Sovaĝbestoj de Kataro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arabia orikso, la nacia besto de Kataro

La Sovaĝbestoj de Kataro inkludas la flaŭron kaj faŭnon de la duoninsulo kaj iliajn naturajn habitatojn. La surtera faŭno de la lando inkludas multajn malgrandajn noktumajn mamulojn, kelkajn reptiliojn kiuj plejparte konsistas el lacertuloj, kaj artropodoj. Akvaj bestoj ĉefe inkludas fiŝojn, salikokojn kaj perlostrojn. La dezerto kaj la marbordo formas gravan ripozejon por kelkaj migrantaj birdospecioj dum aŭtuno kaj printempo. Urbaj kaj agrikulturaj disvolviĝoj kaŭzis pliiĝon de birdospecioj.[1]

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas 21 specioj de mamuloj en Kataro.[2] Plej grandaj surteraj mamuloj kiel ekzemple la Arabia orikso kaj Arabia gazelo estas protektitaj bestoj kaj estas tenitaj en naturrezervejoj.[3] La arabia gazelo estas la nura indiĝena gazelspecio de Kataro kaj estas loke referata kiel 'rheem'.[4]

La plej granda mamulo de Kataro estas la dugongo. Grandaj nombroj da dugongoj aperas norde de la marbordoj de la duoninsulo.[5] Kataraj akvoj ŝirmas unu el la plej grandaj koncentriĝoj de dugongoj en la mondo.[6] Du specioj de vulpo aperas en la lando. Sablokatoj ankaŭ vivas en la dezerto, kaj foje transprenas forlasitajn vulpejojn. Dukoloraj mielvoruloj (ankaŭ konataj kiel 'ratel') aperas ĉefe en la sudokcidento de la duoninsulo.[7] Ora ŝakalo, specio kiu antaŭe laŭsupoze formortis en la 1950-aj jaroj, estis remalkovrita en 2008 en Ras Abrouq.[8] Du specioj de vespertoj troviĝas en la lando: la trident-vesperto kaj la dezerta longorela vesperto. La unua el la du estas la pli ofta.[9] Kataro havas la plej altan denson de kameloj en Mezoriento.[10]

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Estas 215 ordinaraj birdoj en Kataro.[11] La dezerto kaj la marbordo formas gravan ripozejon por kelkaj migrantaj birdospecioj dum aŭtuno kaj printempo. Marbordaj birdoj inkluzivas mevojn, ŝternojn, ŝtonturnulojn, sablokalidrojn, marbordajn pluviojn, ardeojn kaj sokotrajn kormoranojn.[12] Ili estas kutime observataj tutjare. Alaŭdedoj, inkluzive de upupo, tufalaŭdo kaj grizkrona paseralaŭdo estas ofte observataj en la dezerto dum la somero.[12] Plej ofte aperantaj specioj dum la aŭtuno kaj printempo estas hirundoj, apusoj, murhirundoj, silvioj, ruĝvostuloj, laniedoj, enantoj, motaciloj, cirkuenoj kaj falkoj (inkluzive de turfalkoj).[12] Kvar el la primaraj specioj de birdoj kiuj povas esti observataj en dezertoj dum la vintro estas diversaj specioj de vadbirdoj kaj mevoj, fulikoj, kaj etaj greboj.[12] Maloftaj birdoj kiel ekzemple la avocetoj kaj ruĝbekaj tropikbirdoj reproduktiĝas sur la duoninsulo.[7]

La araba struto formortis en 1945. La nordafrika struto estis enkondukita en la pli posta 20-a jarcento kaj nun estas koncentrita en Ras Abrouq.[13]

Reptilioj[redakti | redakti fonton]

Lacertoj estas la plej oftaj reptilioj en Kataro.[14] Estas pli ol 21 specioj de lacertoj, el kiuj la plej ofta familio estas gekoj (9 specioj). Aliaj komunaj familioj inkludas lacertedojn (4 specioj), agamedojn (3 specioj), skinkedojn (2 specioj), kaj varanedojn, Sphaerodactylidae, kaj Trogonophidae kun po unu specio.[15] La kerasto, venena vipuro, estis registrita en la lando sed estas malofte vidata.[16]

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas almenaŭ 500 specioj de fiŝoj en Kataro.[17] La nordorienta marbordo havas la plej altan denson de fiŝoj. Fiŝoj kaptitaj en la menciita regiono inkludas karangedojn, pomadasidae, lethrinidae kaj lutjanidae.[18]

Kaprofiŝoj, ŝarkoj, Serranidae, barakudoj, Polynemidae, Synodontidae kaj Siganidae ankaŭ aperas en pli malalta frekvenco.[18]

Senvertebruloj[redakti | redakti fonton]

Penaeus estas senkompare la plej abunda genro de salikoko en la duoninsulo. Aliaj krustacoj, kiel ekzemple metapenaeus elegans, metapenaeus stebbingi, metapenaeus stridulands, kaj Scyllaridae estis raportitaj.[19]

Estas pli ol ducent ostro-benkoj en kataraj akvoj. La plej signifa ostrospecio estas pinctada margaritifera.[20] Kvin specioj de surteraj helikoj, ĉiu apartenanta al malsamaj genroj, estis registritaj en la lando. Zootecus insularis estas la plej disvastigita. Neniu el ili estas indiĝena.[21] Vadoj kaj aliaj intertajdaj habitatoj tendencas enhavi la plej altan distribuadon de gastropodoj, poliĥetoj, duvalvuloj kaj dekapodoj.[3]

Almenaŭ 170 specioj de insektoj apartenantaj al 15 malsamaj ordoj ekzistas en Kataro. Ĉi tiuj inkluzivas thysanura, efemerojn, libelojn, ortopterojn, forfikulojn, embiopterojn, termitojn, dictyoptera, Anoplurojn, hemipterojn, neŭropterojn, lepidopterojn, dipterojn, koleopterojn kaj himenopterojn.[22]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Mangrovarbaro en Al Thakhira, sur la orienta marbordo de Kataro

Pli ol 300 specioj de sovaĝaj plantoj enestas en la duoninsulo.[23] Vegetaĵaro estas ekstreme malabunda en la hamada pejzaĝo pro la tre veter-ŝlifita grundo. Indiĝena specio de arbo, Vachellia tortilis (konata loke kiel 'samr'), kreskas en tiu habitato.[24] Ĝiaj adaptaj kapabloj al la dezertmedio igas ĝin unu el la plej oftaj formoj de vegetaĵaro en la lando.[23] Zygophyllum qatarense kaj lycium shawii ankaŭ estas adaptitaj por kreski en ĉi tiu pejzaĝo.[25]

Malprofundaj depresioj referitaj kiel 'rodat' konsistigas pli varian elekton de plantoj ĉar pluvakvofluo estas pli facile akumulita. Ziziphus nummularia preferas pli profundan grundon en tiu speco de habitato, dum la herbo cymbopogon parkeri troviĝas en pli malprofundaj grundoj. En la sudo de la duoninsulo, panicum turgidum kaj vachellia tortilis kreskas en la trablovataj grundoj.[25]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Casey, Paula; Peter Vine. (1992) The heritage of Qatar. Immel Publishing, p. 67–68. ISBN 9780907151500.
  2. Mammals database. Qatar e-nature. Alirita 21 februaro 2019.
  3. 3,0 3,1 Casey & Vine 1992, p. 103
  4. Arabian Goitered Gazelle (Reem). Al Waabra Wildlife Preservation. Alirita 13 majo 2015.
  5. Casey & Vine 1992, p. 104
  6. Human 'activities threaten local dugongs'. The Peninsula (1 decembro 2015). Arkivita el la originalo je 2016-01-02. Alirita 1 December 2015.
  7. 7,0 7,1 Frances Gillespie (27 septembro 2010). Qatar Wildlife. Oryx in-flight magazine. Arkivita el la originalo je 2016-01-02. Alirita 13 majo 2015.
  8. Golden Jackal in Qatar. Tribulus (1 januaro 2009). Arkivita el la originalo je 24 septembro 2015. Alirita 13 majo 2015.
  9. Casey & Vine 1992, p. 105
  10. Richer R, Al-Hemaidi A. (2013) On the presence and distribution of the Gulf sand gecko, Pseudoceramodactylus khobarensis Haas, 1957 (Reptilia: Squamata: Gekkonidae) in Qatar. QScience Connect
  11. Book sheds light on 215 common birds of Qatar. The Peninsula Qatar (8 januaro 2011). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 13 majo 2015.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Casey & Vine 1992, p. 89
  13. Ostrich. Oiseaux Birds. Alirita 14 majo 2015.
  14. Casey & Vine 1992, p. 94
  15. Cogălniceanu, Dan; Aurora Castilla, Aitor Valdeon, Alberto Gosa, Noora Al Jaidah, Ali Alkuwary, Essam aifelnasr, Paloma Mas, Renee Richer, Ahmad Amer Al Hemaidi (23 januaro 2014). “A preliminary report on the distribution of lizards in Qatar”, ZooKeys (373), p. 67–91. doi:10.3897/zookeys.373.5994. Alirita 13 majo 2015.. 
  16. The "Wild" Night Life of Qatar. Helen Ziegler & Associates. Alirita 14 majo 2015.
  17. List of Marine Fishes reported from Qatar.
  18. 18,0 18,1 Casey & Vine 1992, pp. 96–97
  19. Casey & Vine 1992, p. 101
  20. Casey & Vine 1992, p. 102
  21. Jassim Al Khayat (oktobro 2010). “First record of five terrestrial snails in the State of Qatar”, Turkish Journal of Zoology 34. doi:10.3906/zoo-0807-26. Alirita 14 majo 2015.. 
  22. M, Abdu R. A Preliminary List Of The Insect Fauna Of Qatar. Qatar University Science Journal (1985).
  23. 23,0 23,1 Casey & Vine 1992, p. 77
  24. Samr. Qatar e-nature. Arkivita el la originalo je 2015-05-18. Alirita 14 majo 2015.
  25. 25,0 25,1 Casey & Vine 1992, p. 78

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wildlife of Qatar en la angla Vikipedio.