Palatalo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Oryanw (diskuto | kontribuoj) e implozivo->injektivo (laŭ PIV) |
YonaBot (diskuto | kontribuoj) e robot Modifying: no:Palataler |
||
Linio 106: | Linio 106: | ||
[[ja:硬口蓋音]] |
[[ja:硬口蓋音]] |
||
[[ko:경구개음]] |
[[ko:경구개음]] |
||
[[no: |
[[no:Palataler]] |
||
[[pl:Spółgłoska podniebienna]] |
[[pl:Spółgłoska podniebienna]] |
||
[[ro:Consoană palatală]] |
[[ro:Consoană palatală]] |
Kiel registrite je 18:46, 23 jun. 2007
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Palataloj, palatalaj konsonantoj, aŭ palataj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la korpo de la lango levita kontraŭ la dura palato (la meza parto de la plafono de la buŝo).
Konsonantoj kun la pinto de la lango kurbigita dorsen kontraŭ la palaton nomiĝas retrofleksoj.
Komunaj palataloj
La plej komuna speco de palatala konsonanto estas la treege komuna alproksimanto j, kiu kalkuliĝas entute, inter la dek plaj oftaj sonoj inter la lingvoj de la mondo. La nazalo ɲ ankaŭ oftas, troviĝante en po ĉirkaj 35 elcento de la lingvoj de la mondo[1], en la plejo el kiuj ĝia respektiva obstrukcanto estas ne la plozivo c, sed la afrikato [[senvoĉa postalveolara afrikato|tʃ]]. Nur malmultaj lingvoj en norda Eŭrazio, la Amerikoj, kaj centra Afriko faras kontraston inter palatalaj plozivoj kaj postalveolaraj afrikatoj - la solaj bone konataj estas la hungara kaj la albana.
Notacia atentigo
Zorgu: la signoj de la IFA <c, ɟ> estas ofte uzataj, ne por palatalaj haltoj, sed por la palataligitaj velaraj haltoj [kʲ, ɡʲ], aŭ la palatalaj afrikatoj [c͡ç, ɟ͡ʝ], aŭ la alveolo-palatalaj afrikatoj [t͡ɕ, d͡ʑ], aŭ eĉ la postalveolaraj afrikatoj [t͡ʃ, d͡ʒ]. Tio estas malnova tradicio en la IFA. Veraj palatalaj haltoj relative malkomunas, do estas bona ideo certiĝi pri la prononco kiam ajn oni vidas iun <c, ɟ> en la transskribo de ia lingvo.
Palatigo
Konsonantoj kun aliaj primaraj artikulacioj povas esti palataligitaj, tio estas, akompanataj de la levado de la langa surfaco al la dura palato. Ekzemple, la angla [ʃ] (literumita sh) havas tian palatalan komponenton, kvankam ĝia primara artikulacio engaĝas la pinton de la lingo kaj la supran gingivon (tiu tipo de artikulacio nomiĝas palato-alveolara).
IFA
La palatalaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
palatala nazalo | Franca | agneau | [aɲo] | ŝafido | |
senvoĉa palatala plozivo | Hungara | hattyú | [hɒcːuː] | cigno | |
voĉa palatala plozivo | Margi | ɟaɗí | [ɟaɗí] | hump of a bovino | |
senvoĉa palatala frikativo | Germana | nicht | [nɪçt] | ne | |
voĉa palatala frikativo | Hispana | yema | [ʝema] | ovo-flavo | |
palatala alproksimanto | Angla | yes | [jɛs] | jes | |
laterala palatala alproximanto | Itala | gli | [ʎi] | la (maskla pluralo) | |
voĉa palatala injektivo | Svahila | hujambo | [huʄambo] | saluton |
Piednotoj
- ↑ Ian Maddieson (kun ĉapitro kontribuita de Sandra Ferrari Disner); Patterns of sounds; Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3