Cigno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: hi:हंस (पक्षी)
e robota aldono de: hu:Hattyúk
Linio 73: Linio 73:
[[hi:हंस (पक्षी)]]
[[hi:हंस (पक्षी)]]
[[hr:Labudovi]]
[[hr:Labudovi]]
[[hu:Hattyúk]]
[[id:Angsa]]
[[id:Angsa]]
[[io:Cigno]]
[[io:Cigno]]

Kiel registrite je 20:25, 15 jul. 2011

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cigno (apartigilo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cigno
Biologia klasado
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La cigno (Cygnus) el la ordo de anseroformaj birdoj kaj familio de la anasedoj havas kvin speciojn, inter kiuj la nigra cigno estas specio propra al Aŭstralio, kaj la nigrakola cigno vivas nur en Sudameriko. La ceteraj, kiel la muta cigno (Cygnus olor), kantocigno (Cygnus cygnus) kaj mallongbeka cigno (Cygnus columbianus), ĉiuj vidiĝas en Ĉinio.

La cignoj apartenas al la grandaj akvobirdoj. Krom la nigra cigno, kiu havas plumaron nigran kun blankaj flugiloj, kaj nigrakola cigno, kiu havas blankan plumaron kun nigra kolo, la ceteraj tri specioj estas tutkorpe blankaj.

La cignoj loĝas ĉe grandaj lagoj, kie abunde kreskas fragmitaĵoj, kaj manĝas semojn, tigojn, foliojn kaj burĝonojn de diversaj akvoplantoj kaj moluskojn kaj insektojn. Ili vivas en paroj kaj neniam forlasas unu la alian. La maskla kaj femala cignoj "interfianĉiĝas" en aŭtuno kaj komencas kune vivi nur post kiam ili atingas sian generejon. Ili konstruas per fragmitaĵoj grandan neston, kiu estas sternita per fragmitaj folioj kaj iom da plumoj. La cignino demetas 4-6 ovojn, kaj la cignidoj eloviĝas post 34-38-taga kovado. La cignidoj scipovas naĝi en akvo tiuj post sia naskiĝo, ĉar ili estas ŝmiritaj per graso el la brusto de la cignino-patrino. Kelkfoje ili eĉ grimpas sur la dorson de siaj gepatroj por naĝadi tien kaj reen.

La kantocigno generas en la norda parto de Ĉinio kaj travintras en centra Ĉinio kaj la sudorienta marbordo de Ĉinio. Ĝi generas ankaŭ en la norda parto de Eŭrazio kaj la nordokcidenta parto de Nord-Ameriko kaj travintras en la meza parto de Azio, Eŭropo kaj la nordokcidenta parto de Afriko kaj Nord-Ameriko.

La kantocignoj ofte loĝas ĉe grandaj lagoj kun fragmitaĵoj kaj vidiĝas ankaŭ ĉe lagetoj kaj akvorezervejoj, kie troviĝas abundaj nutraĵoj por ili. Ĝenerale ili vivas en paroj. Post sia eloviĝo la junaj birdoj ĉiam sekvas siajn gepatrojn, ĝis ili translokiĝas en sian travintrejon. Dum flugado al sudo, ili ofte aktivadas en aro el 6-20 kaj viciĝas en formo spalira aŭ haringosta. Ilia kriado estas sonora, tial oni nomas ilin kantocignoj. En sudo ili ofte mikse vivas kun mallongbekaj cignoj, sed ili ĉiam agadas pare, ĉu en serĉado de nutraĵo ĉu en ripozado.

La mallongbeka cigno vidiĝas en la baseno de Jangzi-rivero kaj la sudorienta marbordo de Ĉinio dum sia travintrado. Ĝi generas en Eŭrazio kaj la norda ekstremo de Nord-Ameriko, kaj travintras ankaŭ en la meza parto de Eŭropo, Azio kaj Nord-Ameriko. Ĝia korpo estas malpli granda ol tiu de la kantocigno, kaj ankaŭ ĝiaj kolo kaj beko pli mallongaj ol tiuj de la lasta. La mallongbekaj cignoj estas fote vidataj en aŭtuno kaj vintro, kaj ilia nombro en travintrejo estas pli granda ol tiuj de la kantocigno kaj muta cigno. Ĝi estas vigla kaj singardema, kaj ĝia kriado sonora. Tage, kiam ili elektas lokon por serĉi manĝaĵojn, ĉiam troviĝas paro da cignoj, kiuj senĉese rondflugas super ili; iom timigitaj, ili tuj flugas for kaj ne plu revenas. Dum serĉado de manĝaĵoj, paro da cignoj ĉiam singardeme gardostaras kun etendita kolo. Bredataj cignoj povas bone vivi kaj amikiĝi kun aliaj naĝbirdoj, sed malfacile generas.

  • Coscoroba coscoroba