Instruado de lingvoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
Iuj famaj [[Poligloto|poliglotoj]] kiel ekzemple [[Benny Lewis]], kiu ankaŭ jam instruis [[Esperanto|Esperanton]], klopodas peri sian propran lernstrategion, sed kutime iliaj rekomendoj por lerni lingvojn ne funkcias por plejmulte de homoj, ĉar la konsilo kutime rilatas al pasiva lernado<ref name=":0" />. Laŭ Zilberman, alila poligloto kaj la fondinto de ''Language Bridge Technology'' (lingva ponto-teknologio) al la angla, kies reala pasio estas lingvoj, poligloto estas iu kiu flue parolas pli ol dek lingvojn. |
Iuj famaj [[Poligloto|poliglotoj]] kiel ekzemple [[Benny Lewis]], kiu ankaŭ jam instruis [[Esperanto|Esperanton]], klopodas peri sian propran lernstrategion, sed kutime iliaj rekomendoj por lerni lingvojn ne funkcias por plejmulte de homoj, ĉar la konsilo kutime rilatas al pasiva lernado<ref name=":0" />. Laŭ Zilberman, alila poligloto kaj la fondinto de ''Language Bridge Technology'' (lingva ponto-teknologio) al la angla, kies reala pasio estas lingvoj, poligloto estas iu kiu flue parolas pli ol dek lingvojn. |
||
Nur 5 elcento de la homoj sur la planedo havas la kapablon facile lerni lingvojn kaj eble ankaŭ nur 5 elcento interesiĝas pri lingvoj<ref name=":0">Dimitris Polychronopoulos, [http://www.latg.org/2016/09/fans-and-professionals-value-of-language-learning.html/ Fans and professionals discuss the value of language learning] (fanoj kaj profesiuloj diskutas la valoron de lingvolernado), altg.org, 11a septembro 2016</ref>. |
Nur 5 elcento de la homoj sur la planedo havas la kapablon facile lerni lingvojn kaj eble ankaŭ nur 5 elcento interesiĝas pri lingvoj<ref name=":0">Dimitris Polychronopoulos, [http://www.latg.org/2016/09/fans-and-professionals-value-of-language-learning.html/ Fans and professionals discuss the value of language learning] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20160915112423/http://www.latg.org/2016/09/fans-and-professionals-value-of-language-learning.html/ |date=2016-09-15 }} (fanoj kaj profesiuloj diskutas la valoron de lingvolernado), altg.org, 11a septembro 2016</ref>. |
||
== Bibliografio == |
== Bibliografio == |
Kiel registrite je 07:10, 13 aŭg. 2021
Instruado de lingvoj au lingvo-edukado estas la aro de teknikoj kaj praktiko de instruado kaj lernado de fremda aŭ dua lingvo. Ĝi estas ĉefe branĉo de aplikata lingvistiko.
Neceso de lernado de aliaj lingvoj
Kreskanta tutmondiĝo kreis pli grandan bezonon en la kampo de komunikado kaj en la profesia vivo de multegaj personoj komuniki en aliaj lingvoj. La uzado de komunaj lingvoj estas necesaj en areoj kiaj komerco, turismo, internaciaj rilatoj, teknologio, amaskomunikiloj kaj scienco. Multaj landoj kiaj Koreio (Kim Yeong-seo, 2009), Japanio (Kubota, 1998) kaj Ĉinio (Kirkpatrick & Zhichang, 2002) konsideras lingvo-edukajn politikojn por instrui almenaŭ unu eksterlandan lingvon ĉe la niveloj de baza kaj meza lernejo. Tamen, kelkaj landoj kiaj Barato, Singapuro, Malajzio, Pakistano, kaj Filipinoj uzas duan oficialan lingvon en ties administracio. Laŭ Gao (2010), Ĉinio farus enormajn klopodojn por la instruado de eksterlandaj lingvoj, ĉefe de la angla.
Lernstrategioj
Ekzistas multaj strategioj kaj por lerni kaj por instrui, kiuj diferencas ankoraŭfoje laŭlande kaj laŭ lernantaro. Ĉefe gravas investi regule tempon por lerni kaj praktiki [1].
UNIcert estas eŭropa lingva eduksistemo komuna al multaj universitatoj, kiu baziĝas sur la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER).
Memlernado kaj interretaj kursoj
Krom la klasikaj instruiloj kiel libroj, diskoj ktp., nuntempe la plej diversajn lingvojn en la mondo oni pli kaj pli lernas per la reto. Unu el la plej famaj retaj kursoj por Esperanto ekzemple disvastiĝas per DuoLingo.
Ankaŭ Goethe-Verlag ofertas lingvo-projekton por alkuraĝi homojn tra la tuta mondo lerni aliajn lingvojn, ankaŭ Esperanton, por tiele akceli interkompreniĝon kaj interkonatiĝon kun aliaj kulturoj pere de lingvolernado. Ĝia metodo 'Book2' korespondas al la niveloj A1 kaj A2 kaj tial taŭgas por ĉiuj lernantoj, instruante la bazan vorttrezoron[1].
Kritiko
Iuj famaj poliglotoj kiel ekzemple Benny Lewis, kiu ankaŭ jam instruis Esperanton, klopodas peri sian propran lernstrategion, sed kutime iliaj rekomendoj por lerni lingvojn ne funkcias por plejmulte de homoj, ĉar la konsilo kutime rilatas al pasiva lernado[1]. Laŭ Zilberman, alila poligloto kaj la fondinto de Language Bridge Technology (lingva ponto-teknologio) al la angla, kies reala pasio estas lingvoj, poligloto estas iu kiu flue parolas pli ol dek lingvojn.
Nur 5 elcento de la homoj sur la planedo havas la kapablon facile lerni lingvojn kaj eble ankaŭ nur 5 elcento interesiĝas pri lingvoj[1].
Bibliografio
Gao, Xuesong (Andy). (2010). Strategic Language Learning. Multilingual Matters:Canada, 2010
Paolo E. Balboni, Le sfide di Babele. Insegnare le lingue nelle società complesse, Torino, Utet, 2002
Erik Gunnemark & Amorey Gethin, The Art and Science of Learning Languages. eld. Intellect Books, Oksfordo, ISBN 1-871516-48-X; 1996 (ekzistas rusa traduko (translit.) "Iskusstvo izuchat yazyki", eld. Tessa, Sankt-Peterburgo, 2001 kaj kaj sveda traduko "Konsten att lära sig språk", ISBN 91-630-3989-3).
Vidu ankaŭ
Metodaro kaj principaro de lingvolernado laŭ Kató Lomb
Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER).
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Dimitris Polychronopoulos, Fans and professionals discuss the value of language learning Arkivigite je 2016-09-15 per la retarkivo Wayback Machine (fanoj kaj profesiuloj diskutas la valoron de lingvolernado), altg.org, 11a septembro 2016