Ĝenerala Roma Kalendaro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
e robota aldono de: fr:Calendrier liturgique romain |
||
Linio 309: | Linio 309: | ||
[[Kategorio:Kalendaroj]] |
[[Kategorio:Kalendaroj]] |
||
[[fr:Calendrier liturgique romain]] |
Kiel registrite je 05:31, 9 aŭg. 2013
La ĝenerala Romkatolika Kalendaro (latine: Calendarium Romanum Generale) estas listo de tagoj, kiujn oni festas en la romkatolika eklezio dum la Liturgia Jaro.
Klarigoj
La Romkatolika Kalendaro konsistas el du partoj:
- la laŭ la dato fiksitaj tagoj, kiuj povas esti
- solenoj
- festoj
- memoroj (devigaj)
- aliaj tagoj (libervolaj)
- la ĉiujare ŝanĝiĝantaj, t. e. la variaj tagoj
Krom ĉi tiu romkatolika kalendaro ekzistas pli ampleksa listo de sanktuloj: la Roma Martirlibro (latine: Martyrologium Romanum).
Tutaj regionoj kaj unuopaj diocezoj ofte havas aldone proprajn kalendarojn kun surloke honorataj sanktuloj aŭ beatuloj.
Sanktulo povas esti karakterizita kiel:
- abato
- apostolo
- diakono
- doktorino de la eklezio
- doktoro de la eklezio
- episkopo
- martirino
- martiro
- monaĥino
- monaĥo
- papo
- sacerdoto
- virgulino
Januaro
- 01 Oktavo de Kristnasko / Soleno de la sankta Dipatrino Maria
- 02 Memoro de Sankta Bazilio kaj Sankta Gregorio el Nacianco, episkopoj kaj doktoroj de la eklezio
- 03 Plej sankta Nomo de Jesuo
- 06 Soleno de la Epifanio de la Sinjoro
- 07 Sankta Rajmondo el Peñafort, sacerdoto
- 13 Sankta Hilario, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 17 Memoro de Sankta Antonio, abato
- 20 Sankta Fabiano, papo kaj martiro, kaj Sankta Sebastiano, martiro
- 21 Memoro de Sankta Agnesa, virgulino kaj martirino
- 22 Sankta Vincento, diakono kaj martiro
- 24 Memoro de Sankta Francisko de Salezo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 25 Festo de la Konvertiĝo de la sankta apostolo Paŭlo
- 26 Memoro de Sankta Timoteo kaj Sankta Tito, episkopoj
- 27 Sankta Angela Merici, virgulino
- 28 Memoro de Sankta Tomaso el Akvino, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 31 Memoro de Sankta Johano Bosko, sacerdoto
Februaro
- 02 Festo de la Prezentado de Jesuo
- 03 Sankta Blazio, episkopo kaj martiro
- 03 Sankta Ansgaro, episkopo
- 05 Memoro de Sankta Agata, virgulino kaj martirino
- 06 Memoro de Sankta Paŭlo Miki kaj liaj kunuloj, martiroj
- 08 Sankta Hieronimo Emiliani (= Ĵeromo Emiliani)
- 08 Sankta Jozefina Bakhita, virgulino
- 10 Memoro de Sankta Skolastika, virgulino
- 11 Beata Virgulino Maria en Lurdo
- 14 Memoro de Sankta Cirilo, monaĥo, kaj Sankta Metodo, episkopo
- 17 La sep fondintoj de la ordeno de Servantoj de la Virgulino Maria
- 21 Sankta Petro Damiani, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 22 Festo de la Katedro de Sankta apostolo Petro
- 23 Memoro de Sankta Polikarpo, episkopo kaj martiro
Marto
- 04 Sankta Kazimiro, pola princo
- 07 Memoro de Sankta Perpetua kaj Sankta Felicitas, martirinoj
- 08 Sankta Johano de Dio, monaĥo
- 09 Sankta Franciska Romana, monaĥino
- 17 Sankta Patriko, episkopo
- 18 Sankta Cirilo el Jerusalemo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 19 Soleno de Sankta Jozefo, fianĉo de la beata Virgulino Maria
- 23 Sankta Turibio el Mongrovejo, episkopo
- 25 Soleno de la Anonco de la Sinjoro
Aprilo
- 02 Sankta Francisko de Paŭla, ermito
- 04 Sankta Izidoro, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 05 Sankta Vincento Ferrer, sacerdoto
- 07 Memoro de Sankta Johano Baptisto de la Salle, sacerdoto
- 11 Memoro de Sankta Stanislao, episkopo kaj martiro
- 13 Sankta Marteno la 1-a, papo kaj martiro
- 21 Sankta Anselmo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 23 Sankta Georgo, martiro
- 23 Sankta Adalberto (= Vojtěch), episkopo kaj martiro
- 24 Sankta Fidelis el Sigmaringen, sacerdoto kaj martiro
- 25 Festo de la sankta evangeliisto Marko
- 28 Sankta Petro Chanel, sacerdoto kaj martiro
- 28 Sankta Ludoviko Maria Grignion de Montfort, sacerdoto
- 29 Sankta Katarina el Sieno, virgulino kaj doktorino de la eklezio
- 30 Sankta Pio la 5-a, papo
Majo
- 01 Sankta Jozefo, la laboristo
- 02 Memoro de Sankta Atanazio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 03 Festo de la sanktaj apostoloj Filipo kaj Jakobo
- 12 Sankta Nereo kaj Sankta Aĥileo, martiroj
- 12 Sankta Pankracio, martiro
- 13 Beata Virgulino Maria en Fatima
- 14 Festo de la sankta apostolo Mattias
- 18 Sankta Johano la 1-a, papo kaj martiro
- 20 Sankta Bernardeno el Sieno, sacerdoto
- 21 Sankta Kristoforo Magallanes, sacerdoto, kaj liaj kunuloj, martiroj
- 22 Sankta Rita el Cascia, monaĥino
- 25 Sankta Beda la Honorinda, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 25 Sankta Gregorio la 7-a, papo
- 25 Sankta Maria Magdalena de' Pazzi, virgulino
- 26 Memoro de Sankta Filipo Neri, sacerdoto
- 27 Sankta Aŭgusteno el Canterbury, episkopo
- 31 Festo de la Vizito de la Beata Virgulino Maria
Junio
- 01 Memoro de Sankta Justeno, martiro
- 02 Sankta Marceleno kaj Sankta Petro, martiroj
- 03 Memoro de Sankta Karlo Lŭanga kaj liaj kunuloj, martiroj
- 05 Memoro de Sankta Bonifacio, episkopo kaj martiro
- 06 Sankta Norberto, episkopo
- 09 Sankta Efraimo, diakono kaj doktoro de la eklezio
- 11 Memoro de la sankta apostolo Barnabaso
- 13 Memoro de Sankta Antonio el Padovo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 19 Sankta Romualdo, abato
- 21 Memoro de Sankta Aloizio Gonzaga, monaĥo
- 22 Sankta Paŭleno el Nola
- 22 Sankta episkopo Johano Fisher kaj Sankta Tomaso More, martiroj
- 24 Soleno de la Naskiĝo de Sankta Johano la Baptisto
- 27 Sankta Cirilo el Aleksandrio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 28 Memoro de Sankta Ireneo, episkopo kaj martiro
- 29 Soleno de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo
- 30 La unuaj sanktaj martiroj de la Sankta Roma Eklezio
Julio
- 03 Festo de la sankta apostolo Tomaso
- 04 Sankta Elizabeta el Portugalio
- 05 Sankta Antonio Maria Zaccaria, sacerdoto
- 06 Sankta Maria Goretti, virgulino kaj martirino
- 09 Sankta Aŭgusteno Zhao Rong, sacerdoto
- 11 Memoro de Sankta Benedikto, abato
- 13 Sankta Henriko la 2-a, imperiestro
- 14 Sankta Kamilo de Lellis, sacerdoto
- 15 Memoro de Sankta Bonaventuro, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 16 Beata Virgulino Maria de la monto Karmel
- 20 Sankta Apolinaro, episkopo kaj martiro
- 21 Sankta Laŭrenco el Brindizio, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 22 Memoro de Sankta Maria Magdalena
- 23 Sankta Birgita, monaĥino
- 24 Sankta Ŝarbelo Makhlouf, sacerdoto
- 25 Festo de la sankta apostolo Jakobo
- 26 Memoro de Sankta Joakimo kaj Sankta Anna, gepatroj de la beata Virgulino Maria
- 29 Memoro de Sankta Marta
- 30 Sankta Petro Krizologo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 31 Memoro de Sankta Ignaco el Loyola, sacerdoto
Aŭgusto
- 01 Memoro de Sankta Alfonso Maria de Liguori, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 02 Sankta Eŭsebio el Vercelli, episkopo
- 02 Sankta Petro Juliano Eymard, sacerdoto
- 04 Memoro de Sankta Johano Maria Vianney, sacerdoto
- 05 Dediĉo de la baziliko de Sankta Maria Maggiore
- 06 Festo de la Transfiguriĝo de la Sinjoro
- 07 Sankta Ksisto la 2-a, papo, kaj liaj kunuloj, martiroj
- 07 Sankta Kajetano, sacerdoto
- 08 Memoro de Sankta Dominiko, sacerdoto
- 09 Sankta Tereza Benedikta de la Kruco (Edith Stein), virgulino kaj martirino
- 10 Festo de la sankta diakono kaj martiro Laŭrenco
- 11 Memoro de Sankta Klara, virgulino
- 12 Sankta Johana Franciska de Chantal, monaĥino
- 13 Sankta papo Ponciano kaj sankta sacerdoto Hipolito, martiroj
- 14 Memoro de Sankta Maksimiliano Maria Kolbe, sacerdoto kaj martiro
- 15 Soleno de la Ĉielpreno de Maria kaj Stefano la 1-a (Hungario), reĝo de Hungario
- 19 Sankta Johano Eudes, sacerdoto
- 20 Memoro de Sankta Bernardo, abato kaj doktoro de la eklezio
- 21 Memoro de Sankta Pio la 10-a, papo
- 22 Memoro de Beata Virgulino Maria, la Reĝino
- 23 Sankta Roza el Limo, virgulino
- 24 Festo de la sankta apostolo Bartolomeo
- 25 Sankta Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio
- 25 Sankta Jozefo de Calasanz, sacerdoto
- 27 Memoro de Sankta Monika
- 28 Memoro de Sankta Aŭgusteno, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 29 Memoro de la Pasiono de Sankta Johano la Baptisto, martiro
Septembro
- 03 Memoro de Sankta Gregorio la 1-a, la Granda, papo kaj doktoro de la eklezio
- 08 Festo de la Naskiĝo de la beata Virgulino Maria
- 09 Sankta Petro Claver, sacerdoto
- 12 Plej sankta nomo de Maria
- 13 Memoro de Sankta Johano Krizostomo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 14 Festo de la Gloro de la Kruco
- 15 Memoro de la Doloroj de la beata Virgulino Maria
- 16 Memoro de Sankta papo Kornelio kaj Sankta episkopo Cipriano, martiroj
- 17 Sankta Roberto Bellarmino, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 19 Sankta Januaro, episkopo kaj martiro
- 20 Memoro de Sankta sacerdoto Andreo Kim Tae-gon, Sankta Paŭlo Chong Ha-sang kaj iliaj kunuloj, martiroj
- 21 Festo de la sankta apostolo kaj evangeliisto Mateo
- 23 Sankta Pio el Pietrelcina (Padre Pio), sacerdoto
- 26 Sankta Kosmaso kaj Sankta Damiano, martiroj
- 27 Memoro de Sankta Vincento de Paul, sacerdoto
- 28 Sankta Venceslao, martiro
- 28 Sankta Laŭrenco Ruiz kaj liaj kunuloj, martiroj
- 29 Festo de la sanktaj ĉefanĝeloj Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo
- 30 Memoro de Sankta Hieronimo (= Ĵeromo), sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
Oktobro
- 01 Memoro de Sankta Tereza de la Infano Jesuo (Tereza el Lisieux), virgulino kaj doktorino de la eklezio
- 02 Memoro de la sanktaj Gardanĝeloj
- 04 Memoro de Sankta Francisko el Asizo
- 06 Sankta Bruno, sacerdoto
- 07 Memoro de la Rozario de la beata Virgulino Maria
- 09 Sankta episkopo Denizo kaj liaj kunuloj, martiroj
- 09 Sankta Johano Leonardi, sacerdoto
- 14 Sankta Kalisto la 1-a, papo kaj martiro
- 15 Memoro de Sankta Tereza de Jesuo (Tereza el Avila), virgulino kaj doktorino de la eklezio
- 16 Sankta Hedviga, monaĥino
- 16 Sankta Margareta Maria Alacoque, virgulino
- 17 Memoro de Sankta Ignaco el Antioĥio, episkopo kaj martiro
- 18 Festo de la sankta evangeliisto Luko
- 19 Sanktaj sacerdotoj Johano de Brebeuf kaj Isaak Jogues, kaj iliaj kunuloj, martiroj
- 19 Sankta Paŭlo de la Kruco, sacerdoto
- 23 Sankta Johano de Kapestrano, sacerdoto
- 24 Sankta Antonio Maria Claret, episkopo
- 28 Festo de la sanktaj apostoloj Simon kaj Judas
Novembro
- 01 Soleno de Ĉiuj Sanktuloj
- 02 Memoriga tago pri ĉiuj mortintaj fideluloj
- 03 Sankta Marteno de Porres, monaĥo
- 04 Memoro de Sankta Karlo Borromeo, episkopo
- 09 Dediĉo de la Laterana Baziliko (Sankta Johano en Laterano)
- 10 Memoro de Sankta Leono la 1-a, la Granda, papo kaj doktoro de la eklezio
- 11 Memoro de Sankta Marteno el Tours, episkopo
- 12 Memoro de Sankta Josafato, episkopo kaj martiro
- 15 Sankta Alberto la Granda, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 16 Sankta Margarita el Skotlando
- 16 Sankta Gertrudis, virgulino
- 17 Memoro de Sankta Elizabeta el Hungario, monaĥino
- 18 Dediĉo de la bazilikoj de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo (S. Pietro in Vaticano kaj S. Paolo fuori le mura)
- 21 Memoro de la Prezentado de la beata Virgulino Maria
- 22 Memoro de Sankta Cecilia, virgulino kaj martirino
- 23 Sankta Klemento la 1-a, papo kaj martiro
- 23 Sankta Kolumbano de Luxeuil, abato
- 24 Memoro de la sankta sacerdoto Andreo Dung Lac kaj liaj kunuloj, martiroj
- 25 Sankta Katarina el Aleksandrio, virgulino kaj martirino
- 30 Festo de la sankta apostolo Andreo
Decembro
- 03 Memoro de Sankta Francisko Xavier, sacerdoto
- 04 Sankta Johano el Damasko, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 06 Sankta Nikolao, episkopo
- 07 Memoro de Sankta Ambrozio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 08 Festo de la Senmakula Koncipiĝo de Maria
- 09 Sankta Johano Diego Cuauhtlatoatzin
- 11 Sankta Damaso la 1-a, papo
- 12 Beata Virgulino Maria en Gvadalupo
- 13 Memoro de Sankta Lucia, virgulino kaj martirino
- 14 Memoro de Sankta Johano de la Kruco, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 21 Sankta Petro Canisius, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 23 Sankta Johano de Kęty, sacerdoto
- 25 Soleno de la Naskiĝo de la Sinjoro
- 26 Festo de Sankta Stefano, la unua martiro
- 27 Festo de la sankta apostolo kaj evangeliisto Johano
- 28 Festo de la sanktaj Senkulpaj Infanoj
- 29 Sankta Tomaso Becket, episkopo kaj martiro
- 31 Sankta Silvestro la 1-a, papo
Variaj tagoj
Tiu ĉi listo samtempe donas superrigardon pri la Liturgia Jaro.
- Kristnaska Festociklo
- Advento
- 4 Adventaj Dimanĉoj
- Kristnaska Tempo
- Festo de la Sankta Familio Jesuo, Maria kaj Jozefo (dimanĉo en la oktavo de Kristnasko, aŭ, se ne enestas dimanĉo, la 30-an de decembro)
- Festo de la Bapto de la Sinjoro (dimanĉo post Epifanio)
- Advento
- Ordinaraj Dimanĉoj (unua parto)
- Paska Festociklo
- Karesmo
- Cindra Merkredo (40 tagojn antaŭ Pasko)
- Palmodimanĉo (dimanĉo antaŭ Pasko)
- La Tri Sanktaj Tagoj:
- Sankta Ĵaŭdo (ĵaŭdo en la Sankta Semajno)
- Sankta Vendredo (vendredo en la Sankta Semajno)
- Sankta Sabato (tago antaŭ Pasko)
- Paska Tempo
- Paska Nokto
- Paska Dimanĉo (dimanĉo post la unua printempa plenluno)
- Blanka Dimanĉo, Dimanĉo de la Dia Mizerikordo (dimanĉo post Pasko)
- Ĉieliro de Kristo (40 tagojn post Pasko)
- Pentekosto (la 50-an tagon post Pasko)
- Karesmo
- Ordinaraj Dimanĉoj (dua parto)
- Soleno de la plej sankta Triunuo (dimanĉo post Pentekosto)
- Soleno de la plej sankta Korpo kaj Sango de Kristo (ĵaŭdo post Triunuo)
- Soleno de la plej sankta Koro de Jesuo (vendredo en la tria semajno post Pentekosto)
- Memoro de la senmakula Koro de la beata Virgulino Maria (sabato en la tria semajno post Pentekosto)
- Festo de Jesuo Kristo, la Reĝo (lasta dimanĉo de la liturgia jaro)