Samseksemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fy:Homoseksualiteit; cosmetic changes
ButkoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: arz:مثليه جنسيه
Linio 66: Linio 66:
[[af:Homoseksualiteit]]
[[af:Homoseksualiteit]]
[[ar:مثلية جنسية]]
[[ar:مثلية جنسية]]
[[arz:هوموسكسواليه]]
[[arz:مثليه جنسيه]]
[[ast:Homosexualidá]]
[[ast:Homosexualidá]]
[[bar:Homosexualität]]
[[bar:Homosexualität]]

Kiel registrite je 14:59, 23 sep. 2010

Samseksemo estas seksa orientiĝo kiu konsistas en ama aŭ amora deziro por anoj de la sama sekso.

La vorto samseksemo ankaŭ uziĝas por rilati al seksumaj rilatoj, anstataŭ allogiĝo, inter homoj de la sama sekso.

Homoj kies seksumaj deziroj kaj aktivecoj forte direktiĝas al samseksuloj estas minoritato de la popolo, diverse estimata inter 1 kaj 10 elcentoj. La Kinsey-raporto konstatis ke 37 procentoj de usonaj viroj almenaŭ unufoje atingis ian orgasmon per kontakto kun alia viro, kvankam oni jam disputis ĉi tiun nombron kiel tre troigitan.

Samseksama paro prenita de la mano.

Kelkaj homoj kiuj estas ĝenerale aliseksemaj povas havi mildan aŭ fojan intereson pri anoj de la sama sekso. Inverse, multaj homoj kiuj identigas sin samseksemuloj, aŭ kiuj preferas samseksemajn aktivecojn aŭ rilatojn, implikis sin en aliseksemaj aktivecoj aŭ eĉ longdaŭrajn aliseksemajn rilatojn. Tia "aliseksema" sinteno de homoj kiuj alie vivus samseksame ofte estas parto de la stato "(r)esti en la Ŝranko", t.e. kaŝi sian samseksamon, kaj verŝajne malplioftiĝas dum akceptado de samseksemo pliiĝas.

Seksuma aktiveco kun homo de la sama sekso, en si mem, ne necese konsideriĝas samseksemo, sed ja konsideriĝas samseksema aktiveco. Ne ĉiuj kiuj allogiĝas aŭ seksume rilatas al homoj de la sama sekso identigas sin samseksemuloj aŭ eĉ ambaŭseksemuloj. Kelkaj ofte amoras kun samseksuloj sed tamen vidas sin kiel aliseksemaj. Gravas do distingi inter samseksemaj agoj, samseksema allogiĝemo, kaj samseksema identeco, kiuj ne ĉiam kunokazas.

Dosiero:Barrowman and Gill - 30 June 2007.jpg
Kisado inter John Barrowman, skota aktoro kaj lia paro dum la marŝo de la Geja Fiero 2007 en Londono.

Estas pluraj klasoj de homoj kiuj samsekseme agas pro kialoj aliaj ol deziro. Unu ekzemplo estas virprostituitoj, kiuj ofte estas junaj aliseksamaj viroj kiuj gajnas monon per prostituado kun viroj. Pluraj virprostituitoj verŝajne estas samseksemuloj mem, sed grava kvanto ne estas.

Kelkaj studoj, rimarkinde Sexual Behavior in the Human Male (1948) kaj Sexual Behavior in the Human Female (1953), konstatas ke kiam oni petas ke homoj metu sin en kontinuo inter komplete aliseksema ĝis komplete samseksema, kaj kiam la agoj kune kun la respondoj estas analizitaj, la majoritato de homoj ŝajnas esti almenaŭ iom ambaŭseksamaj. La plejparto de homoj havas ian allogiĝon al ambaŭ seksoj, kvankam kutime unu sekso estas preferata. Kinsey kaj liaj studentoj do konsideras nur minoritaton (5-10%) plene aliseksemaj aŭ samseksemaj. Konverse, nur eĉ pli malgranda minoritato konsideriĝas "plene" ambaŭseksaj. Postaj studoj sugestis ke la studoj de Kinsey troigas la okazadon de ambaŭseksemo en la vasta popolo, sed lia ideo de seksorientiĝa kontinuo ankoraŭ ĝuas vastan akcepton.

Rozkolora Triangulo, simbolo per kiu la nazioj markis samseksemulojn ĉe la koncentrejoj dum la Dua Mondmilito.

Kelkaj spertuloj en kvira teorio, kaj plej fame la franca filozofo Michel Foucault (kvankam kelkaj argumentis ke postaj spertuloj distordigis liajn opinojn ĉitiutemajn) atakis la ideon ke seksidentiĝoj kiel "samseksemo," "aliseksemo" aŭ "ambaŭseksemo" iel ajn ekzistas objektive, vidante ilin anstataŭe kiel sociaj konstruoj. Ofta argumento estas ke samseksemo antaŭ la moderna periodo malsamis al moderna samseksemo (aĝ-, seks- aŭ klas-strukturita anstataŭ egaleca). Kritikistoj argumentas ke, kvankam samseksemo en diversaj periodoj malsame esprimiĝis, la baza fenomeno ĉiam ekzistis kaj ne estas lastatempa invento de nia socio.

Pluraj moralistoj kaj religiaj grupoj konsideras samseksemon peko. Vidu Religioj kaj samseksemo por diskuto de kiel samseksemo vidiĝas en judismo, kristanismo, islamo, hinduismo, budhismo, kaj novpaganismo.

Samseksama paro vartante bebon.

Pli ĝenerale, multaj masklistoj kontraŭas samseksamon.

Tial konsideriĝis samseksemo en pluraj kulturoj krimo, kvankam konsenta ago.

Pro malŝato al samseksemo, fojfoje okazas ke iu kiu krime perforte atakas gejon ricevas malpli pezan punon, pro kultura sento ke gejo iel meritas tian traktadon aŭ ke gejo malpli valoras kiel homo. Ofta jura defendo en tiaj kazoj estas ke la perfortinto atakis gejon kiu flirtis aŭ tuŝis lin, do la atakinto "panikis" kaj atakis por defendi sin kontraŭ la supozeble hontinda situacio. En Usono tiaj jura defendo nomiĝas geja paniko ("Gay panic defense").

La Wolfenden-raporto en la Unuiĝinta Reĝlando estis turnpunkto en la laŭleĝigo de samseksemo en Okcidentaj landoj. Pluraj Okcidentaj landoj nun laŭleĝigis samseksemon kaj samseksemajn agojn, kvankam pluraj Usonaj ŝtatoj ankoraŭ ne ĝin faris.

Ĉielarka Flago de la Geja Movado

Ĉi tiu emo en Okcidentaj landoj ne ĝenerale sekviĝis en aliaj mondopartoj. Ekstreme, samseksemo daŭras mortpunebla en Afganio, Maŭritanio, Irano, Niĝerio, Pakistano, Saŭda Arabio, Sudano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Jemeno. Pli malaltaj punoj de vivo en malliberejo troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Gujano, Barato, Maldivoj, Nepalo, Singapuro, Kenjo kaj Ugando.

Samseksemuloj estis unu el la grupoj mortigitaj en la Nazia Holokaŭsto, kvankam ne estis koncentrita klopodo forigi ĉiujn samseksemulojn kiel JudojnCiganojn. Tamen, Nazia Germanio faris multajn leĝojn kontraŭ samseksemaj rilatoj, kaj homoj kaptitaj enage ofte forsendiĝis al morto en la koncentrejoj aŭ, pli precize, ekstermejoj. Samseksemulojn en la koncentrejoj ofte celis specialaj mistrakto, turmento, torturo, kaj murdo fare de gardistoj kaj eĉ aliaj malliberuloj. En la koncentrejoj oni devigis ke virsamseksemuloj portu rozajn triangulojn. Ĉi tiu simbolo poste fariĝis simbolon de geja fiereco kaj identeco.

Kelkaj religiaj movadoj kredas ke ili povas "kuraci" samsekseman orientiĝon per "ripara terapio." Tamen, la vasta psikologia komunumo kondamnas ĉi tiun praktikon kiel neefikan, nenecesan, kaj ofte kruelan.

Rilate tion ne senutilas infomiĝi pri la verko de JOSEPH NICOLOSI [1], Identità di genere. Manuale di riorientamento (Identeco de genro. Manlibro por reorientigio, Sugarco, p. 368. (La volumo prezentas unuafojn la terapian teknikon kiun la doktoro Joseph Nicolosi aplikas kun siaj pacientoj suferantaj pro nedezirata samseksemo. Emerĝas evidentamaniere kiel la “terapio ripara” de Nicolosi havas nenion trudema kaj kontraŭvola, sed male estas bazita sur aŭskulto malfermita kaj empatia (samsenta). Nek ĝi estas bazita sur la kontrolo pri la samseksemaj instigoj; eĉ pri samseksemo la terapiisto neniam parolas, ĉar ĝi estas konsiderata rezulto de malsupera sento antaŭ la maskla mondo. Kaj estas ĝuste pri tio ke la tieldirita “ripara terapio” okupiĝas: nome pri la komplekso de malsupero de la pacientoj. La Nicolosi-a metodo taksas la nedeziratan samseksemon kvazaŭ ĝi estus ĝeno nemalsimila al la aliaj. “Ripara”, oni diras: tie kaj tie, oni suspektis, ke la terapiisto celas “ripari la samseksemulojn”; sed termino havas originon el psikanalizo, utiligita por la samseksemo ekde ĉiam. Kaj tio justas pro la motivo ke, estas ĝuste la samseksemo kiu rolas funkcion “riparan”, ne la terapio).

Oni komune kredas ke samseksemaj rilatoj oftis en Helenio. Tamen, K.J. Dover konstatas ke tiaj rilatoj ne anstataŭis geedziĝon, sed okazis antaŭ ĝi kaj flanke de ĝi. Plenaĝa viro neniam havis plenaĝan viramanton, sed estus la erastes (amanto) al juna eromenos (amato). En tiu rilato oni konsiderus maltaŭga ke la eromenos sentu deziron, ĉar tio estus malvireca. Pelata de deziro kaj admiro, la erastes dediĉus sin al la edukado de la eromenos. (Citaĵo: Greek Homosexuality, K.J. Dover, 1979, Gerald Duckworth & Co. Ltd, Londono.)

Samseksemuloj en la Antikva Grekio

Kontraŭa opinio, nome ke en la klasika Ateno de la 4a jc a.Kr. ne nur ekzistis tia 'ne-egaleca' rilato inter erastes kaj eromenos (kun aĝdiferenco iom principa), sed ke estis afero ne vere escepta, ke ankaŭ adoltaj viroj kunloĝis kaj havis seksan rilaton toleratan de la ĉirkaŭo, troveblas en pli novaj studaĵoj. Vidu ekzemple ege fundan traktadon ĉe d-ro Charles Hupperts - De macht van Eros; lust, liefde en moraal in Athene; Plato - Symposium, 394 paĝoj, eld. G.A. van Oorschot, Amsterdam 2002. Interesan konkludon pri parolado de Aischines Esĥino tiurilatan oni trovas je paĝoj 84-85.

Parte pro sia historio de komuna oprimo, samseksemuloj en Okcidento havas aliron al komuna kulturo, kvankam kompreneble ne ĉiuj samseksemuloj partoprenas en ĝi.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda