Fervojo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.5.1) (robota aldono de: sq:Komunikacioni hekurudhor |
Blahma (diskuto | kontribuoj) profunda vikiigo de la originala artikolo "Fervojo" el Enciklopedio de Esperanto, fakte tamen tuj transprenota en apartan artikolon pri la asociao IAEF pri kiu ĝi temas plej multe |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
'''Fervojo''' estas transportsistemo, en kiu la [[veturilo]]j moviĝas per [[rado]]j sur [[relo]]j, kaj kies sekurigado respondas al atingebla granda [[kineta energio]]. La [[trajno]]j estas pelataj dekomence per vapormaŝinoj, hodiaŭ ĉefe per elektraj kaj termikaj [[motoro]]j. |
'''Fervojo''' estas transportsistemo, en kiu la [[veturilo]]j moviĝas per [[rado]]j sur [[relo]]j, kaj kies sekurigado respondas al atingebla granda [[kineta energio]]. La [[trajno]]j estas pelataj dekomence per vapormaŝinoj, hodiaŭ ĉefe per elektraj kaj termikaj [[motoro]]j. |
||
La rado-relo-sistemo distingas fervojon de [[magnetvojo]]. La grando de atingebla kineta energio diferencigas inter [[fervojo]] kaj [[tramvojo]] aŭ [[funikularo]]. Dum ĉe [[tramvojo]] la kondukisto povas haltigi tramon en videblecdistanco al obstaklo (precipe en surŝosea trafiko), por fervojaj trajnoj necesas garantii liberan [[trako]]n ĝis sufiĉe frue anoncata haltsignalo. Ankaŭ ĉe funikularo la kineta energio estas tre limigita. Estas ankaŭ [[unurela fervojo]] (aŭ [[unurelvojo]]), en kiu la [[veturilo]]j moviĝas aŭ sur unu relo, aŭ pendante de unu relo (ofte ne el fero). |
La rado-relo-sistemo distingas fervojon de [[magnetvojo]]. La grando de atingebla kineta energio diferencigas inter [[fervojo]] kaj [[tramvojo]] aŭ [[funikularo]]. Dum ĉe [[tramvojo]] la kondukisto povas haltigi tramon en videblecdistanco al obstaklo (precipe en surŝosea trafiko), por fervojaj trajnoj necesas garantii liberan [[trako]]n ĝis sufiĉe frue anoncata haltsignalo. Ankaŭ ĉe funikularo la kineta energio estas tre limigita. Estas ankaŭ [[unurela fervojo]] (aŭ [[unurelvojo]]), en kiu la [[veturilo]]j moviĝas aŭ sur unu relo, aŭ pendante de unu relo (ofte ne el fero). |
||
⚫ | |||
=== Fondiĝo de la esperantista-fervojista movado === |
|||
⚫ | [[Armand Berllande]], franca fervojisto en [[Villeneuve St-Georges]], publikis alvokon en revuo [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] la 20-a de marto [[1909]], en kiu li instigis kunligon de la Esperantistaj fervojistoj. Kaj dum la [[UK 1909|5-a]] [[Universala Kongreso|UK]] en [[Barcelono]] la 7-an kaj la 8-an de septembro okazis du fakkunvenoj de [[fervojisto]]j, kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 nacioj. Fondiĝis [[Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj]] (IAEF) kaj oni akceptis la jenan programon: propagandi Esperanton inter la fervojistoj, starigi specialan vortareton, instigi internacia interŝanĝon de profesiaj ideoj, eldoni adresaron, faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo, faciligi la alveturon de Esperantistaj fervojistoj al la [[Esperanto-kongreso]]j. Por [[1910]] oni elektis prezidenton Berlande, vicprezidentojn [[Wellons]] el [[Usono]] kaj [[Schwartz]] el Aŭstrio, sekretaron-kasiston [[Bontemps]] el [[Francio]], helpsekretaron [[F. Sandecki]] el [[Rusio]] kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj. |
||
=== Antaŭ la unua mondmilito === |
|||
⚫ | En decembro de 1910 eliris la faka organo [[Fervoja Esperantisto]], kiu aperadis ĝis komenco de la [[unua mondmilito]]. Meze de [[1911]] la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 nacioj. Dum la [[UK 1911|7-a]] UK en [[Antverpeno]] en [[1911]] oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 nacioj. Oni precipe pritraktis la fakan vortaron de [[Bal]]. Nova prezidento fariĝis Schwartz, vicprezidento [[Josef Engst]] el [[Germanio]], sekretario [[Alfred Petzold]] el [[Germanio]], helpsekretario [[Bontemps]]. Dum la [[UK 1912|8-a]] UK en [[Krakovo]] en [[1912]], la malmultaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prezidenton [[Paul Friedrich Wilhelm Tarnow|Paul Tarnow]] el [[Germanio]], vicprezidenton [[Szymanowski]] el [[Germanio]], sekretarion Alfred Petzold, kasiston Josef Engst, redaktorojn Berlande kaj Chilot el [[Francio]]. La nombro de la membroj estis 214 en [[1912]], en [[1913]] jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la [[UK 1913|9-a]] UK en Berno en [[1913]] estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demando estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj esperantistoj kaŭzis, ke en diversaj urboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekzemple en [[Nymburk]] ([[Bohemio]]), [[Liono]] ([[Francio]]), [[Boxtel]] ([[Nederlando]]) ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la [[Germana Esperanta Fervojista Asocio|Unuiĝo de Germanaj Fervojistoj-Esperantistoj]], fondita la [[2-a de oktobro|2-an de oktobro]] [[1910]]. |
||
=== Inter la mondmilitoj === |
|||
Post la [[unua mondmilito]] IAEF estis restarigita en [[1921]] dum la [[UK 1921|13-a]] UK en [[Prago]], danke al la klopodoj de [[Stevan Stojnić]] kaj [[Ilija Puhalo]] kaj dum multaj jaroj ĝi havis sian sidejon en [[Zagrebo]] en [[Jugoslavio]]. En kelkaj landoj fondiĝis naciaj (memstaraj) Esperanto-societoj de fervojistoj: la [[Italio|itala]] fondiĝis en [[1922]], la [[Svislando|svisa]] en [[1925]], la "Nagola"<!-- ??? --> en [[Japanio]] en [[1928]], la [[Hispanio|hispana]] en [[1928]] (de [[Emilio del Barrio]]) kaj en [[Finnlando]]. |
|||
⚫ | |||
==== Publikaj atingoj ==== |
|||
⚫ | En [[1925]] reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en [[Katowice]] ([[Pollando]]) akceptis [[rezolucio]]n, rekomendante al ĉiuj membroj lerni Esperanton. Samjare en [[Aŭstrio]] aŭstra Esperanto-delegitaro starigis Esperanto-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala Esperanto-[[insigno]] ([[verda stelo|verda kvinpinta, glata stelo sur blanka fono]]) eĉ dum deĵoro. En [[1927]] la ministro de trafiko en [[Jugoslavio]] per akto de la [[21-a de marto]] aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por internacia trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata Esperanto -- tiu reformo tamen ankoraŭ ne estis realiĝinta en la momento de apero de la [[Enciklopedio de Esperanto]] ([[1934]]). En interanciaj vagonoj de la [[Hungario|Hungaraj]] Ŝtatfervojoj estis bildoj de [[Budapeŝto]] kun kvinlingva klariga teksto kaj la kvina lingvo estis Esperanto. |
||
⚫ | La agado de Esperantistaj fervojistoj instigis diversajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en Esperanto. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la [[Aŭstrio|aŭstria]] ministerio por fervojoj en [[1911]] kaj en [[1912]], post la milito belaj eldonaĵoj de la [[Ĉeĥoslovakio|ĉeĥoslovakaj]] kaj [[Japanio|japanaj]] fervojoj. Diversaj fakaj gazetoj havis Esperanto-fakon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la [[Svedio|sveda]] fervojista gazeto "Signalen". |
||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
* [[Ĉina orienta fervojo]] |
* [[Ĉina orienta fervojo]] |
||
Linio 19: | Linio 43: | ||
* [[Vagono]] |
* [[Vagono]] |
||
== |
== Eksteraj ligiloj == |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
{{EdE|F}} |
|||
⚫ | |||
[[Enciklopedio de Esperanto - F|EdE-F]] - [[IFEF]] |
|||
⚫ | |||
⚫ | En |
||
⚫ | |||
⚫ | La agado de |
||
⚫ | |||
Kompilita laŭ la artikoloj de |
|||
TARNOW kaj ŜIRJAEV. |
|||
== Aliaj projektoj == |
|||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
[[Kategorio:Fervojo|-]] |
[[Kategorio:Fervojo|-]] |
Kiel registrite je 02:17, 27 dec. 2011
Fervojo estas transportsistemo, en kiu la veturiloj moviĝas per radoj sur reloj, kaj kies sekurigado respondas al atingebla granda kineta energio. La trajnoj estas pelataj dekomence per vapormaŝinoj, hodiaŭ ĉefe per elektraj kaj termikaj motoroj. La rado-relo-sistemo distingas fervojon de magnetvojo. La grando de atingebla kineta energio diferencigas inter fervojo kaj tramvojo aŭ funikularo. Dum ĉe tramvojo la kondukisto povas haltigi tramon en videblecdistanco al obstaklo (precipe en surŝosea trafiko), por fervojaj trajnoj necesas garantii liberan trakon ĝis sufiĉe frue anoncata haltsignalo. Ankaŭ ĉe funikularo la kineta energio estas tre limigita. Estas ankaŭ unurela fervojo (aŭ unurelvojo), en kiu la veturiloj moviĝas aŭ sur unu relo, aŭ pendante de unu relo (ofte ne el fero).
Fervojo kaj Esperanto
Fondiĝo de la esperantista-fervojista movado
Armand Berllande, franca fervojisto en Villeneuve St-Georges, publikis alvokon en revuo Esperanto la 20-a de marto 1909, en kiu li instigis kunligon de la Esperantistaj fervojistoj. Kaj dum la 5-a UK en Barcelono la 7-an kaj la 8-an de septembro okazis du fakkunvenoj de fervojistoj, kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 nacioj. Fondiĝis Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IAEF) kaj oni akceptis la jenan programon: propagandi Esperanton inter la fervojistoj, starigi specialan vortareton, instigi internacia interŝanĝon de profesiaj ideoj, eldoni adresaron, faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo, faciligi la alveturon de Esperantistaj fervojistoj al la Esperanto-kongresoj. Por 1910 oni elektis prezidenton Berlande, vicprezidentojn Wellons el Usono kaj Schwartz el Aŭstrio, sekretaron-kasiston Bontemps el Francio, helpsekretaron F. Sandecki el Rusio kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj.
Antaŭ la unua mondmilito
En decembro de 1910 eliris la faka organo Fervoja Esperantisto, kiu aperadis ĝis komenco de la unua mondmilito. Meze de 1911 la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 nacioj. Dum la 7-a UK en Antverpeno en 1911 oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 nacioj. Oni precipe pritraktis la fakan vortaron de Bal. Nova prezidento fariĝis Schwartz, vicprezidento Josef Engst el Germanio, sekretario Alfred Petzold el Germanio, helpsekretario Bontemps. Dum la 8-a UK en Krakovo en 1912, la malmultaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prezidenton Paul Tarnow el Germanio, vicprezidenton Szymanowski el Germanio, sekretarion Alfred Petzold, kasiston Josef Engst, redaktorojn Berlande kaj Chilot el Francio. La nombro de la membroj estis 214 en 1912, en 1913 jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la 9-a UK en Berno en 1913 estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demando estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj esperantistoj kaŭzis, ke en diversaj urboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekzemple en Nymburk (Bohemio), Liono (Francio), Boxtel (Nederlando) ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la Unuiĝo de Germanaj Fervojistoj-Esperantistoj, fondita la 2-an de oktobro 1910.
Inter la mondmilitoj
Post la unua mondmilito IAEF estis restarigita en 1921 dum la 13-a UK en Prago, danke al la klopodoj de Stevan Stojnić kaj Ilija Puhalo kaj dum multaj jaroj ĝi havis sian sidejon en Zagrebo en Jugoslavio. En kelkaj landoj fondiĝis naciaj (memstaraj) Esperanto-societoj de fervojistoj: la itala fondiĝis en 1922, la svisa en 1925, la "Nagola" en Japanio en 1928, la hispana en 1928 (de Emilio del Barrio) kaj en Finnlando.
La asocio IAEF tamen en la lastaj jaroj antaŭ la apero de la Enciklopedio de Esperanto (1934) montris neviglan agadon kaj la oficiala organo La Fervojisto eĉ ĉesis aperi.
Publikaj atingoj
En 1925 reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en Katowice (Pollando) akceptis rezolucion, rekomendante al ĉiuj membroj lerni Esperanton. Samjare en Aŭstrio aŭstra Esperanto-delegitaro starigis Esperanto-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala Esperanto-insigno (verda kvinpinta, glata stelo sur blanka fono) eĉ dum deĵoro. En 1927 la ministro de trafiko en Jugoslavio per akto de la 21-a de marto aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por internacia trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata Esperanto -- tiu reformo tamen ankoraŭ ne estis realiĝinta en la momento de apero de la Enciklopedio de Esperanto (1934). En interanciaj vagonoj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj estis bildoj de Budapeŝto kun kvinlingva klariga teksto kaj la kvina lingvo estis Esperanto.
La agado de Esperantistaj fervojistoj instigis diversajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en Esperanto. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la aŭstria ministerio por fervojoj en 1911 kaj en 1912, post la milito belaj eldonaĵoj de la ĉeĥoslovakaj kaj japanaj fervojoj. Diversaj fakaj gazetoj havis Esperanto-fakon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la sveda fervojista gazeto "Signalen".
Vidu ankaŭ
- Ĉina orienta fervojo
- Dentrada fervojo
- Drezino
- Fervojisto
- Etŝpura fervojo
- Lokomotivo
- Magnetvojo
- Motorvagonaro
- Ŝinkanseno
- Trajno
- Transsiberia fervojo
- Unurelvojo
- Vagono
Eksteraj ligiloj