Marmoto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Goren (diskuto | kontribuoj) |
Goren (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 44: | Linio 44: | ||
***[[Flavdorsa marmoto]], ''M. flaviventris'', trovebla en sud-uesta [[Kanado]] kaj uesta [[Usono]] |
***[[Flavdorsa marmoto]], ''M. flaviventris'', trovebla en sud-uesta [[Kanado]] kaj uesta [[Usono]] |
||
***[[Olimpa marmoto]], ''M. olympus'', [[endemia specio|endemia]] al la [[Olimpa Duoninsulo (Vaŝingtonio)|Olimpa Duoninsulo]], [[Vaŝingtonio]], [[Usono]] |
***[[Olimpa marmoto]], ''M. olympus'', [[endemia specio|endemia]] al la [[Olimpa Duoninsulo (Vaŝingtonio)|Olimpa Duoninsulo]], [[Vaŝingtonio]], [[Usono]] |
||
***[[Vankuvera marmoto]], ''M. vancouverensis'' endemia al [[ |
***[[Vankuvera marmoto]], ''M. vancouverensis'' endemia al [[Vankuvera Insulo]], [[Brita Kolumbio]], [[Kanado]] |
||
Krome, [[fosilio|fosiliaj]] datumoj sugestas ekziston de almenaŭ kvar formortintaj specioj de marmotoj: |
Krome, [[fosilio|fosiliaj]] datumoj sugestas ekziston de almenaŭ kvar formortintaj specioj de marmotoj: |
Kiel registrite je 19:38, 10 okt. 2012
Marmoto | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
Marmoto (latine Marmota) estas holarkta genro de mamuloj el la ordo de ronĝuloj, familio sciuredoj. Entute oni agnoskas 15 speciojn en la genro. Arealoj de la plej konataj specioj inkluzivas plaejparte montarajn areojn kiel Alpoj, Karpatoj, Tatroj, Pireneoj kaj nordaj Apeninoj en Eŭropo, Roka Montaro, Kaskada Montaro, Black Hills kaj Sierra Nevada en Norda Ameriko, Deosai-plato en Pakistano kaj Ladako en Bharato. Krome marmotoj troveblas en vastaj kaj sekaj Eŭraziaj stepoj. La arbara marmoto (Marmota monax) troveblas en arbaraj regionoj tra plejparto de Usono kaj Kanado, ekde suduesta Georgio ĝis Alasko. La preria hundo, kiu troveblas en preriaj regionoj de Usono, ankaŭ estis iam konsiderata marmoto, sed nun zoologiistoj apartenigis ĝin en apartan genron Cynomys.
Marmotoj plej kutime vivas en ternestoj aŭ en piloj de falintaj rokoj. En malvarmaj regionoj ili hiberniĝas dum vintro. Plimulto de marmotoj estas tre sociaj kaj kunekzistas en grandaj grupoj. Ili uzas laŭtajn fajfojn kiel signalojn por komunikado, aparte en danĝero.
Dieto de marmotoj plejparte konsistas je plantaj partoj kiel herboj, beroj, likenoj, muskoj, radikoj kaj floroj.
Subgenroj kaj specioj
Ĉi-sekvas la listo de ĉiuj specioj de genro Marmota kiel agnoskita far Thorington kaj Hoffman[1] kun aldono de nova specio M. kastschenkoi, difnita en jaro 2003.[2] Oni dividas la genron je du subgenrojn.
- Genro Marmota – marmotoj
- Subgenro Marmota
- Alpa marmoto, M. marmota, trovebla en Europo en Alpoj, nordaj Apenninoj en Italio, Karpatoj kaj Tatroj. Ankaŭ iam formortintaj kaj artefarite reenkondukitaj en Pireneoj
- Marmoto de Kaŝĉenko, M. kastschenkoi, trovebla en sud-uestaj partoj de Rusio[2]
- Altaja marmoto, M. baibacina, trovebla en Altajo kaj Siberio
- Azia marmoto aŭ Bobako, M. bobak, trovebla de centra Eŭropo ĝis centra Azio
- Alaska marmoto aŭ marmoto de Brower, M. broweri, trovebla en Alasko
- Nigrokapa marmoto, M. camtschatica, trovebla en eosta Siberio kaj Kamĉatko
- Longvosta marmoto, M. caudata, trovebla en centra Azio
- Himalaja marmoto aŭ Tibeta neĝa porko, M. himalayana, trovebla en Himalajoj
- Marmoto de Menzbier, M. menzbieri, trovebla en Azio
- Arbara marmoto, M. monax, trovebla en arbaraj areoj tra tuta Norda Ameriko
- Mongolia marmoto aŭ Tarvago, M. sibirica, trovebla en Siberio
- Subgenro Petromarmota
- Griza marmoto, M. caligata, trovebla en nord-uesta Norda Ameriko (Kanado kaj Alasko)
- Flavdorsa marmoto, M. flaviventris, trovebla en sud-uesta Kanado kaj uesta Usono
- Olimpa marmoto, M. olympus, endemia al la Olimpa Duoninsulo, Vaŝingtonio, Usono
- Vankuvera marmoto, M. vancouverensis endemia al Vankuvera Insulo, Brita Kolumbio, Kanado
- Subgenro Marmota
Krome, fosiliaj datumoj sugestas ekziston de almenaŭ kvar formortintaj specioj de marmotoj:
- †Marmota arizonae, Arizono, Usono
- †Marmota minor, Nevado, Usono
- †Marmota robusta, Ĉinio
- †Marmota vestus, Nebrasko, Usono
Historio kaj etimologio
Referencoj
- ↑ Thorington, R. W., Jr., and R. S. Hoffman. 2005. "Family Sciuridae". Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference, pp. 754–818. D. E. Wilson and D. M. Reeder, eds. Johns Hopkins University Press, Baltimore.
- ↑ 2,0 2,1 (2003) “On species status of the forest-steppe marmot Marmota kastschenkoi (Rodentia, Marmotinae)”, Zoologičeskij žurnal 82 (12), p. 1498–1505.