Aviceno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
2 ligiloj (mencias astronomiajn observojn)
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.
Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.


Aviceno influis la penson de la Okcidento per [[Ibn-Ruŝd]] kaj [[Tomaso de Akvino]].
Aviceno influis la penson de la Okcidento per [[Ibn-Ruŝd]] kaj [[Tomaso de Akvino]].

==Filozofia pansado de Aviceno==

Pli detale jen esecaj tezoj de la filozofio de Aviceno:
*La pura potenco (nura ebleco) estas la materio, kaj la ''pura ago (faktiteco)'' (latine: ''actus'', kompleta perfekteco) estas Dio.
*La ekziston de Dio pruvas ĝuste tio, ke nur Li estas nepra (ĉar absoluta), ĉio alia estas kontigenta (ĉar relativa).
*Dio estas nepre unu.
*Ĉio dependas de Dio kaj ekzistas per Dio, kiu estas eterna.
*De Dio devenas la Mondaracio, kiel la unua movanto.
*La kreado estas plurgrada, produktanta la t.n. aktivan intelekton.
*La tempo kaj la moviĝo estas senĉesaj - senfinaj potence.
*La homo havas pasivan (ricevan) intelekton, kaj lia celo estas unuiĝi kun la aktiva intelekto, kaj per tiu kun Dio.

Se per la kristana Eŭropo, Islamo prezentis danĝeran defion en diversaj kampoj... milite, politike, filozofie, religie, science... en filozofio la defio ekmalaperis en la epoko de la Skolastikuloj, ĉefe kun Alberto la Granda kaj Sankta [[Tomaso de Akvino]], kiuj alfrontis la la problemon de la interrilatoj de la du fontoj de kono, kredo kaj racio, per aristotelismo kaj revenante per alia filozofia instrumento, al la sama konkludo de la kristanaj pensuloj de la pasinto: Kredo kaj Racio neniam povas konflikti ĉar diversmaniere devenantaj el la sama fonto, Dio.

==Diversaĵoj==


Kvankam li ne estis [[kristanismo|kristano]], [[vitralo]] en la [[katedralo]] de [[Milano]] bildigas lin.
Kvankam li ne estis [[kristanismo|kristano]], [[vitralo]] en la [[katedralo]] de [[Milano]] bildigas lin.

Kiel registrite je 04:03, 4 jun. 2010

Aviceno (Arabe: ابن سينا (Ibn Sina); Perse: ابن سينا (Ibn Sina) aŭ پور سینا (Por Sina); Latine: AvicennaAbitianus; Greke: Aβιτζιανός (Avitzianos)) (ĉ. 980, Afŝana (apud Buĥaro) - 1037, Hamadano) estis persa islama filozofo kaj kuracisto. Krome oni povas konsideri lin ankaŭ astronomon, fizikiston, Islam-fakulon, kemiiston, Koran-fakulon, matematikiston, poeton, psikologon, scienciston, soldaton, ŝtatiston kaj teologon, do fakte li estis siatempa erudiciulo.

Lia kompleta araba nomo estas أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina ). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Majstro Supera (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Rais).

Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko.

Dosiero:Avicenna dushanbe.jpg
Aviceno-monumento en Duŝanbeo

Eble li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento. Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.

Fido kaj racio: Malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohameto ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion en la Okcidento.

Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko.

Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.

Aviceno influis la penson de la Okcidento per Ibn-Ruŝd kaj Tomaso de Akvino.

Filozofia pansado de Aviceno

Pli detale jen esecaj tezoj de la filozofio de Aviceno:

  • La pura potenco (nura ebleco) estas la materio, kaj la pura ago (faktiteco) (latine: actus, kompleta perfekteco) estas Dio.
  • La ekziston de Dio pruvas ĝuste tio, ke nur Li estas nepra (ĉar absoluta), ĉio alia estas kontigenta (ĉar relativa).
  • Dio estas nepre unu.
  • Ĉio dependas de Dio kaj ekzistas per Dio, kiu estas eterna.
  • De Dio devenas la Mondaracio, kiel la unua movanto.
  • La kreado estas plurgrada, produktanta la t.n. aktivan intelekton.
  • La tempo kaj la moviĝo estas senĉesaj - senfinaj potence.
  • La homo havas pasivan (ricevan) intelekton, kaj lia celo estas unuiĝi kun la aktiva intelekto, kaj per tiu kun Dio.

Se per la kristana Eŭropo, Islamo prezentis danĝeran defion en diversaj kampoj... milite, politike, filozofie, religie, science... en filozofio la defio ekmalaperis en la epoko de la Skolastikuloj, ĉefe kun Alberto la Granda kaj Sankta Tomaso de Akvino, kiuj alfrontis la la problemon de la interrilatoj de la du fontoj de kono, kredo kaj racio, per aristotelismo kaj revenante per alia filozofia instrumento, al la sama konkludo de la kristanaj pensuloj de la pasinto: Kredo kaj Racio neniam povas konflikti ĉar diversmaniere devenantaj el la sama fonto, Dio.

Diversaĵoj

Kvankam li ne estis kristano, vitralo en la katedralo de Milano bildigas lin.

Urbo Bobigny, Francio, havas hospitalon nomitan "Hôpital Avicenne".

Eksteraj ligiloj

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto