Solanum leptostemonum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Solanum subg. Leptostemonum

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj  Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj     Magnoliopsida
Ordo: Solanaloj  Solanales
Familio: Solanacoj    Solanaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Solano     Solanum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Solanum subg. Leptostemonum estas unu el la sep subgenroj de la genro Solano (Solanum), kiuj konsistas el ĉ. 350 ĝis 450 specioj. Ĝi estas la dua plej granda subgenro al kiu apartenas du trionoj de la specioj de la genro. Tipaj estas la dornoj. Ankaŭ tipaj estas la stelformaj triĥomoj, kiuj troviĝas sur ĉiu vegetativa plantparto. Al la subgenro apartenas ankaŭ kulturaj kaj utilplantoj, kiel ekzemple melongeno (Solanum melongena), sed ankaŭ invadaj fiherboj kiel Solanum viarum.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La specioj de la subgenro  Leptostemonum estas plejparte ĝis unu metron altaj arbustoj aŭ plurjaraj herboj, nur malofte ili estas grimpoplantoj, unujaraj plantoj (efemeraj plantoj) aŭ ĝis 20 m altaj arboj. Multaj specioj havas adventivajn radikojn. Preskaŭ ĉiu specio de la subgenro havas pikilojn (dornojn). Tipa estas la kovrado per triĥomoj. En la sekcio Androceras troviĝas ĝis 30 cm longaj folioj.[1]

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

Floro de Solanum quitoense.

La unusimetria floraro povas havi ĝis 50 florojn. La floroj estas plejparte radiosimetriaj, nur en malmultaj okazoj unusimetria. La grandeco de la floroj estas diversaj. La florkorono estas rad- aŭ stelforma, kaj 6, 10 ĝis 20 (25) mm granda. Koloro ofte blanka, lavandkolora, blua, violkolora, flava aŭ verdeca.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

fruktoj de Solanum carolinense.
semoj de Solanum rostratum.

La fruktoj estas sekaj, karnecaj aŭ mukaj, nur malofte lignaj beroj. Krom ĉe  Solanum tudununggae kaj Solanum vansittartense la fruktoj ne restas fermitaj. Kultivaroj de melongenoj (Solanum melongena) atingas grandecon de 15 ĝis 20 × 5 × 15 cm. En la fruktoj estas plej ofte 100 ĝis 400 semoj, malofte nur (1) 5 ĝis 25 (50), aŭ en la fruktoj de la kultivaroj de melongenoj eĉ 15.000 semoj. La specio kun la plej malmultaj semoj estas Solanum  tenuissimum. Ĝi nur havas unu aŭ du.[2] La malintense flava, hel- aŭ malhelbrunaj, nigraj aŭ fornkoloraj semoj estas lent- aŭ ren-formaj. La grandeco de la semoj estas (1,5) 2 ĝis 4 (5) mm.

Nombro de kromosomoj kaj  kariotipo[redakti | redakti fonton]

La specioj de la subgenro havas bazan kromosomnombron de . La solaj esceptoj estas Solanum mammosum kaj Solanum platense kun  .[3]

Disvastigejo kaj kreskejoj[redakti | redakti fonton]

La specioj de la subgenro  Leptostemonum estas disvastigitaj en la tropoj kaj subtropo, kelkaj specioj kreskas ankaŭ en la modera klimato. La centro de la disvastigo estas Sudameriko kun ĉ. 180, sekvas  Aŭstralio kaj Indonezio kun ĉ. 100 specioj kaj Afriko kun ĉ. 80 specioj. Krome ekzistas kelkaj specioj en Madagaskaro, en Mez- kaj Nordameriko kaj en suda Azio.[4]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La interna sistematiko ankoraŭ ne estas komplete konata.







klado de la malnova mondo



Elaeagnifolium-klado






Micracantha-klado



Torva-klado




Carolinense-klado





Bahamense-klado






Acanthophora-klado



Lasiocarpa-klado




Androceras/Crinitum-klado





Robustum-klado



Kladogramo laŭ [5].

Signifo por la homo[redakti | redakti fonton]

Nutraĵo[redakti | redakti fonton]

frukto de  melongeno (Solanum melongena)

Kelkaj specioj de la subgenro Leptostemonum estas uzata de la homo kiel nutraĵo. Ĉefe melongena, antaŭ ĉio melongeno (Solanum melongena), sed ankaŭ Solanum macrocarpon kaj Solanum aethiopicum. La tuttera produktokvanto de melongeno estis en la jaro 2006 ĉirkaŭ 31,9 Mio. tunoj.[6]

Malgrandskale ankaŭ la aliaj specioj estas uzataj kiel nutraĵo. El la Andoj ekzistas Solanum quitoense, kies fruktoj estas uzataj kiel freŝaj fruktoj (ekzemple Solanum pectinatumSolanum vestissimum).[7] Ankaŭ la fruktoj de „Solanum sessiliflorum“ estas manĝataj freŝe: la Tajvano-indiĝenoj uzas pulvoron faritaj el la fruktoj de Solanum sessiliflorum kiel kuracilo.[8]

malplantitaj plantoj de Solanum viarum etas kolektitaj en tertruo por forbruligi ĝin.

Ornamplantoj[redakti | redakti fonton]

Solanum atropurpureum en la Botanika Ĝardeno (Jena).

Kiel ornamplanto la subgenro Leptostemonum nur havas malgrandan signifon. Ekzistas ornamformoj de melongeno (Solanum melongena), kaj Solanum mammosum, kies fruktoj similas al bovinmamoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Armando T. Hunziker: The Genera of Solanaceae. A.R.G. Gantner Verlag K.G., Ruggell, Liechtenstein 2001. ISBN 3-904144-77-4.
  2. PBI Solanum: Solanum tenuissimum, elŝutitala  29a de septembro 2007.
  3. F. Chiarini kaj G. Bernardello: Karyotype Studies in South American Species of Solanum subgen. Leptostemonum (Solanaceae) In: Plant Biology, Band 8, 2006. Seiten 483–493.
  4. Maria de Fatima Agra: Diversity and Distribution of Solanum subg. Leptostemonum in Brazil In: D.M. Spooner et al. (Eld.): Solanaceae VI: Genomics Meets Biodiversity, ISHS Acta Horticulturae 745, Juni 2007. ISBN 978-9066054271. paĝoj 31–42.
  5. Rachel Levin, Nicole Myers, Lynn Bohs: Phylogenetic Relationship among the “Spiny Solanums” (Solanum subgenus Leptostemonum, Solanaceae). In: American Journal of Botany, Band 93, Nummer 1, 2006. pp. 157–169.
  6. Quelle: faostat, elŝutita je 24a de septembro 2007
  7. Office of International Affairs (Hrsg.): Lost Crops of the Incas: Little-Known Plants of the Andes with Promise for Worldwide Cultivation, National Academy Press, 1989. Seiten 267–275.
  8. PBI Solanum: Solanum sessiliflorum,  elŝutita la  29a de septembro 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]