Provincoj de Pollando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2) (robota aldono de: sco:Voivodeships o Poland |
e r2.7.3rc2) (robota aldono de: tr:Polonya'nın voyvodalıkları |
||
Linio 217: | Linio 217: | ||
[[sk:Vojvodstvo (poľská administratívna jednotka)]] |
[[sk:Vojvodstvo (poľská administratívna jednotka)]] |
||
[[szl:Wojewůdztwo]] |
[[szl:Wojewůdztwo]] |
||
[[tr:Polonya'nın voyvodalıkları]] |
|||
[[vec:Vaivodai de la Polonia]] |
[[vec:Vaivodai de la Polonia]] |
||
[[zh:波兰省份]] |
[[zh:波兰省份]] |
Kiel registrite je 14:29, 19 okt. 2012
La Provincoj de Pollando (pole województwo, en Esperanto ankaŭ vojevodio) indikas areon kiu estas regata de estro nomata vojevodo. Nuntempe estas 16 provincoj de Pollando.
La vorto vojevodo devenas de la slava vorto voj-voda, kio signifas litere gvidanto de la armeo. Tiu titolo similas al la latindevena duko.
La malnova reĝlando Pollando havis vojevodiojn, sed ankaŭ la reĝoj de Moldavio kaj Valaĥio estis vojevodoj. La nomo Vojvodino de norda regiono en Serbio simple signifas vojevodio.
Provincoj de Pollando
La administra reformo (ekfunkciis la 1-an de januaro 1999) estas farita por krei 16 grandajn provincojn de la Eŭropa Unio. Pli frue la vojevodioj estis tro malfortaj por efektive uzi monhelpon kaj administri ilin.
Nuntempe en Pollando ekzistas:
kodo | provinco | provinca(j) ĉefurbo(j) |
grandeco km² |
loĝantaro (31.12.2007) |
flago | blazono |
---|---|---|---|---|---|---|
Malsuprasilezia (dolnośląskie) |
Vroclavo | 19 946,77 | 2 878 410 | |||
Kujavia-Pomeria (kujawsko-pomorskie) |
Bydgoszcz ¹ Toruń ² |
17 971,69 | 2 066 136 | |||
Lublina (lubelskie) |
Lublino | 25 122,50 | 2 166 213 | |||
Lubuŝa (lubuskie) |
Gorzów Wielkopolski ¹ Zielona Góra ² |
13 987,88 | 1 008 481 | |||
Lodza (łódzkie) |
Lodzo | 18 218,96 | 2 555 898 | |||
Malgrandpollanda (małopolskie) |
Krakovo | 15 182,79 | 3 279 036 | |||
Mazovia (mazowieckie) |
Varsovio | 35 558,14 | 5 188 488 | |||
Opola (opolskie) |
Opolo | 9 411,67 | 1 037 088 | |||
Ĉekarpata (podkarpackie) |
Rzeszów | 17 845,73 | 2 097 338 | |||
Podlaĥia (podlaskie) |
Bjalistoko | 20 187,01 | 1 192 660 | |||
Pomeria (pomorskie) |
Gdansko | 18 310,22 | 2 210 920 | |||
Silezia (śląskie) |
Katowice | 12 333,51 | 4 654 115 | |||
Sanktakruca (świętokrzyskie) |
Kielce | 11 710,20 | 1 275 550 | Dosiero:POL wojewodztwo świętokrzyskie flag.svg | ||
Varmia-Mazuria (warmińsko-mazurskie) |
Olŝtino | 24 173,32 | 1 426 155 | |||
Grandpollanda (wielkopolskie) |
Poznano | 29 826,51 | 3 386 882 | |||
Okcidentpomeria (zachodniopomorskie) |
Szczecin | 22 892,48 | 1 692 271 |
(¹) – sidejo de provincestro, (²) – sidejo de provinca deputitaro (sejmik) |
Vidu ankaŭ
- la kodojn laŭ normo ISO 3166-2 pri Pollando
- Komunumo (Pollando), Distrikto (Pollando)
- Departemento (Francio, Hungario)
- Federacia lando (Germanio, Aŭstrio)
- Grafejo (Unuiĝinta Reĝlando)
- Kantono (Svislando)
- Oblasto (Belarusio, Bulgario, Kirgizio, Rusio, Ukrainio)
|
|