Ŝipbekulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22: Linio 22:


==Distribuado==
==Distribuado==
Ĝi vivas en amerikaj marĉoj el [[Meksiko]] norde ĝis [[Peruo]] kaj [[Brazilo]] sude.
Ĝi vivas en amerikaj marĉoj el [[Meksiko]] (marborde de Karibio, en suda marbordo de Pacifiko kaj Jukatanio) norde, [[Centrameriko]], kaj suden al norda kaj plej sudorienta [[Kolombio]], norda kaj orienta [[Venezuelo]], [[Gujanoj]], ĝis orientaj [[Peruo]], [[Bolivio]] kaj [[Paragvajo]] kaj preskaŭ la tuta [[Brazilo]].


Ĝi estas [[noktulo|nokta birdo]] kiu reproduktiĝas duonkolonie en manglaroj.
Ĝi estas [[noktulo|nokta birdo]] kiu reproduktiĝas duonkolonie en manglaroj.

Kiel registrite je 14:44, 31 aŭg. 2012

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝipbekulo
Biologia klasado
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tutmonda distribuado.

La Ŝipbekulo estas komuna nomo de la birdo koklearoŝipbeka ardeo, Cochlearius cochlearius, foje ordigata ene de la familio de Ardeedoj foje konsiderata aparta familio, nome CochlearidaeKoklearedoj pro ties apartaj karakteroj. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin kiel subfamilio ene de la Ardeedoj.[1][2]

Distribuado

Ĝi vivas en amerikaj marĉoj el Meksiko (marborde de Karibio, en suda marbordo de Pacifiko kaj Jukatanio) norde, Centrameriko, kaj suden al norda kaj plej sudorienta Kolombio, norda kaj orienta Venezuelo, Gujanoj, ĝis orientaj Peruo, Bolivio kaj Paragvajo kaj preskaŭ la tuta Brazilo.

Ĝi estas nokta birdo kiu reproduktiĝas duonkolonie en manglaroj.

Aspekto

Maturulo.
Nematurulo.

La Ŝipbekulo estas mezgranda birdo de ĉirkaŭ 46 al 53 cm longo kun enverguro de 76 cm kaj pezo de 600 gr.[3] Plenkreskulo havas nigrajn kronon, kreston kaj supran dorson. La frunto, vizaĝo, gorĝo kaj brusto estas blankaj (kun diverskolora nuanco bruste -gorĝosako- depende de la regiono) kaj tiuj blankaj kaj nigraj areoj en supra korpo ege kontrastas kaj rimarkindas; la subaj partoj estas ruĝecaj kun nigraj flankoj. La flugiloj kaj suba dorso estas helgrizaj. La tre larĝa beko simila al ŝovelilo, kiu nomigas tiun birdon, estas nigreca kun flaveca nuanco en bazo de suba makzelo. La irisoj estas malhelbrunaj kontraste kun la grizaj brido kaj ĉirkaŭokulo. La kruroj estas verdecaj. Temas pri specio nekonfuzebla. Tiu specio estas iom simila al la Noktardeo, sed diference klare pro la tiom larĝa beko.

Ambaŭ seksoj estas similaj: apenaŭ estas seksa duformismo, sed maskloj havas pli disvolvigitajn kreston. Junuloj havas brunajn suprajn partojn kaj brunblankecajn subajn partojn kaj ne havas krestojn.

Subspecioj

Oni konas kvin subspeciojn de Cochlearius cochlearius:[2]

  • Cochlearius cochlearius cochlearius (Linnaeus, 1766)
  • Cochlearius cochlearius panamensis Griscom, 1926
  • Cochlearius cochlearius phillipsi Dickerman 1973
  • Cochlearius cochlearius ridgwayi Dickerman 1973
  • Cochlearius cochlearius zeledoni (Ridgway, 1885)

Kutimaro

Tiu birdo manĝas fiŝojn, krustulojn, musojn, akvoserpentojn, ovojn, amfibiojn kaj insektojn. La alvoko estas laŭta kaj altatona krakado kaj "piipiipii".

La ino demetas 2 ĝis 4 blublankajn ovojn en nesto konstruita el stangetoj.

Bildaro

Notoj kaj referencoj

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  2. 2,0 2,1 Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- . Konsultita en januaro de 2011.
  3. Retejo oiseaux
  • Retejo oiseaux En franca
  • Peterson R.T. kaj E.L. Chalif. 1989. "Aves de México: Guía de campo", eld. Diana, México D.F., 474 pp.

Bibliografio

  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.