Prefektlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alfredo VAGNER (diskuto | kontribuoj)
Alfredo VAGNER (diskuto | kontribuoj)
Linio 44: Linio 44:
vd. [[Japanaj gubernioj]].
vd. [[Japanaj gubernioj]].


{{Klasnomoj pri administraj teritoriaj entoj}}
{{Klasnomoj pri administraj teritoriaj unuoj}}
[[Kategorio:Prefektlandoj| ]]
[[Kategorio:Prefektlandoj| ]]



Kiel registrite je 06:10, 28 dec. 2015

Prefektujo estas administra zono regata de prefekto kaj kies ĉefurbo nomiĝas prefektejo.

Romia imperio

Ekde la imperiestro Diokleciano, la romia imperio partiĝis je kvar prefektujoj:

Ĉiu estis regata de prefekto de pretorejo, kaj partigata je diocezoj kiuj subpartiĝis je romiaj provincoj.

Nuna epoko

La vorto prefektujo estas uzata en kelkaj landoj por nomi provincojn kiujn regis prefekto.

Centr-Afrika Respubliko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prefektujoj de Centr-Afrika Respubliko.

Centr-Afrika Respubliko estas dividita en 17 unuojn: 14 prefektujojn, 2 ekonomiajn prefektujojn, kaj 1 aŭtonoman komunumon.

Francio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Departementoj de Francio.

Prefektujoj kovras la tri teritoriajn kategoriojn: la departementoj, la regionoj kaj la maraj prefektujoj.

Ĝenerala konsilio administras departementon kaj prefekto regas departementan prefektujon, kvankam la teritorioj identas, ĉar ili havas malsamajn instancojn. Ĉiu prefektujo partiĝas je subprefektujoj kongruantaj arondismentoj.

Same, regiona konsilio administras regionon kaj regionprefekto regas regionan prefektujon.

Kaj ekde la falo de la reĝeco en Francio, maraj prefektujoj anstataŭas la eksajn amiralujojn. Ĝiaj ĉefaj misioj estas la mara asekurado (dank'al la Regionaj perantaj centroj de prigardado kaj de helpado), la mara sekureco kaj la mediprotektado.

La tri francaj maraj prefektujoj estas:

Prefektejo: Brest
Prefektejo: Tulono
Prefektejo: Ĉerburgo

Laoso

Japanio

Fojfoje, oni tradukas administran dividon To-dō-fu-ken (japane 都道府県) al Prefektujo. vd. Japanaj gubernioj.