Okcitana lingvo: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
 
=== 20-a jarcento ===
Samjare la [[politika maldekstro|"ruĝa" (maldekstrema)]] regiono [[LengadòcLangvedoko]] ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj <!-- kiuj? -->sentis kiel [[koloniismo]]. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la [[1-a Mondmilito|mondmilitaj]] tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje.
 
Tuj post la milito la Langvedokanoj [[Perbòsc]] kaj [[Estieu]] renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple ''o'' [u] disde ''ò'' [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan ''-a'' laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. [[Alibèrt]] al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en [[1935]]. En [[1945]] fondiĝis ''[[Institut d'Estudis Occitans]]'' en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema ''Felibritge''. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en [[Parizo]].
31

redaktoj

Navigada menuo