Historia Naturalis Brasiliae: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
142857 (diskuto | kontribuoj)
e „posta“ kiel adjektivo, ĉar ne ekzistas „posteo“ (kaj „postea“ ekzistas nur ĉe Interlingvo!).
Linio 55: Linio 55:


===Libro 2-a: Pri la malsanoj endemiaj kaj oftaj en Brazilo===
===Libro 2-a: Pri la malsanoj endemiaj kaj oftaj en Brazilo===
[[Dosiero:Historia-Naturalis-Brasiliae.jpg|thumb|220px|Postea versio, kun kolora ilustraĵo.]]
[[Dosiero:Historia-Naturalis-Brasiliae.jpg|thumb|220px|Posta versio, kun kolora ilustraĵo.]]
La dua libro komenciĝas per prezento de la medicinaj artoj de la indiĝenoj:
La dua libro komenciĝas per prezento de la medicinaj artoj de la indiĝenoj:
::''(...) ĉar, kiel ni tion devas konfesi, la bazoj de pluraj artoj venis al ni de la brutoj mem (kiujn la naturo, tiu bona patrino, ne volis senhavigi precipe rilate al tiu natura arto kuraci malsanojn)''.
::''(...) ĉar, kiel ni tion devas konfesi, la bazoj de pluraj artoj venis al ni de la brutoj mem (kiujn la naturo, tiu bona patrino, ne volis senhavigi precipe rilate al tiu natura arto kuraci malsanojn)''.
Linio 125: Linio 125:


==Graveco==
==Graveco==
Tiu verko estis la unua priskribinta kaj la [[faŭno]]n kaj la [[flaŭro]]n de Brazilo, servanta kiel [[referenco]] kaj influanta posteajn sciencajn laborojn, kia tiu de [[Linnaeus]], en ties ''Systema Naturae''<ref>[http://www.scielo.br/scielo.php?pid=S0104-59702002000100009&script=sci_arttext&tlng= Obras raras da Biblioteca do Instituto Manguinhos], BORTOLETTO, Maria Élide. ''Casa de Oswaldo Cruz'', 2007, pesquisado em 15 de setembro de 2007, 16:12 (portugallingve)</ref>.
Tiu verko estis la unua priskribinta kaj la [[faŭno]]n kaj la [[flaŭro]]n de Brazilo, servanta kiel [[referenco]] kaj influanta postajn sciencajn laborojn, kia tiu de [[Linnaeus]], en ties ''Systema Naturae''<ref>[http://www.scielo.br/scielo.php?pid=S0104-59702002000100009&script=sci_arttext&tlng= Obras raras da Biblioteca do Instituto Manguinhos], BORTOLETTO, Maria Élide. ''Casa de Oswaldo Cruz'', 2007, pesquisado em 15 de setembro de 2007, 16:12 (portugallingve)</ref>.


==Tradukoj==
==Tradukoj==

Kiel registrite je 11:15, 11 okt. 2008

Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <

Kovrilo de Historia Naturalis Brasiliae.

Historia Naturalis Brasiliae, originale verkita en Latino, estas la unua medicina libro traktanta pri Brazilo, publikigita en 1648, farita de la nederlandano Vilhelmo Piso, parte surbaze de rimarkoj faritaj de la germano Georg Marggraf kaj aliaj. Kvankam la libro tute temas pri Brazilo, la aŭtoro verdire pritraktas nur la marbordan zonon de la brazila nordorienta regiono, tiam okupita de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio.

La libro estis eldonita laŭ sia frontpaĝo en Lugdun. Batavorum : Apud Franciscum Hackium; et Amstelodami : Apud Lud. Elzevirium, en kiu "Lungdun." estas mallongigo de Lungdunum, la latina nomo por la franca urbo Liono, kaj Amstelodami, la latina nomo por la nederlanda urbo Amsterdamo. F. Hackium kaj L. Elzevirium do verŝajne estis la eldonintoj de la verko en tiuj urboj.

La originalo konsistas el unu sola volumo, longa 40 centimetrojn, kaj ĝia kompleta titolo, kun subtitolo, estas: Historia naturalis Brasiliae ... : in qua non tantum plantae et animalia, sed et indigenarum morbi, ingenia et mores describuntur et iconibus supra quingentas illustrantur.

La unuan eldonon de tiu verko la aŭtoro dediĉis al la Grafo Johann Moritz von Nassau-Siegen, tamen la verkon mem li dediĉis al la Princo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau.

Librenhavo

Historia Naturalis Brasiliae estas dividita je du partoj. La unuan, nome De Medicina Brasiliensi, verkis Vilhelmo Piso mem. La dua, nome Historia rerum naturalium Brasiliae, konsistas el tekstoj de Georg Marggraf kaj aliaj aŭtoroj, inter ili Gralitzio kaj Joannes de Laet.

La unua parto, De Medicina Brasiliensi, estas subdividita je kvar libroj, titolitaj kiel jene:

La dua parto, Historia rerum naturalium Brasiliae, konsistas el ok libroj, kiuj traktas pri la jenaj temoj:

Ĉi tiun lastan libron verkis Joannes de Laet, kiu traktas etnografiajn kaj lingvistikajn trajtojn de tiu brazila regiono. Ĝian verkadon helpegis la tupia vortaro farita de José de Anchieta.

Dediĉo

Kvankam la verko estas oferita al la Grafo de Nassau-Siegen, ĝi verdire estas dediĉita al la Princo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau, kiu permesis ĝian publikigon. Al li Piso parolas:

Vi estas niaj delicoj; gviditaj de viaj prauloj, ni konsistigis tiun Provincon, kien la navigacio per si mem estas grandioza laboro; kaj tiuj maroj, kiuj estis nur minaco fera kaj mortiga, tiel ni ilin navigacios, por ke ĝi ne nur nin riĉigu per donacoj el oro kaj valorplenaj varoj, sed ankaŭ donu solidan ekzistecon al la vivo de niaj korpoj.

En la antaŭparolo al la legantoj Piso rememorigas la laborojn de sia kolego Marggraf, kie li informas, ke tiu vaste kontribuis dum sia libertempo en la rigardado de la naturo; tie li ankaŭ diras, ke la laborojn pri geografio, astronomio kaj natura historio parte faris la germana matematikisto Gralitzio; tial, ke ambaŭ jam estis mortintaj dum la verka publikigo. Pri la kampo de la Natura Historio aŭ Natura Scienco, nome la tiama studo de la naturo ĉirkaŭ la homoj, rigarditaj per la kondiĉo de naturaj bestoj, ankaŭ kontribuis per rimarkoj fizikaj, ĥemiaj, astronomiaj, geologiaj kaj biologiaj, Joannes de Laet, ankaŭ tiam forpasinta.

Piso diras:

Kaj por ke oni donacu al la cindroj de la forpasintoj la meritajn premiojn, mi volis, ke iliaj postmortaj verkoj ne miksiĝu, sed aldoniĝu al miaj traktatoj.

Libro 1-a: Pri la aero, la akvoj kaj la lokoj de Brazilo

Frontpaĝo.
Brazilo, certe la plej valorplena parto de la tuta Ameriko, se proksime konsiderata, ekstras ĉefe pro sia agrabla kaj saniga karaktero, tiom ke ĝi konkuras en justa komparo kun Eŭropo kaj Azio pri la indulgemeco de la aeroj kaj de la akvoj.

Jam en tiu unua libro, la laŭdado al la sanpleneco de la brazila lando kvazaŭ atingas la eŭropan imagopovon pri tiu ideala loko, alie oni ne eksplikus la egan volon konkeri tiun teron kaj la elspezojn tiam faritajn kaj ankaŭ la propran tenadon de tiu konkero, ĉiam kun klara indiko pri la ecoj pluvivigaj kaj rejunigaj de Brazilo:

(...) la geloĝantoj frue atingas la puberecon kaj malfrue maljuniĝas; pro tio ili transpasas cent jarojn da vivo kaj ĝuas verdan kaj longan maljunaĝon, ne nur la brazilaj, sed ankaŭ la eŭropanoj.

La libro plie informas pri la manko de aŭtuno kaj vintro kaj ankaŭ de tertremoj. Ĝi registras la provon malsukcesan antaŭ la sklavigo de la indiĝenaj gentoj kaj iujn el ties moroj, tute strangaj kaj malsamaj rilate al tiu de la aliaj popoloj (la eŭropanoj kaj azianoj):

Ili tre emas al danco kaj al trinkaĵo kaj ignoras regulajn tempojn por manĝado.

La kanibalismo estas rigardata kiel kutima ago, kaj la morto donita al la malsanuloj, kiam fiaskas ĉiuj provoj resanigi, estas tiel registrita:

(...) per komuna konsento, kvazaŭ pro rezigno pri la resanigo, ili feroce mortigas la malsanulon per klaboj el ligno, kaj intergratulas unuj la aliajn, eĉ la malsanulon, pro tio, ke li permesis al si mem morti virkuraĝe kaj tiel ĉerpi la suferojn el la koron de ĉiuj. Pro tio ili sin trovas ĝojaj, eĉ dum la momento de la morto. Kaj kun aplaŭdo ne pli malgranda ol tiu kontraŭ la mortinta parenco, ili ekscitiĝas kontraŭ la venkita malamiko.

Tiu unua libro ankaŭ parolas pri la nutraĵoj, la klimato, la akvoj, la fiŝoj kaj aliaj aĵoj rilataj al manĝado kaj traktas ankaŭ pri kiel procedi por teni la sanon dum manĝado en tiu regiono tiam malkonata de la plimulto de la eŭropanoj.

Rekomendoj propraj por la loka klimato, kiaj eviti dormi sen satmanĝi kaj ankaŭ ofte manĝi citrajn fruktojn, abundaj en tiu tero, naskis la proverbon "ne eniras kuracisto en hejmojn, kies salono havas oranĝajn ŝelojn".

Libro 2-a: Pri la malsanoj endemiaj kaj oftaj en Brazilo

Posta versio, kun kolora ilustraĵo.

La dua libro komenciĝas per prezento de la medicinaj artoj de la indiĝenoj:

(...) ĉar, kiel ni tion devas konfesi, la bazoj de pluraj artoj venis al ni de la brutoj mem (kiujn la naturo, tiu bona patrino, ne volis senhavigi precipe rilate al tiu natura arto kuraci malsanojn).

Tiu libro havas 22 ĉapitrojn, nome:

Ĉiu el tiuj malsanoj estas konsideritaj laŭ sia evoluo, organismaj reagoj, flegmetodoj kaj efektoj. Interesas rimarki, ke la lasta ĉapitro traktas i.a. pri malsano tiam apartenanta nur al Brazilo, la "pied-besto" (Tunga penetrans), tipo de pulo, kiu atakas "precipe kaj prefere tiujn, kiuj iras nudpiede kaj iradas sur sablaj grundoj". Ĝi ankaŭ parolas pri vespoj kaj moscitoj, tipo de moskito, pri kiu la aŭtoro registras tion, ke li estis atakita, sekve ke "niaj vizaĝoj ŝvelis, pleniĝis de ulceretoj kaj ruĝiĝis, tiom ke niaj amikoj ne povis rekoni nin".

Libro 3-a: Pri la venenoj kaj ties kontraŭvenenoj

Surukukuo
Surukukuo
Boigvasuo
Boigvasuo
Ĵararako
Ĵararako

La tria libro de Historia Naturalis Brasilae komencigas la ilustritan parton de la verko, per naŭ bildoj. En tiu libro Piso traktas pri venenoj kaj registras ties uzon kiel armilon por mortigi malamikojn. Li ankaŭ rakontas, ke ofte sklavoj per ili memmortigis:

La sklavoj, venintaj de Afriko al ĉi tie, kiam ne sukcesis la teruran taskon finigi la vivon de siaj sinjoroj, antaŭ la nekapablo toleri la malfacilegan juĝon de la sklaveco, malsato kaj aliaj suferoj, uzis tiun solan rimedon por libereco, al neniu neebla. Per la veneno trovata ĉie, ili feroce agas kontraŭ si mem, kontentaj pro tio, ke ili rezignas la vivon kaj sin liberigas de sinjoroj severaj pli ol kiom la justeco.

Piso ankaŭ analizas la venenecon de plantaĵoj, kia la manjoko, kaj proponas, ke por ĉiu venena substanco estu iu responda kontraŭveneno. Plue li registras, ke iuj bestoj estas en Brazilo venenoportantaj, dum antaŭe oni ilin ne pensis tiaj, kiel ekzemple bufoj kaj ranoj.

Li enlistigas diversajn speciojn de serpentoj kaj prezentas por ĉiu el ili la nomon per kiu oni ilin konas inter portugaloj kaj indianoj, kun klara prefero al la maniero indiana. Tiel li parolas pri la jararaca (botropo):

Mallonga, tiu serpento malofte transpasas la longon de duona ulno (...). Ties venena pikmordo ne prezentas malpli gravajn sintomojn ol tiuj de la pikmordoj de aliaj serpentoj, krom tio, ke ĝia veneno konsumas la vivon malrapide kaj kaŝe. Post la pikmordo, oni tiras el la serpento la haŭton, la voston, la kapon kaj la viscerojn, kaj ĝin kuiras en akvo kun radikoj de iurupeba, salo, oleo, poreo, aneto kaj similaj spicaĵoj. La pikmordito ĝin manĝas, kaj tio kutimas esti al li tre helpema. Sed oni rimarku, ke super ĉio pli utilas la caatia, prave nomata "herbo de la serpentoj"; uzata ekstere kaj interne ĝi facile kuracas la pikmordon de tiu kaj aliaj serpentoj (...).
La bufo kururuo, unu el la plej venenaj bestoj laŭ Piso.

En tiu libro Piso faras kuriozan priskribon de la meduzofizalio, kiun li nomas per la indiana vorto moucicu. Li registras, ke li mem suferis la atakon de tiu besto, kies lezon li kuracis per ekstrakto de nuksoj de akaĵuo.

El la bestoj pli venenaj registritaj estas la bufo cururu, kiu havas organoj veneno-ekskreciantaj:

El la venenoj pli detruipovaj estas tiu de la cururu, monstra kaj ŝvela bufo (...), kiu infektas ĉiel ajn: kaj ekstere, per urino kaj salivo, kaj plej malbonege, per manĝado de ties sango aŭ galo.

Laŭ Piso, el la cururu oni ekstraktas povegan venenon, kiu ofte estas kaŝe uzita de la "kruelegaj barbaroj".

La libro fine ankaŭ parolas pri pliaj venenaj plantaĵoj, fiŝoj kaj insektoj kaj pri ties respondaj eblaj kontraŭvenenoj kaj flegmetodoj.

Libro 4-a: Pri la ecoj de la plantaĵoj

Same riĉe ilustrita, tiu ero de la verko traktas la kulturojn taŭgajn al la brazilaj teroj, kaj elstarigas la temon sukero, tiam la plej valora riĉaĵo de Brazilo.

Nuntempe oni vidas ĉi tie multe da tiaj sukerfabrikoj, kaj de portugaloj, kaj de nerderlandanoj. Ne estas aliaj produktaĵoj en tiu lando, kiuj donas pli da gajno al ŝakristoj. Ĉar alitempe sukero de la tuta Brazilo antingadis unu milionon da aroboj, ĉiujare alportita al Eŭropo kaj vendita kun certega profito.
La sukerkano muelata en sukerfabriko

Tiu 4-a libro larĝe priskribras la plantadon de sukerkano kaj preparon de sukero el la sukerkana likvaĵo.

Ĝi estas la plej ampleksa parto de la tuta verko kaj enhavas 104 ĉapitrojn kaj 110 bildojn. La ĉefaj plantaĵoj kun ia interesa uzo aperas en la libro, kelkaj kun tiutempa scienca nomo aŭ kun terminoj en indiĝenaj lingvoj (iuj skribitaj mise aŭ kun tipografiaj misaĵoj): manjoko, sovaĝa mielo, copaíba, cabureíba, acajá, icicariba, ietaíba, palmoj, skino, urucu, umbu, murici, ananaso k.a. estas inter la studataj specioj.

Pri la specio manacá, ekz-e, estis registrite, ke ĝiaj radikoj havas medicinan uzon, kvankam limigatan al sufiĉe dikaj homoj, pro ĝia fortega efekto. La libro aldone traktas ĝian ornaman valoron:

Ĝi kuŝigas etajn florojn, el kiuj unuj montras brilan bluemon kaj aliaj, neĝeman (kio estas des pli bela, ĉar ju pli malofta). Oni ĝin trovas bele florplenan kaj tre viglan en januaro, kiu simile al narciso, etendas al la tuta arbaro sian florodoron.

Graveco

Tiu verko estis la unua priskribinta kaj la faŭnon kaj la flaŭron de Brazilo, servanta kiel referenco kaj influanta postajn sciencajn laborojn, kia tiu de Linnaeus, en ties Systema Naturae[1].

Tradukoj

La verkon tradukis en la portugalan José Procópio de Magalhães, en 1942, sub la titolo História Natural do Brasil. Ankoraŭ ne aperis tradukon en Esperanton.

Referencoj

  1. Obras raras da Biblioteca do Instituto Manguinhos, BORTOLETTO, Maria Élide. Casa de Oswaldo Cruz, 2007, pesquisado em 15 de setembro de 2007, 16:12 (portugallingve)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara