-Konvencio pri Rajtoj de Handikapuloj), p. 9 (PDF; 134 kB)