Sardio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Rdelre (diskuto | kontribuoj) |
Rdelre (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 48: | Linio 48: | ||
|| 3 || [[Quartu Sant'Elena]] || <small>[[Provinco de Cagliari]] || 71 000 loĝ. |
|| 3 || [[Quartu Sant'Elena]] || <small>[[Provinco de Cagliari]] || 71 000 loĝ. |
||
|- |
|- |
||
|| 4 || [[Olbia]] || <small>[[Provinco de |
|| 4 || [[Olbia]] || <small>[[Provinco de Sassari]] || 60 000 loĝ. |
||
|} |
|} |
||
Kiel registrite je 14:08, 18 mar. 2019
Sardio | |
itale Sardegna | |
Flago | Blazono |
insulo • regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | SAR |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 24 100 km² |
Ĉefurbo: | Cagliari |
Loĝantaro: | (2018) 1 640 717 loĝ. |
Loĝdenso: | 68 loĝ./km² |
Provincoj: | Cagliari, Carbonia-Iglesias , Medio Campidano , Nuoro, Ogliastra, Olbia-Tempio, Oristano, Sassari |
Komunumoj: | listo de 377 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 20 |
Prezidanto: | Christian Solinas 2019-02-24 |
Retejo: | oficiala paĝo |
Sardio aŭ Sardujo (sarde Sardigna aŭ Sardinna; itale Sardegna [saDEnja]) estas la dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Italio. Krom la itala tie parolatas la sarda lingvo. Ekzistas ankaŭ lingvaj malplimultoj kataluna, en kaj apud Alghero, kaj ĝenova, en Carloforte.
Geografio
Fizika geografio
Sardio havas surfacon 24 100 km² kaj estas la tria regiono post Sicilio kaj Piemonto pri plivastiĝo. Sen la apudaj insuletoj, kiuj ankaŭ estas parto de la regiono, la surfaco nur de la insulo Sardio estas 23 813 km² (dua loko el la mediteraneaj insuloj).
La teritorio konsistas el montoj kaj montetoj por la 80%, dume el ebenaĵoj por la 18,5%. La plej alta monto estas en montaro Gennargentu (Punta La Marmora, 1834m); la plej vasta ebenaĵo estas Campidano.
La plej gravaj riveroj estas Tirso, Flumendosa kaj Coghinas.
La marbordoj etendiĝas por 1897 km kaj estas plejparte altaj kaj rokaj.
Sardio ankaŭ estas ĉirkaûata de multnombraj insuletoj, el kiuj la plej vasta estas Sankta Antioko (ĉ. 109 km²).
Klimato
La mediteranea klimato karakterizas Sardion. La urboj apude de maro ĝuas mildajn vintrojn, dume la someraj estas varmaj kaj sekaj, sed mildigata de maraj brizoj. Eĉ en la ebenaj internaj zonoj, la klimato estas mediteranea, kvankam la vintroj estas pli severaj kaj la someraj estas pli varmaj. En la centraj zonoj, la klimato registras intensajn termikajn variadojn, kun temperaturoj de -10 °C vintre, ĝis +41 °C somere. En la montaj masivoj neĝas kun temperaturo êc sub nulo, sed somere estas malvarmete ĉefe nokte. La precipitajoj estas neregulaj kaj sin koncentras de oktobro ĝis aprilo. La neĝo estas ofta super 500-600 m, ekstreme abunda super 1000 m.
Homa geografio
La loĝantoj estas 1,64 milionoj, kun demografia denso 68 loğantoj en km².
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj (ĝisdatigo: 2018).
1 | Cagliari | Provinco de Cagliari | 154 000 loĝ. |
2 | Sassari | Provinco de Sassari | 127 000 loĝ. |
3 | Quartu Sant'Elena | Provinco de Cagliari | 71 000 loĝ. |
4 | Olbia | Provinco de Sassari | 60 000 loĝ. |
Historio
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de la regiona registaro
- Arkeologio kaj mallonga historio de Sardio
- Tipaj tradiciaj vestoj de Sardio
|