UK 2002: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
22 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
{{Unua}}
{{Informkesto renkontiĝo}}
[[Dosiero:UK 2002.gif|dekstra]]
En [[2002]], la '''87-a [[Universala Kongreso de Esperanto]]''' inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto okazis en [[Fortalezo]], [[Brazilo]]. Aliĝis 1484 kongresanoj. La kongresa temo estis "Diverseco: ŝanco, ne minaco".
 
=== Loka komitato= ==
 
* Prezidanto, [[Wandemberg Ribeiro Morais]]
* Vicprezidanto, Prof. [[Paulo Amorim Cardoso]]
* Loĝado, Cláudio Lacerda Moura Brasil
 
=== Okazaĵoj= ==
 
La preparaj laboroj komenciĝis en [[1999]], kiam la tiama prezidanto de [[Brazila Esperanto-Ligo]], [[Osvaldo Pires de Holanda]], kune kun S-ro [[Osmo Buller]], direktoro de [[UEA]], [[Maria Delza Macabu Jesus]] kaj la paro Ledon (Gilbert kaj Symilde) vojaĝis de [[São Paulo]] al [[Fortaleza]]. Tie ili estis akceptitaj de komisiono da esperantistoj en la flughaveno, sub la gvido de [[Wandemberg Ribeiro Morais]], prezidanto de [[Cearaa Esperanto-Asocio]] kaj kunlaboro de granda nombro da elstaraj personoj, inter kiuj estas Prof-ro [[Paulo Amorim Cardoso]], [[Michelson Sávio Herbster Moura]] kaj [[Tarcísio José de Lima]]. La loka esperantista komisiono poste kondukis la gastojn de BEL kaj UEA ĝis la subŝtata turisma departemento, kie la direktoro, d-ino [[Anya Ribeiro]], informis ilin pri kapablo de la urbo gastigi ĝis dek kvin mil personojn. Poste, ŝi kondukis lin por promenado en [[helikoptero]] super la urbo. Krom tio, ŝi montris al la esperantista grupo la du grandajn kongresajn centrojn; la malganda kun mil sidlokoj kaj la pli granda kun tri mil. La esperantista karavano estis gastigita en la kvinstela hotelo "Caesar Park" koste de la subŝtatestro.
 
Du gravaj esperantistoj de Fortaleza ricevis [[omaĝo]]n de la Kongreso: S-ino [[Lúcia Dummar]], kiu reprezentis la pionirecon de la disvastigado de [[Esperanto]] en [[Ceará]] kaj Prof-ro [[Paulo Amorim Cardoso]], kiu instruis Esperanton dum 28 jaroj en la Federacia Universitato de Ceará. Oni diras, ke preskaŭ ĉiuj esperantistoj de Ceará estis lernantoj de Paulo Amorim Cardoso.
 
==== Prezentitaj teatraĵoj== ==
*''[[Amo per Proverboj]]'' de [[Artur Azevedo|Arturo Azevedo]], prezentita de [[Saša Pilipović]], [[Vida Jerman]]
*''[[La domo kiu timigis]]'' de [[Leandro Dourado]], reĝisorita de [[Eliane GAUZE]] kun koregrafio de [[Ingried Muller]], tradukado Esperanten de [[Carlos Eduardo de Oliveira]] kaj [[Neusa Priscotin Mendes]] (MiMa)
 
== Eksteraj ligiloj ==
===Oficiala retejo===
* http://www.uea.org/kongresoj/uk_2002.html <BR>
* http://uea.org/bildoj/uk2002/omar.gif
 
{{UK2000}}
{{Unua}}
 
[[Kategorio:Universala Kongreso de Esperanto|02 2002]]

Navigada menuo